Spirita Itinero por ke ni venku kun la Kristo en 2025
La 18-an de Oktobro 2024
Vendrede
Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero!
Dio Ĉeestas!
Jesuo Alvenas!
Fratajn salutojn
1) Granda estas mia feliĉo, ke mi parolas al vi ĉiuj, kiuj atenteme honoras min per via legiana entuziasmo, aparte al la diligentaj direktoroj kaj administrantoj de la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj), kiuj kunsidas en ĉi tiu dato, en la Ekumena Ensemblo de la Templo de Bona Volo, en Braziljo/DF, en Brazilo. La Glora Falango de Sankta Francisko el Asizo, Patrono de la Dia LBV kaj Sanktulo de Ekumenismo, vin inspiru, ĉar ĉiuj troviĝas en la grandioza misio plani la benatajn agadojn de niaj fervoraj liberigaj Agoj, cele al triumfa plenumado en la jaro 2025. Mi salutas vin frate, per la kara Frato Silmar de Almeida, Plenum-Direktoro de LBV, kiu estras tiun gravan Administran Kunvenon.
Ni enkorpigu Novan Ĉielon kaj Novan Teron promesitajn en la Apokalipso de la Kristo
2) Mi invitas ĉiujn homojn de Bona Volo, ĉu ili troviĝas sur la Tero, ĉu en la Spirita Patrolando, ke ili alprenu la saman altan harmonion kaj vibradon de la Kristo de Dio, de nia Spirita Itinero por la venko, kiun ni plu pristudos kaj entreprenos dum la jaro 2025.
3) Ĉar la festoj de la datreveno de la Templo de Bona Volo (21/10/1989) ĉiam signas la komencon de nia Legiana Novjaro, tial ni hodiaŭ komencas tiun Vojiradon de sukceso sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, kies inspiro nun devenas de la 21-a ĉapitro de la Redemptora Apokalipso de Jesuo.
4) Kiel transpasi la malfacilaĵojn en la mondo dum 2025?
5) Al ĉiuj, kiuj min akompanas en ĉi tiu Sankta Agado kaj per la Amaskomunikiloj de Bona Volo, mi havas nur unu garantion por doni: Ni venkos en 2025 kaj en la venontaj jaroj, sed nur se ni efektive estos kovritaj per la forto kaj per la sekureco, kiuj devenas de la Diaj Vortoj de Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Nia ĝusta Espero troviĝas en la Nova Ĉielo kaj sur la Nova Tero, kiujn la Ekumena Kristo anoncis al ni kun multaj detaloj en la Libro de la Revelacio.
6) Miaj Fratinoj kaj miaj Fratoj, allogu al vi la potencan vibradon de la 21-a ĉapitro de la Apokalipso de Jesuo. Legu, studu, diskutu, travivu tiun gloran mesaĝon, kiun la Lasta Libro de la Biblio prezentas al ni. Multon mi jam predikis kaj skribis pri tiu majesta temo. Estu, ĉu en persona, ĉu en kolektiva kampo, tiu Nova Ĉielo kaj tiu Nova Tero benitaj de Dio!
7) En frumateno de lundo, la 25-an de Aŭgusto 1997, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, mi verkis cirkuleron nomatan “Mesaĝo de la Malplena Tombo”, per kiu mi diris al vi, ke la Idealo de Bona Volo ĉiam postvivos, ĉar ĝi havas sian mistikan korpon prilumita per neneebla realisma naturo, kiu descendas de Dio, same kiel la Nova Jerusalemo, ĉar ĝi enkorpigas en si mem Novan Ĉielon kaj Novan Teron (Apokalipso, 21:1 ĝis 4).
