Kiu volas mildigi sian doloron, helpu tiujn, kiuj suferas
Iuj personoj, fronte al ajna malfeliĉo, diras: “Dio ne ekzistas, ĉar io malbona okazis al mi!”
Sed kion diri pri la Bono, kiu okazas al aliaj homoj en ĉiu minuto kaj kiu okazis al vi? Aŭ kiu okazos al vi? Plendemuloj forgesas, foje egoisme, ke se ili suferas en tiu momento — kaj ili jam havis plurajn feliĉajn okazojn — tamen multaj aliaj homoj, precize ĉi-momente, ĝojegas. Eĉ tiel, laŭ tio, kion mi asertis en mia verko Saĝeco de la Vivo (2001), Dio estas la Dia Kompato, prilumanta necedemajn pesimistojn.
Cetere, ni ne emas, per ĉi tiu rezonado, ignori la angorojn de homoj, kiuj eble ploradas tutan vivon pro suferoj. Ni ja laboras por malpliigi la turmenton de tiuj karaj estuloj spiritaj kaj homaj, prezentante al ili la altan ekzemplon de la Kristo, kiu estas la Filo tre Amata de la Ĉiela Patro kaj suferis martiriĝon pro mondo ankoraŭ nun sovaĝa, kaj en ĝin estigis pli la Lumo, Povo kaj Aŭtoritateco, ne por Si mem, sed por Siaj fratoj kaj fratinoj, mi insistas.
Tamen, giganta paŝo por persona memrealigo estas liberigi nin de tiu granda egoismo, kiu ne permesas, ke ni rekonu en aliula kontentiĝo fortan impulson por subtenado de nia Animo.
En la verko Kiel Venki Suferon (1990), mi konsilis: Kiu volas malpliigi sian doloron, tiu helpu suferantojn.
Kaj en mia artikolo “Mildigi la tempeston”, publikigita en la jaro 2013, en pluraj ĵurnaloj kaj retejoj, mi skribis: "Fronte al plej variaj situacioj, kiam doloro kaj sufero alvenas, ofte sen antaŭa averto, nepre necesas solidara ago de homoj por helpi, spirite kaj materie, la proksimulon. Kaj krom tiu tuja apogo, necesas nutri la forton de espero kaj de Aganta Fido, kiuj faras, ke la homo sin tenu sub la protektado de la Ĉiela Patro kaj stimulas lin kuspi la manikojn kaj konkretigi siajn plej justajn petegojn".
Rilate al tio, jen estas belaj vortoj de la usona poetino Emily Dickinson (1830-1886):
“Se mi povos eviti rompiĝon de unu koro,
“Mi ne estos vane vivinta;
“Se mi povos eviti agonion de unu vivo,
“Aŭ mildigi unu doloron,
“Aŭ helpi, ke unu svenanta merlo
“Revenu sian neston,
“Tiam mi ne estos vane vivinta”.
Do, ĉi tiu estas la momento, ke ni — decidoplene — ĉesu meti sur Dion la kulpon pri niaj malbonaj kondutoj, inter ili la damaĝado al nia kolektiva loĝejo, dum ni senkonsekvence diskutadas pri tio, “kiom da anĝeloj povas esti en pinglokapo”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Poland
Romania
Hungary
Czech Republic