La realaĵo de Vivo en aliaj dimensioj
Ni okazigas en la mondo esence gravan taskon por starigo de Socia kaj Daŭripova Elvolviĝo, Edukado kaj Kulturo, Arto kaj Sporto, kun Ekumena Spiriteco, por ke estu Socio-media Konscio, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro por ĉiuj ĝiaj partoprenantoj, per vekado en ili de Tutmonda Civitaneco. Sed por ke estu Universala Spiriteco, necesas, ke tia agado por Edukado kaj Kulturo fariĝu ankaŭ kun Spiriteco. Ĉu vi rimarkas la detalon? Kun Supera Spiriteco.
Ĉu niaj amikoj en la Spirita Mondo estas nevideblaj? Iam estonte ni estos same nevideblaj kiel ili, kio ne signifas, ke ni mortis, ke ni fariĝis polvo sur la tero, kiel iuj homoj ankoraŭ preferas pensi, supozante, ke la morto ĉion estingas. Memkompreneble, koncerne la materian korpon — kiu venis el la tero kaj en la teron revenos — tio okazas, laŭ tio, kion ni legas en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, Genezo, 3:19 kaj La Predikanto, 3:20: “Ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo”. Tamen, tiuj vortoj ne estas uzeblaj pri la Spirito, kiu estas eterna kaj pri kiu Jesuo diris: “La karno taŭgas por nenio. La Spirito estas la viviganto” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 3:8 kaj 6:63).
La Spirita Homaro estas ĝis nun nevidebla al niaj materiaj okuloj, sed ĝi ekzistas. La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo.
La Scienco jam esploras la eblecon pri ekzistado en malsamaj dimensioj, krom la fakto, ke ĝi serĉas vivon en aliaj materiaj sferoj, astroj, sistemoj, galaksioj, ĉar estus homa aroganteco pretendi, ke ne ekzistas vivo ekster la planedo Tero. Se bonvolemaj homoj ne unuiĝos, okazos, precize pro tia nepravigebla fiero, ke la vivo ne plu ekzistos en la Tero mem, ĉar ankoraŭ troviĝas malprudentuloj kun potencegaj armiloj. En iliaj manoj kuŝas ankoraŭ grandpovaj eksplodiloj, ne nur atomnukleaj, sed ankaŭ ĥemiaj, bakteriaj kaj simile. Tio montras, ke la Homaro, aŭ almenaŭ kelkaj el tiuj, kiuj staras fronte de ĝi, bezonas pensi pli bone. En la intimo de tiuj gvidantoj vivas timo, kiu kaŭzas al ili ian defendiĝemon kontraŭ fantomoj kreitaj en iliaj mensoj, kaj ĉi tiuj sin armas, sin armadas... se ne paroli pri la senbrida avido. Dume, popoloj plu restadas malsataj, malsataj, malsataj... ĉar estas absurda la elspezado por armiloj, ĝis nun, eĉ post la falo de la Berlina Muro (1989), kiam la popoloj povis iom pli facile spiri, pro la fino de la malvarma milito. Sed plu daŭras la danĝero, ĉar malamo, avidego kaj aroganteco ankoraŭ turmentas homajn korojn. (...)
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Romania
Czech Republic