Eksterordinara misio de la Fidelaj Senditoj de Dio
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis [tio estas, la Patro, kiu estas en la Ĉielo].
Jesuo (Luko, 10:16)
Fronte al tio, necesas atenti, kiam oni diskonigas tion, kion Jesuo lasis skribita pere de la Evangeliistoj. Se vi ne ĝuste transdonas la instruojn de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, la aŭskultanto atribuos al Li ricevitan misinstruon. Se la deturnanto misinformas ĉielajn konceptojn, li troviĝos en delikata situacio antaŭ la Eterna Justeco, ĉar tiuokaze li funkcios kiel perilo de la “nevidebla lupo”, kiu devojigas la ŝafojn de la Sinjoro.
Por esti fidela mesaĝisto de la Vorto de Dio, evangeliiganto devas inventi nenion. Sufiĉas, ke li malfermu kaj legu la Evangelion-Apokalipson de Jesuo kun sia koro prilumita per Frata Amo kaj sia cerbo klarpensa pri la Dia Vero. Li analizu ĉion laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Plejalta Paŝtisto — “Vi amu unu alian; kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio de la Kristo laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Oni ĉiam devas havi en la menso tion, ke oni ne rajtas prediki kun malamo tion, kion la Ĉiela Patro instruis kun Amo. Kiam ĉiuj homoj lernos per tia maniero la Bonan Novaĵon kaj la Libron de la Finaj Profetaĵoj, tiam ni atingos la altan potencon, la kulminon, de tiu eksterordinara tasko, kiun Jesuo donis al nia modesta kapablo. La Majstro eble aspektas, al iuj homaj okuloj, diece malkohera. Tamen, Li ne estas tia.
Mia kohero estas la bono por mia similulo
Mi memoras la jenan mediton de Ralph Waldo Emerson (1803-1882), kiun Gandhi (1869-1948) ŝatis citi: “Malsaĝa kohero estas obseda inklino de malgrandaj mensoj”.
En iuj okazoj, mi klarigis, ke kompreneble la Mahatmo, diskonigante la penson de Emerson, ne intencis rekomendi senregan penson, stultan malkoheron. Ĉar li estis larĝamensa homo, tial li perfekte komprenis, ke tia “kohero” funkcias kiel preteksto por multaj personoj, kiuj ne emas evolui. Tial, li klopodis atingi la koheron, kiu situas pli alte ol la ordinara mezuro de kompreno de la homoj — la kohero de dia moralo, kiun ni ĉiuj devas lerni.
Sekve, ni ne rajtas agi senrespondece, en la deziro atribui al tiu esprimo ian kriman sencon.
Inspirite de la antikva saĝo de hinduoj, Mohandas krome asertis: “La vojo, kiu kondukas al Vero estis konstruita por aŭdaculoj”.
En mia verko Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo (1987), bazita sur la ekzemplo de Jesuo, la Kristo de Dio, mi skribis, ke mia kohero estas la bono por mia similulo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.