“Jesuo kaj la Sep Eklezioj en Azio — Pergamo” (tria volumo de la serio)
8) Tute oportune, la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, prezentis antaŭ kelkaj tagoj la trian volumon de la serio “Jesuo kaj la Sep Eklezioj en Azio”, kiu prezentas miajn improvizajn predikojn faritajn dum jardekoj, kaj ankaŭ artikolojn, cirkulerojn, kies celo estas senvualigi al la Kore Simplaj la fortan admonon de Jesuo al la partoprenantoj de la Eklezio de Pergamo, kiuj neniam limiĝis nur al la unuatempaj kristanoj en tiu komunumo en Azio. Mi substrekas, ke la morala instruo de la Leteroj de Jesuo al Liaj Eklezioj transcendas historiajn spacon kaj tempon, ĉu homajn, ĉu spiritajn.
9) Por plenumi niajn devojn rilate niajn Spiritajn Agendojn, ni ne rajtas esti trafitaj de la admono de la Kristo, farita en la oka versiklo de la 21-a ĉapitro de Lia Apokalipso:
8 Sed por la timemaj kaj malkuraĝaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj adultuloj, kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj de la mondo, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro — tio estas la dua morto.
10) Kaj kiel resti imuna al tia terura destino? Ekzemple, legu, pristudu, pridiskutu la novan literaturan verkon de Bona Volo Jesuo kaj la Sep Eklezioj en Azio — Pergamo, kiu en bona momento alvenas en ĉies manojn. Kompreno pri la Mesaĝo de Jesuo al la Fratoj de tiu kristana komunumo forte rekomendas, ke ni nin tenu fidelaj al la Celoj de la Saĝulo de Jarmiloj, por ke ni atingu la feliĉegan situacion esti inter “la skribitaj en la Libro de Vivo de la Ŝafido de Dio, la Libro de la Eterna Vivo”, laŭ la versiklo, kiu finas la 21-an ĉapitron de la Revelacio de la Dia Profeto.
Inklinaj al la misio de IBV-oj
11) Lernu de Jesuo, la Granda Amiko de la homaro, ne devojiĝi pro io ajn, kaj pro iu ajn, en la plenumado de viaj devoj alprenitaj en la Spirita Mondo.
12) Mi nun rememoras paroladon, kiun mi proponis al vi okaze de Administra Renkontiĝo de IBV-oj, en la tagoj 16-a kaj 17-a de Decembro 2005. Vi vidos, ke mia penso, mia preteco kaj mia Realiganta Fido estas plu la samaj.
13) Nuntempe, ni staras antaŭ generacio, kiu foje afliktiĝas pro diversaj aferoj, kiu bezonas vekiĝon, akcepton, lumon, kaj kondukadon per la Nova Ordono de la Dia Majstro: “vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Tial, ni povas havi en ŝlosilaj postenoj de niaj Diaj Agadoj nur homojn vere inklinajn al la misio de IBV-oj.
14) La karmemora brazila radikomunikisto, ĵurnalisto kaj filozofo Alziro Zarur (1914-1979) malfermis la pordojn de Legio de Bona Volo — Patrino de ni ĉiuj — per la Kanto de Anĝeloj de la Ĉiela Milico, anoncanta la naskiĝon de Jesuo:
— “Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj Paco sur la Tero inter homoj [viroj, virinoj, junuloj, infanoj kaj Spiritoj, Benataj Animoj] de la Bona Volo de Dio!” (Evangelio laŭ Luko, 2:14).
15) Tio memorigas min pri tiu penso de D-ro Osmar Carvalho e Silva (Spirito), kiu estis al ni transdonita per la sensiveco de Frato Chico Periotto. La amika D-ro Osmar diris:
— “Nia laboro [la laboro de la Lumaj Spiritoj] dependas de via sindediĉo, sed via sukceso dependas de nia apogado.”
16) Mi diras kaj ripetas: ni povas havi en ŝlosilaj postenoj de niaj Agadoj, kiuj estas de Dio, nur virojn, virinojn kaj gejunulojn vere inklinajn al la misio de Dia Bona Volo. La mondo alfrontos ĉiam pli grandajn malfacilaĵojn, eĉ se tio ŝajnas nekredebla al tiuj, kiuj konsideras, ke la popoloj trovis ĝustan direkton per tutmondigo. Tamen ili forgesas la plej gravan faktoron por ke tio okazu: la Fratan Amon.
