Rekoni siajn malbonajn kvalitojn estas solvo kontraŭ la krizo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el intervjuo donita de Paiva Netto al la portugala ĵurnalistino Ana Serra, en Septembro 2008. | Aktualigita en Majo 2018.

Kiam ni aspiras pliperfektigon, nepre necesas, ke ni trovu tion, kio estas misa, komence en ni mem, ĉar se ni ne rekonas niajn malbonajn kvalitojn, kiel korekti nin mem? Esence, ni devas ĉesigi memtrompadon, male ni riskas roli kiel protagonistoj, laŭ ĉi tiu admono de La Fontaine (1621-1695): “Honto konfesi unuan eraron kondukas nin al multaj aliaj”.

Reprodução BV

La Fontaine

Nu, tio koncernas ĉiujn kaj ĉion, por ia pli bona tutmonda kunvivado.

Ni prenu kiel ekzemplon la nuntempan krizon. Kapitalismo estas mem serio da tiaj krizoj. Tio postulas nun, pli ol iam ajn, krom teknikaj alĝustigaj paŝoj, ian reformon, kiu havu kiel standardon dignon, respekton al la homo. Male, la proksima eksplodo de ekonomia sapveziko estos multe pli damaĝa ol tiu en la unua jardeko de la 21-a jarcento.

Starigi pli respondecan mondan komunumon

Reprodução BV

Gandhi

Alĝustigi tiun malsanigan kutimon estus, ni argumentu, nepra unua paŝo por starigi, dum la tria jarmilo, ian novan mondan komunumon, pli respondecan, do kun malpli da subitaj krizoj, inkluzive de la financaj kaj ekonomiaj — eble kaj periode aranĝataj kaj antaŭvidataj, almenaŭ fare de tiuj, kiuj alprenas ambician profiton de tio, kion la homamasoj eĉ ne suspektus. Oni aldonu al tio la konataj forestoj kaj neglektoj de iuj registaroj en la mondo, kiuj nutras konsekvencojn, kiel la grava problemo de manko de laborpostenoj; manko de pli bona reguligo kaj solidaj ekonomiaj fundamentoj; eraraj kalkuloj pri la ekonomia situacio; kaj la nekalkuleblaj ambicio kaj aroganteco, kiuj estas daŭre la tombo de tiom da bonaŭguraj aferoj, kiuj eĉ ne havis tempon naskiĝi, kaj lasis orfaj la homamasojn. Gandhi (1869-1948) antaŭdiris: “Alvenos iam tago, kiam tiuj, kiuj freneze konkuradas por multobligi siajn havaĵojn, je vana penado por pligrandiĝo (plivastigo de teritorioj, akumulado de armiloj, riĉaĵoj, potenco...) rekonsideros siajn agojn kaj diros: Kion ni faris?”.

Pro ĉio tio, mi preferas unue fidi Jesuon, kiun la Mahatmo, hindo, sed super ĉio universalisto, tre respektis, same kiel tion faras niaj islamaj Fratoj. La Ŝafido de Dio ne perfidas, ne krizas. Por nia sekureco, Li komfortigis nin, per la revelacio:

“Mi estas la Pano de Vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. (...) Mi estas la Viva Pano, kiu malsupreniris de la Ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne” (Evangelio laŭ Johano, 6:35 kaj 51).

Tela: James Tissot (1836-1902)

  

Arquivo BV

Alziro Zarur 

Nu, ĉio en ĉi tiu mondo povas resti ekster la regado de la homoj, sed nenio eskapas el la ordonoj de Dio. Tamen, kiam la homoj vere kunsidas por trovi solvon, eĉ por plej dornaj problemoj, ĝi aperas. Sed “necesas Bona Volo”, laŭ tio, kion proponis la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979), kondiĉe ke oni ne miksu tion kun bona intenco, per kiu estas pavimita la infero, laŭ popola diraĵo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.