Einstein, Planck kaj la frekvenco de Spirito
Kiam Albert Einstein (1879-1955) faris revolucion en Fiziko per sia teorio pri relativeco, kiun enhavas la mirinda ekvacio E = mc2, tiam jam neniu povis aludi al maso kaj al energio kiel al malsamaj aferoj, ĉar unu estas la alia en malsama kondiĉo. Same, la patro de la kvantuma fiziko, Max Planck (1858-1947), starigis E = hv, kaj li alportis alian ekvivalentecon inter sciencaj grandoj. Temas do pri afero de frekvenco. Tiel, mutatis mutandis, okazas inter materio kaj Spirito. La homan korpon (mason) oni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas kaj tiel oni “konstatas” palpeblan “realaĵon”. Rilate la energion (Spiriton) tio ne okazas. Sed tio ne signifas, ke ĝi, la energio, ne ekzistas, ĉar la efikeco de ĝia agado ĉien disiĝas. Niaj kvin materiaj sentumoj ordinare konataj estas fakte (ankoraŭ) tre nesufiĉaj antaŭ la vera ekzisto (ankoraŭ) nevidebla, kiu ĉirkaŭas nin. Escepto estas tiuj, kiuj havas specialan mediuman sentemecon, la tiel nomatan sesan sentumon ― kiu tute bone povas ne esti la lasta ―, por kapti el la Spirita Mondo tion, kion la ordinara surtera homo ĝis nun ne perceptis.
Nei la Spiriton estas rifuzi la atomon
Se ni kontestas la vivantan ĉeeston de Spiritoj, tiam ni komencu per neado pri la ekzisto de la atomo, kiu plu estas neperceptebla al seninstrumentaj homaj okuloj, sed ĝi ekzistas. Tio ŝajnas frenezaĵo ligita al pensmaniero inklina al plua agado sub la fiera geoantropocentra penso, eĉ se oni scias, ke la Tero ne estas la centro de la Universo kaj ke la homo estas ia ero de ero de ero en la Kosmo. Graça Aranha (1868-1931), la fama aŭtoro de Kanaano, unu el la fondintoj de la Brazila Akademio de Beletro, malfermis nian menson al la senfina scio, kiam li deklaris, ke “la irado de Scienco similas al nia irado sur ebena dezerto: la horizonto plu kaj plu forestas”.
De la intelekta serĉado al la spirita serĉado
Nu, Scienco estas ia konstanta intelekta serĉado. Iam alvenos tago, kiam ĉiuj komprenos, ke ĝia plej alta celo estos la konstanta spirita serĉado. Kiel ni ĉi tie asertis, ekzistas ia Scienco de diaj sferoj trans la homdimensia Scienco. Krome, ekzistas multaj pensuloj kaj akademiuloj, kiuj kuraĝe dediĉas sin al senvualigo de tiaj nomataj “misteroj”. Kaj ili troviĝas ― alfrontante tabuojn subtenatajn de siaj propraj kolegoj ― sur la ĝusta vojo, kiun elstaraj avangardaj sciencistoj iradas dum jarcentoj. Unu ĝenerala ekzemplo, pri kiu tute ne necesas pravigo, estas Galileo Galilei (1564-1642). Pasis jam pli ol 400 jaroj post la unuaj teleskopaj observoj al la ĉielo faritaj de la “avo de fiziko”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Germany
Macedonia
Poland
Croatia
Australia
Czech Republic
France
Brazil
United Kingdom
France
Australia