17) La rigidiĝo de la nuntempa homa ekonomio — sen Dio — postulas reformon, kiu komenciĝas en la spiritecigita koro de la homo.
18) Mi ofte emfazas, okaze de miaj prelegoj, ke la Mesaĝo de Jesuo havas la energion de Eterneco. La Ĉiela Patro instruis al ni la Universalajn Leĝojn; Lia Kristo, pere de la Sankta Spirito, la Moralajn Leĝojn, sen kiuj ni ne postvivos.
La prudento de bonuloj
19) Mi parolas al ĉeestantaro, kiu konsistas el homoj bonaj, sed kiuj devas esti ne nur honorsentaj, sed kuraĝaj kaj tre kompetentaj, brilaj en la servado al Jesuo, kiel substrekas la tre nobla Frato D-ro Bezerra de Menezes (Spirito). Sur ĉi tiu mondo, estas ankoraŭ nepre necese atenti pri poltronoj kaj maliculoj. Ili estas niaj fratoj en la homaro, sed ankoraŭ preferas resti for de la Frataj Normoj de la Kristo, sin kaŝante marĝene de la vojo, pretaj ataki kiel viperoj, kies celo estas piki la kalkanon de senatenta preterpasanto, kiu alproksimiĝas al ĝi kaj igas ĝin senti sin minacata. Kaj avangardaj misiistoj kaj misiistinoj neniam rajtas esti malatentaj.
Nia konduto-kodo
20) Nia fundamenta motivo estas la krista prudento, kiu devas ĉiam validi en la ĉiutaga vivo. Aŭdaco kaj moderneco estas devizoj de IBV-oj, kies standardo estas la avangardo. Tamen, aŭdaco ne signifas nesingardemon. Moderneco ne signifas misformi la Legianan Ortodokson. Sekve, jen la saĝeco, pri kiu mi de longe parolas al vi. (...) Tial, ni firmigu nin, ĉiumomente kaj ĉiacirkonstance, ĉe la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Kaj ni fidi Lin estas atesti pri Li dum nia laboro, eĉ se plej laciga. Penlaboro kun Jesuo estas nia forto, nia konduto-kodo — kiu instruas al ni —, ĉar la Dia Majstro anoncis, ke Li iros al la Patro, sed revenos por formi “unu solan Gregon, por unu solan Paŝtiston” (Bona Mesaĝo de la Kristo laŭ Johano, 10:16). Necesas do, ke ni sciu kompreni la penson kaj la agmanieron de ĉiuj homoj, ne nur en Brazilo, sed en la mondo. Tia estas la plej granda riĉaĵo de niaj Institucioj: tiuj, kiujn ni scipovos alporti al la Frata Gregejo de la Ĉiela Miraklofaranto.
La Glora Karismo de Jesuo
21) La Institucioj de Bona Volo havas la Karismon de Jesuo. Ĉu vi scias, kion tio signifas? Ĝi estas ne pli, ne malpli ol Lia Nova Ordono de Universala Amo, kiu fluas en ĝiaj spiritaj arterioj kaj vejnoj; ili estas Agadoj, kiuj havas historion, tradicion, radikojn; ili estas solidaj pro tio, ke ili estas veraj, seriozaj, honestaj, homamaj, bonkoraj, sed scias sin defendi. Ilia destino estas progreso en Dio.
La sekreto de venko
22) Sekve, miaj Fratinoj, miaj Fratoj, por transpasi ian ajn defion, ĉu en la hejmo, ĉu en laborejo, ĉu en administrado de IBV-oj aŭ en la kondukado de popoloj kaj nacioj, restu apud Jesuo! Jen estas la sekreto de venko. Tiel estis hieraŭ, tia estas la hodiaŭa realo kaj same estos morgaŭ.
