La kosmo estas muziko
La monatoj Oktobro kaj Novembro enhavas datojn, kiuj igas nin rememori la geniecon de du el la plej famaj brazilaj komponistoj: Heitor Villa-Lobos kaj Claudio Santoro. Ĉar je la 1-a de Oktobro oni celebras la Internacian Tagon de Muziko. Kaj en la monato Novembro, je la 17-a tago, en la jaro 1959, foriris al la Granda Spirita Patrujo la rekonata, naskita en Rio-de-Ĵanejro, Villa-Lobos. En la 220-a eldono de la revuo Bona Volo, mi omaĝis lian memoron. Ankoraŭ en Novembro, je la 23-a tago, sed en la jaro 1919, naskiĝis en la urbo Manaus Claudio Santoro, kies "Simfonio de Paco" — kiun oni sonregistris sub lia direktado, fare de Ŝtata Orkestro kaj Koruso Stepanov, en Moskvo, Rusujo — malfermas mian predikadon pri la Evangelio de Jesuo per Supera Reto Bona Volo de Komunikado.
Kiel admiranto de la geniuloj de tutmonda kulturo kaj rekonante ĉe muziko transcendan rolon por plialtigo de la homo, ĉiam kiam eble mi uzas la melodiotrezoron por starigi analogion inter tiu kaj la diaj aŭguroj, kaj tiel mi faciligas la komprenon de la popolo koncerne la ŝajne nedeĉifreblan kodon de la Apokalipso de Jesuo. La verkisto kaj literaturkritikisto José Geraldo Nogueira Moutinho, en la verko "Musicália" klarigas, ke "muziko ensorbas kaj ordigas la ĥaoson".
En la verko Apokalipso sen Timo (1999), ĉapitro Apokalipso kaj universalismo, mi komentis, ke Arturo Toscanini instruadis, mutatis mutandis, ke aŭskulti muzikon ne estas aŭskulti muziknotojn. Fakte, ĉar ĝui la grandan arton de Verdi, Tchaikovisky, Wagner, Borodin, Schumann, Debussy, Ravel, Grieg, Sibelius, Irving Berlin, Gershwin, Grofé, Chiquinha Gonzaga, Noel, Cartola, Caymmi, Jobim, João Gilberto, Caetano, Gil, Chico Buarque, Toquinho, Guerra Peixe, Carlos Gomes, Pastro José Maurício, Francisco Braga, Lorenzo Fernandez, Augusto kaj Alberto Nepomuceno, Guerra Vicente kaj multaj aliaj, estas integriĝi en la senton de la melodia mesaĝo, kiun la komponisto deziris transdoni al la aŭskultontoj.
Tiel estas rilate la Apokalipson, ĝia sciigo ne troviĝas ĉe la literoj, "kiuj mortigas", sed ĉe la spirito de savado, kiu, per la amo de Tiu, kiu fratece admonas, malsuprenvenas de la Kreanto al la kreitoj.
Por kio ekzistas la Dia Mesaĝo
Kion mi klopodas elstarigi, okaze de la ekumena predikado pri la Evangelio-Apokalipso, tio estas la ero de Dio kiu estas en ĉiu homo, sendepende de tio, ĉu li estas religiema aŭ ateisto; flava, blanka, nigra aŭ mestiza; civila aŭ militista; analfabeta aŭ klera; politike maldekstrema, dekstrema aŭ centra, aŭ eĉ senpartia.
Se la homo ne serĉos solidarecon ĉe lia privata aŭ kolektiva kunvivado, do kien ni iros?
La kosmo estas muziko, kiu, laŭ la difino de Paul Claudel (1868-1955), "estas la animo de geometrio". Sekve, ni devas trovi tiujn sonojn, kiuj per universala atingopovo kunfratigu nin. Por tio ekzistas la Mesaĝo de Dio, kiu fronte kontraŭas la nepardoneblan maltoleremon.
Trumpetoj kaj komponistoj
Ankoraŭ en tiu menciita verko, en la ĉapitro "Trumpetoj kaj komponistoj", mi atentigas, ke ĝis nun ekzistas homoj, kiuj ekkrias: "Apokalipso estas malamo de Dio al la Homaro!". Ĉu ili pravas? Ni konstatos, ke ne.
Ni iru iom post iom: kion diras antikva saĝo? "La penso estas tajloro de la destino".
Per niaj ideoj kaj agoj, ni fine senvualigas nian intimecon. Jesuo, la Ekumena Kristo, tio estas, la Universala, la Dia Ŝtatestro, deklaras ĉi tion en la Evangelio laŭ Luko, 6:45: "Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo".
Fronte al tio, kiam la Anĝeloj de Sep Trumpetoj, kiuj, laŭ simpla analizo, signifas politikajn kaj militemajn-politikajn faktojn, sonigas ilin, ili ne faras tion senkriterie. Ili esprimas tion, kion la Sep Sigeloj (Apokalipso, ĉapitroj 6 kaj 8) elmontris rilate nian senton, esprimitan per muzikpartituro, kiun ni komponis per niaj agoj. Ni produktis la melodion tragikan, aŭ belan, kiun la Anĝeloj sonigos. Apokalipson do ni mem verkas, kiam ni respektas aŭ malrespektas la normojn de la Kreanto.
En la verko La Dia Komedio — Paradizo, Kanto XXII —, Dante Alighieri (1265-1321) poezie ilustras la justecon de Dio: "Neniam hastas la ĉiela glavo, / nek malfruas, krom laŭ la opinio / de tiu, kiu ĝin elvokas aŭ timas".
Siavice, la ĵurnalisto, radikomunikanto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), fondinto de Legio de Bona Volo, deklaris: "La Dia Leĝo juĝas la pasintecon de homoj, popoloj kaj nacioj, kaj determinas ilian estontecon."
Rajtoj, devoj kaj Apokalipso
Se ni pensas nur pri rajtoj kaj forgesas devojn, morgaŭ oni postulos de ni repagon pro devoj kaj oni forgesos niajn rajtojn.
Ni ne volu, ke la Ĉiela Patro traktu nin kiel infanojn, kiam ni postulas la staton de plenaĝuloj. Jen ĉi tie estas oportune rememori la penson de la franca verkisto Martin Du Gard (1881-1958): "Ne eblas vera ordo sen Justeco".
Memkompreneble, koncerne la dignajn agojn, kiujn ni faros, la Apokalipso proponos belegajn komponaĵojn por tiuj, kiuj meritos ian pli bonan mondon en la jarmiloj, kiujn ni konos estontece. Ni ĉiam vivos, ĉar la eterneco estas reala kaj la leĝo de sinsekvaj vivoj estas dia ordono. Zarur esprimis la jenan koncepton: "Reenkarniĝo estas la ŝlosilo de profetado".
Necesas do harmoniigi la korojn de la popoloj kun la agordo de Dio.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia
Brazil