23) Jen venas Jesuo! Jen venas Jesuo! Jen venas Jesuo! Li estas la neestingebla Lumo, kiu nin ĉiam prilumas. La jaro 2025 kaj la sekvontaj dum jarcentoj de jarcentoj atendas la plejbonon de ĉiu el ni.
24) La Legianoj de Bona Volo kaj Kristanoj de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo, estis elforĝitaj de Dio por grandaj luktoj, sed kun certaj konkeroj favore al “ia pli bona Brazilo, kaj por ia pli feliĉa homaro”, laŭ radiofonia devizo kreita de Frato Zarur, per kiu estas malfermita kaj fermita la “Kampanjo de Bona Volo”, ekde la 4-a de Marto 1949.
25) Estas via misio alporti la Pacon de Dio al la mondo. La vojo de la Institucioj de Bona Volo estas la Paco!
26) Mian apartan dankon al la Spiritoj de Dio, niaj kompetentaj kaj lumaj partneroj en tiu strebado dum jarmiloj ateste al Nia Sinjoro Jesuo Kristo! Saluton, Amiko kaj Frato D-ro Bezerra de Menezes kaj same al via sindediĉa Spirita Skipo!
Saluton al la 65-jariĝo de la Proklamo de la Tutmonda Spirita Centro (CEU laŭ la portugala) de la Dia Religio!
Saluton al la 51-jariĝo de la Proklamo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!
Saluton al la 35-jariĝo de la Templo de Bona Volo!
Saluton al la 30-jariĝo de la ParlaMundi de LBV!
Saluton al la 75-jariĝo de Legio de Bona Volo!
Saluton al la Nova Ĉielo kaj la Nova Tero, por kiuj ni laborados por atingi sukceson en 2025!
Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo!
Ju pli proksime al Jesuo, des pli for de problemoj!
Kaj kiel instruis Frato Zarur,
— Sub ia ajn cirkonstanco, tuj pensu pri Jesuo!
Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!
Tiu, kiu vin amas,
Frato Paiva
Prezidanto de la Institucioj de Bona Volo
Aldono
Apokalipso de Jesuo
21-a Ĉapitro
La Nova Ĉielo kaj la Nova Tero
1 Kaj mi vidis Novan Ĉielon kaj Novan Teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.
2 Kaj mi, Johano, vidis la Sanktan Urbon, Novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la Ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.
3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la Tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Dio loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;
4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek kriado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.
5 Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.
6 Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la Komenco kaj la Fino. Mi donos donace al la soifanto el la Fonto de la Akvo de la Eterna Vivo.
7 La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.
8 Sed por la timemaj kaj malkuraĝaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj adultuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj de la mondo, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro — tio estas la dua morto.
La Nova Jerusalemo
9 Kaj venis unu el la Sep Anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la Sep finaj Plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido de Dio.
10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la Sanktan Urbon, Jerusalemo, malsuprenirantan el la Ĉielo for de Dio,
11 havantan la gloron de Dio mem; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ jaspiso kristaleca;
12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du Anĝeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la izraelidoj;
13 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.
14 Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du Apostoloj de la Ŝafido de Dio.
15 Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron.
16 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj ĝia longo estas tiom, kiom la larĝo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; ĝia longo kaj ĝia larĝo kaj ĝia alto estas egalaj.
17 Kaj li mezuris ĝian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laŭ mezuro de homo, tio estas, de Anĝelo.
18 Kaj la strukturo de ĝia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.
19 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;
20 la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek-dua, ametisto.
21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, ĉiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaŭ travidebla vitro.
22 Kaj templon en ĝi mi ne vidis; ĉar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la Ŝafido estas ĝia templo.
23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la Gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Kristo de Dio.
24 Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la Tero alportas en ĝin sian gloron.
25 Kaj ĝiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (ĉar nokto ne ekzistos tie);
26 kaj ili alportos en ĝin la gloron kaj la honoron de la nacioj;
27 kaj tute ne eniros en ĝin io malpura, nek faranto de abomenindaĵo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la Libro de Vivo de la Ŝafido de Dio, la Libro de la Eterna Vivo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic