Ecce Deus!
Kiam oni celebris la duan jarmilon de Kristanismo, mi proponis kelkajn demandojn por ĉies analizo, stimulante, ke la Ekumena Junularo de Bona Volo okazigu Forumon sub la titolo Ecce Deus! (Jen Dio!).
La Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV —, en kiu oni jam elvolvis la temojn Scienco kaj Fido Survoje al Ekvilibro kaj Pridiskuti Morton kaj Postmortan Vivon —, okazadas ekde tiu tempo, kaj estas parto de Ecce Deus!
Kvankam ni jam de ioma tempo starigas etajn diskutojn pri tiu temo, tamen specialan momenton en tiu agado oni antaŭvidas por 2008. Sed ekde 2005, Ecce Deus! estas parto de la debatoj en la urbo Bonaero, Argentino, en la monato Aŭgusto, kaj ĉe U.N., en Novjorko, en Oktobro de tiu jaro, krom aliaj eventoj okazantaj paralele en Brazilo, en Portugalio kaj en pluraj lokoj en la mondo, je fiksotaj datoj.
Tial, pro la konsiderata temo, mi pensas, ke estas oportune alporti al la karaj gelegantoj pecojn de prelegoj, kiujn mi prezentis, ĉefe en la provinco Rio Grande do Sul, Brazilo, kiuj estis elsenditaj de Super-Reto Bona Volo de Radio; en interreto (www.boavontade.com/eo) kun komentoj pere de Monda Televid-Reto (RMTV), TV por Edukado, Klerigado kaj Altruisma, Solidara Civitaneco kun Ekumena Spiritualeco!; kaj pere de Bandeirantes-Televidreto, tiu "Band” de niaj amikoj Saad, okaze de la forpaso de la Dua Jarmilo kaj komenciĝo de la Tria. Tiam, ni prepariĝis por la Kongreso Vivu Jesuo!, aŭspiciita de Legio de Bona Volo (LBV), en la urbo Belo Horizonte, provinco Minas Gerais, je la 23-a de Decembro 2000, kiam okazis plenpleniĝo de la fama Stadiono "Mineirinho”.
Ecce Deus! proponas senpartian, profundan pripensadon pri la naturo de la Kreinto. Laŭ tio, kion mi substrekis en unu el tiuj prelegoj al la gejunuloj, ĝi ne estos evento rutineca. Oni egale invitos tiujn, kiuj ne kredas Dion, ĉar ni ĉiuj estas tutplanedaj gefratoj. Neniu posedas la Veron nek diktatoras super scio, ĉar en ĉi tiu mondo ekzistas nur perspektivo de kono. Ĉiuj do rajtos, inkluzive de la ĉeestantaro, elokvente esprimi siajn ideojn, kompreneble kun respekto, laŭ tio, kio okazis ĉe la Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV.*1
Ni do venigu kelkajn punktojn de niaj interparoloj kun tiuj, kiuj honoras min per sia pacienco. Ni klarigu, ke ne temas pri scienc-religia literaturaĵo, sed babilado kun la ĉeestantoj, sammomente elsendita al nia fidela aŭskultantaro.
(...) Friedrich Nietzsche (1844-1900), filozofo kaj polemika aŭtoro de Ecce Homo! (Jen la Homo!*2), Tiel Parolis Zaratuŝtro, inter aliaj ĝis hodiaŭ mensinstigaj verkoj, konkludis, ke Dio mortis... Multaj homoj indignis kontraŭ lia aserto. Tamen, konscie aŭ nekonscie, la maljuna Frederiko kuraĝe kontraŭbatalis la homforman dion, kreitan laŭ imago kaj similo de kapturna Homo: dio persekutema, venĝema kaj mortigema, tute sensenca dio. Pri ĉi tiu Nietzsche tute pravas, ke li mortis. Cetere, ĝi neniam ekzistis. Tial, venis la momento universale – sed nefanatike kaj/aŭ senantaŭjuĝe – rafini nian konon pri Dio, kiu ajn estu Lia vera Esenco.
Planck – komenco kaj fino de rezonado
— Kaj Religio kaj Natur-Scienco enhavas, en sia praktiko, aserton pri Dio. Okazas nur, ke ĉe Religio, Dio staras je la komenco. Kaj laŭ Natur-sciencoj, Dio staras je la fino de la rezonado. Laŭ Religio, Dio estas la fundamento. Laŭ sciencoj, Li estas la krono, kiu kompletigas la konstruaĵon de sciencaj konceptoj.
Max Planck (1858-1947)*3
Kiuj preferas esplori Lin por racia analizo, tiuj certe faros tion kune kun la nemalhavebla scienca sendogmeco kaj ipso facto, sen la limigoj al leĝoj konsiderataj kiel fundamenta punkto en la luma kampo de Scienco, sed tion oni ne povas koncepti, se temas pri regiono de intelekto en kiu sana, do neŭtrala scivolemo estas ĉefa antaŭenigilo por ties majestaj realigoj. Por tiuj, kiuj jam kredas Lin, por ĉiam, la Dia Dio plu staras. Li vivas, kiel senĉesa movilo, kiu enŝovas energion kaj laboron en la homan intimecon. Li estas eterna, pli ol individuaĵo, pli ol dia ekvacio*4 Li estas Povo de Amo, de sento, kiu movas mondojn, laŭ la esprimo de Dante Alighieri (1265-1321), en la Dia Komedio.
Tiuj estas kelkaj punktoj, kiujn oni pli profunde analizos ĉe la diskutpaneloj en la proksimaj forumoj ĉe la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV, kaj ĉe pluraj aliaj lokoj. Antaŭ tio, venos Diskuto pri Morto kaj Postmorta Vivo*5 .
Scio postulas humilecon
Ĉe la Unua Plena Sesio de Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, la respektata franca fizikisto Patrick Drouot*6 klarigis:
— Se oni volas per Scienco kompreni fenomenojn ligitajn al Spirito, tiam oni devas ŝanĝi la modelon, la manieron ilin vidi. Se Vi estas certa pri vi mem, pri ĉio, tiam ne ekzistas ebleco, ke Dio tuŝu vin. Se Vi eniras gradon de necerteco, nome la bazo de Kvantum-Fiziko, tiam ja, Dio povas tuŝi vin. Kiu emas enpenetri la kvantuman mondon, tiu devas forlasi ĉian logikon, ĉian deziron regi la vivon.
Certe D-ro Drouot intencis rimarkigi, ke kiel Homoj, ankoraŭ limigitaj al tridimensia plano, ni devas teni nian inteligentecon malfermita al novaĵoj. Estas neeble koncepti dogmeman scienciston. Scienco estas ĉiutaga konkero.
Simpatiaj propagandistoj pri Dio
Ni invitos la plej saĝajn homojn inter tiuj, kiuj kredas Dion, tiujn, kiuj sin lokas en neŭtralaj sintenoj kaj tiujn, kiuj klare kontraŭas Lian ekziston. Ĉi tiuj cetere fine fariĝas, eĉ senkonscie, diligentaj propagandistoj de la ebleco, ke ekzistas ia Senfine Supera Konscio, super ĉia ajn, kiu ekzistas surtere, ĉar ili daŭre pridiskutadas Tion. Ili do fariĝas simpatiaj propagandistoj pri ĝi (...).
Kontraŭaj sintenoj
— Amikoj kaj malamikoj troviĝas ofte en kontraŭaj sintenoj. Unuj malŝatas nin, kaj nin favoras. Aliaj deziras al ni bonon, kaj nin malfavoras.
Rui Barbosa (1849-1923)
(Evidente, koncerne la ĉi-supran temon, ne temas pri disputo en kiun enŝoviĝas fia malamo, sed nur malsamaj vidpunktoj. Restu en plej fora pasinteco la tempo de hontindaj religiaj militoj.)
Konsilo de la Profeto
En la Nobla Korano Profeto Mahometo (560-632) diras:
— Ĉiu homo havas celon lin gvidantan. Kiuj ajn estu viaj celoj, imitu bonajn agojn. Kie ajn vi estas, Dio vin kunigos. Dio povas super ĉio. (...) Al Dio apartenas Sunleviĝo kaj Sunsubiro. Kien vi turnos vin, tie vi trovos la vizaĝon de Dio. Dio estas grandega kaj ĉioscia.
Plej efika Politiko
— Ni devas ami ambaŭ: tiujn, kun kies opinioj ni konsentas, same kiel tiujn, pri kies opinioj ni malkonsentas.
Sankta Tomaso el Akvino (1225-1274).
Kion Sankta Tomaso proponas, tio nomiĝas civilizacio, demokrateco, ekumenismo, sekve respekto inter la homoj, malgraŭ okazaj malkonsentoj. Temas pri io tre aktuala, se oni konsideras la vastajn danĝerojn, kiuj minacas popolojn.
Sekve de tio, en la diskuto pri rifuzo aŭ defendo de la ideo pri Kreinto, Liaj neantoj "provokas” la religiulon obstinan sed alkroĉitan al banala kompreno, eĉ koncerne sublimajn aferojn. Tio kondukas lin, vole-nevole, sur vojo al konsidero, ke Dio estas multe pli alta ol tio, kion oni ĝenerale pensas, ĝis oni atingas la ideon, ke la Granda Misio de Jesuo kaj de tiom da eksterordinaraj predikintoj estis anonci, ke la Mistero de Dio revelaciita estas simple Amo*7 , kiun la tuta Homaro malhavas, konscie aŭ senkonscie, vole-nevole. Efektiva amo estas plej efika Politiko.
Kunfratiĝo
— (... ) Ne ekzistas kontraŭeco inter Scienco kaj Religio. Ekzistas nur malaktualaj sciencistoj, kiuj akceptas ideojn de 1880. Tamen, ekzistas pluraj manieroj prezenti Dion. Iuj prezentas Lin kiel meĥanikan Dion, kiu intervenas en la mondon por ŝanĝi Naturajn Leĝojn kaj la sinsekvon de okazaĵoj. Ili emas submeti Lin je sia servado, pere de magiaj formuloj. Tio estas la Dio de primitivuloj, ĉu antikvaj, ĉu modernaj. Aliaj prezentas Lin kiel Dion juran, leĝdonan kaj polican koncerne moralon, kiu timigas kaj starigas punojn. Aliaj, fine, kiel Dion internan, kiu de interne regas ĉion kaj sin montras al Homoj ĉe la plej intima konscio.
Albert Einstein (1879-1955)*8
Scienco kaj kompleta kompreno pri la Homo
Nu, al la vortoj de la fama proponinto de Teorio pri Relativeco (Speciala – 1905 kaj Ĝenerala – 1916) kaj ellaboranto por la "Teorio pri Unuigita Kampo”, kiun li ne finis, ni aldonas la ateston de la usona astronaŭto Edgar Mitchell, iama veturanto en Apollo 14, kiu fariĝis la sesa homo, kiu surtretis Lunon, kiel li diris ĉe la I-a Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, en 2000, proponante al scivolemaj kapoj akcepti novajn perspektivojn antaŭ transcendaj demandoj:
— Kiam mi revenis de la Luno, observante tiun majestan Kosmon, mi ekkomprenis ĝian vastecon, la grandegecon de tiuj universaj distancoj, la grandajn energiojn kaj la koncernan materion. Eĉ tiel, estis en mi ia sento pri io, kion mistikuloj delonge parolas, nome: ekzistas ia interligo en la Universo. Nun oni komprenas la Kosmon pli amplekse, kaj ni bezonas novajn respondojn por ĉi tiuj demandoj: kiuj ni estas, kiel ni alvenis ĉi tien, kaj kien ni iras? Oni devas respondi ilin de vidpunkto de kompleta Homo, ne meĥanike, kiel per Scienco.
Homforma dio estas tragedio
Foje mi parolis kun ĵurnalisto Francisco de Assis Periotto pri la ekzisto de Supera Arĥitekto de Universo, kiel sin esprimas la framasonaj Fratoj pri la Plejalta Konscio, kaj pri tiuj, kiuj kontraŭas Lin, eble pro tio, ke ili miskomprenas Lin, kiel diris Alziro Zarur (1914-1979), karmemora Fondinto de LBV, mikse kun interbatalantaj kredoj. Iumomente mi demandis: "Francisco, ĉu vi scias? Laŭ la maljuna abato en ‘La Merlo’*9 , de la polemika tripisto*10 Guerra Junqueiro (1850-1923), Dio (la Dia) estas multe pli granda ol ni, Homoj, povas koncepti”:
— (...) Nur nun mi scias, ke en ĉiu homo,
Ĉu la plej bela, ĉu la plej malpura,
Ĉu kolombeto, ĉu feroca besto,
Dio troviĝas, revas kaj murmuras!...
Ho Dio, granda, pli ol mi supozis
Tamen, la homforma, murdema dio, sin montras interalie kiel Baalo, kun ĝia brulanta internaĵo, aŭ kiel malsatanta dio, kiu postulis la vivantan koron de junuloj, el kies brusto oni ĝin elŝiris ankoraŭ pulsanta. En kio ĝi estas pli fia ol iu ajn kruela homo?
Tian homan dion, kiun ni kontraŭstaras, ĉar ĝi estas trompaĵo, do tragedio por la socio, oni ĉi tie senmaskigas*11, per precizeco kaj sana ironio, fare de la ĉiam rememorata Alziro Zarur, en lia
Poemo pri homeca dio
Bona Junqueiro, se de tia Homa Dio
Kreiĝis tre facile la Genezo,
Des pli facile oni kompletigos
Genezon kun intenco de punado:
I
En la senfina spac’ estis nenio:
Nur la malplen’ nirvana, senmezura.
Ĝi estis la feliĉo, kiun nun
La nekontentigebla Homar’ serĉas.
Subite tamen ekaperis iu
En la malplen’ silenta kaj senfina,
Mistera, kun aspekto homsimila,
Giganto kun terura vizaĝo.
Minace li rigardis la profundan
Ĥaoson kaj balancis sian korpon:
Jen tiam komenciĝas historio
Pri nia kaj aliaj mondoj, dise.
II
Jave’ la indan ulon oni nomas,
Laŭ histori’ (ja nur rakonto, vere)
Kaj jen li koncentriĝis, la dignulo,
Sed ne sukcesis trafi la konkludon
Pri sia propra pruvanta veno,
Pri ekaper’ freneza, bedaŭrinda.
Kiel naskiĝis li, por kio venis?
En la mallumo densa oni trovis
Nek cikoniojn, nek aviadilojn.
Kaj tial, kompatinda, la maljuna
Estulo senelire ronde iras,
Perplekse, alnomata La Poltrono.
III
Sen celo, izolita en ĉielo,
En ombro de teruraj miskonjektoj,
Sen klara celo, per decida gesto,
La mondon kreis li, kaj gesimiojn,
(Malinda verko tute senvalora)
Kaj ekatendis la gesimiidojn.
Alvenis tiuj idoj, minacemaj,
Nuntempe alnomataj homamaso.
IV
Kaj tiam komenciĝis viv’ en mondo.
Artifikaĵoj ornamis simioj kaj simiinoj
Fariĝis virsimioj friponegoj,
Per enkonduko de iaj oferoj.
Maljuna Jave’, kiel Vezuvio,
Por tian friponadon forestingi,
La simiaron tute ne kompatis
Kaj ĝin sepultis sub granda diluvo.
V
Sed ruze savas sin el la diluvo
Noa kaj ties tuta familio;
Kaj senmakula Noa sin makulis
Maldigne kondutante antaŭ idoj.
Kaj nepre pli fripona la homaro
Fariĝis, allogata de fiaĵoj
Subtilaj, ĝuoplenaj kaj mirindaj,
Laŭ gusto de la senrespondeculoj.
VI
Fidante pro Mose’, Jave’ liveris
La du tabulojn kun la dek ordonoj.
Li tra la tuta mondo ilin sendis
Per predikado hejma kaj surstrata.
Sed oni konsideris tion vana,
Kaj (dum bonkora Mose’ frakasis kaj surtretis
la tabulojn), dancante, ili restis
Prefere ĉirkaŭ la bovido ora.
VII
Jam senrimeda, la kolera Zeŭso
Al tero sendis mildan, aman Kriston
(Kiu cetere ne kulpis pri tio)
Por vidi, kion faros frenezuloj.
Rezultis baldaŭ: tiu Homaro
Jam sata de predikoj kaj ordonoj,
Jesuon senkompate kaj kruele
Krucumis, por satigo de instinktoj.
Jan senrimeda, Poltrona Jave’
La vanajn farojn siajn konsideris,
Rigardis, pensis kaj fiere pentis:
Kaj fine, post pentado, sin mortigis.
homa dio kaj nervatako
Memkompreneble, en la Kongreso Vivu Jesuo!*12 ni ne laŭdos tian dion, ĉiam miregantan, kies fiaskon oni disanoncis en plena XIX-a jarcento, fare de Léon Denis (1846-1927)*13, en la verko Après la mort (Post la morto):
— Oni ankoraŭ multe parolas pri ia dio, al kiu oni atribuas homajn malfortojn kaj pasiojn, tamen tia dio ĉiutage havas sian imperion malpli vasta.
Ni imagu, se tiu "kolera Zeŭso” suferus nervatakon. La Universo troviĝus tiam en granda danĝero.
La problemo estas, ke homoj tiamaniere alkutimiĝis al sintrompado, ke ili ĝis nun kondutas, kvazaŭ iu dio kreita laŭ ilia simileco devus plu plenumi longan mandaton. Kaj ĉar ili tiel rezonas, tial ili agadas laŭ la konfuzaj "instruoj” de tiu dio. Tiam, ili atingas malbonajn rezultojn.
Kurioze ke, kiam la rezultoj ne estas la esperataj, ili sin turnas kontraŭ la Dian Dion, kiu neniun rilaton havas kun la karikatureca estulo kreita de la dupieda pensulo. Li cetere ne ĉiam bone pensas.
Kiun ni alten levas, tiun Zarur laŭdegas sur paĝo 286 de la Libro pri Dio*14:
Poemo pri la Dia Dio
La Dion, Perfektecon, kiun kanti
Mi provas nun per plej sinceraj versoj,
Neniam vidis mi samkiel ankaŭ
Mi ne vidis kaj venton kaj elektron.
Sed tiun Dion, daŭran fortan mian,
Dion de Am’, de Just’ kaj de Boneco,
Ne vidatan de mi, mi vere sentas,
Kiel mi sentas venton kaj elektron.
Kaj Lin mi sentas ĉe l’ dezir’ pri puro,
Ĉe la manifestiĝo renoviga
De l’ Belo, de la Virto kaj de l’ Amo.
Kun Li parolas mi per varmaj preĝoj,
Sub reĝ’ de emoci’ nepriskribebla,
Alportanta ekvilibrojn de l’ Perfekto. (...)
----------------------------------
----------------------------------
----------------------------------
Boneco – kiun pekoj ne konsumas –
De la Dia Spirit’ al filoj Liaj:
Di’ subiras ĝis Sia fil’, la homo,
Se l’ hom’ ĝis patro sia supreniras!
Ĉar kredas mi la Dion nevelkeman,
Helpantan la Homaron malperfektan:
La Dion el Perfkt’ nealirebla
Por la homa esplor’ plej erarema.
Ĝuste uzi sian liberan decidpovon
Oni povus demandi:
— Sed kion Zarur celis per tiuj versoj? Ĉu Dio do venas al ni nur tiam, se ni iras al Li?
Venis nun mia vico argumenti: kaj la libera decidpovo, mia Frato?! Ĉu vi forgesis ĝin, mia Fratino? Oni nepre postulas konservi ĝin Kio cetere estas tre oportuna. Male, Dio ne starigus ĝin kiel defion al nia hom-spirita elvolviĝo.
Emmanuel instruas, per la psikografio de Francisco Cândido Xavier (1910-2002):
— Dio estas justa, grandanima Patro. Ia patro, kiu ne disdonas suferojn. Li alĝustigas, kaj ĉia alĝustigo perfektigas.
Alziro Zarur, la karmemora Fondinto de LBV, studeme sin dediĉis al la lecionoj de la Kristo, inkluzive de ĉi tiu, kiu aperas en la Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 17:21:
— La Regno de Dio estas en vi,
kio signifas, ke tie estas ankaŭ la vera feliĉo*15.
Stimulo al la koroj
Tamen, la ĉefa intenco de la genia brazila poeto, kiam li versumis pri la rilato inter la Kreinto kaj la kreito, estis liveri al la koroj stimulon al individua progreso, reliefigante la neceson je interna kreskado, je evoluado en universala skalo, por konkerado de spiritaj venkoj*16 (sekve ankaŭ materiaj venkoj, kaj tio estas konsekvenco de Preĝado*17) laŭ nia propra merito. Kiam Vi preĝas, Vi atingas favorojn de Dio, pri kiuj Vi eĉ ne imagas.
Tial, estas nepre necese, ke la liberan decidpovon oni bone uzu. Necesas, ke per taŭga plenumado de agoj Vi maturiĝu, leviĝu, kresku, por meriti, ke Dio malsuprenvenu ĝis vi. Kontraŭe, oni povas fali en tian staton, ke ĉio estas tiel facila, ke oni ne valorigas ĝin kaj oni tuj perdas la intereson.
Krome, la poemo instruas, ke oni devas laŭeble plej morale kaj etike fari siajn proprajn elektojn, ĉar pagos siajn ŝuldojn karmajn tiu, kiu uzas ilin.
— Koni la Veron detruas ĉian malbonon, kiel suno brilanta sur sennuba ĉielo. La vera iluminiĝinto plu restas firma, metante flanken la vualojn de iluzio.
Budho (560-480 a.K.)*18
Anima kaj Kora Ekumenismo
Certe la Kongreso Vivu Jesuo! rezultigis eksterordinarajn spiritajn sekvojn, same kiel en 1985, en la Belo Horizonte, Brazilo, mi starigis defion al la Virinoj de Legio de Bona Volo, kaj ili ne fiaskis: la Templo de Bona Volo estas konstruita, ankaŭ la Monda Parlamento de Ekumena Frateco – ParlaMundi de LBV. Kaj multe pli ol materie, ili subtenadas ekumenan doktrinon, ne pri Ekumenismo strikte religieca, aŭ limigita al kristanismo.
Kiam Zarur fondis la Legion de Bona Volo kaj starigis la Movadon de Frataj Religioj, tiam li agis pionire antaŭ la hodiaŭ nomataj religiaj interrilatoj, kaj li dediĉis tiun triumfon al nia Popolo. Ne senkaŭze la itala filozofo Pietro Ubaldi (1886-1972) deklaris:
— Legio de Bona Volo estas ia nova movado en la historio de la Homaro. Ĝi metas Brazilon en la avangardajn vicojn de la mondo.
Ankoraŭ pri la Ekumenismo, kiun ni defendas, temas pri tio, ke ĝi koncernas homojn kaj la korojn de tiuj, kiuj scipovas esprimi sian vidpunkton, ĝin vigle defendas, konsentas, ke oni nepre tenu sentojn solidarajn, fratajn, kompatemajn, laŭ tio, kion ni skribis en la Revuo Ekumena, Altruisma, Solidara Socio, kiu trakuras la mondon en pluraj lingvoj. Male, kiu restos fine, por rakonti la historion?
Sublimigi la religian spiriton
Senarma Paco neniam rezultos nur de politikaj interkonsentoj, sed same de profunda sublimado de religia spirito.
— Kiam mi praktikas Bonon, tiam mi sentas min bone; kiam mi praktikas malbonon, tiam mi sentas min malbone. Jen estas mia religio.
Abraham Lincoln (1809-1865)*19
Nu, neniu povus nomi la maljunan Abe senkredulo.
Ne akompani iun religian gregon ne signifas, ke oni ne kredas pri ia Justa, Plejalta Inteligento. La heredaĵo lasita de la Erao de Racio, de Iluminismo, ligita al Aganta Fido, kiun oni elvolvas dum la ĉiutaga laboro, permesas al ni pli bone kompreni ian Dion, kies Vizaĝo estas Amo, kaj tion cetere tre bone esprimis la vortoj de Lincoln. Do, jen ĉi tiu estas unu el la motivoj de la Forumo Ecce Deus!, kiun ni starigas por debato antaŭ la Homojn de Bona Volo kaj prudento, ĉu kredantaj, ĉu senkredaj.
______________
*1 Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV — La unua okazis de la 18-a ĝis la 21-a de Oktobro 2000, ĉe Monda Parlamento de Ekumena Frateco, en Brazilio, ĉefurbo de Brazilo, okaze de serio da celebroj aŭspiciitaj de LBV, sub la titolo "Bonvenon, jaro 2000!”.
*2 Ecce Homo! – Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo! (Latinlingve: Ecce homo!) Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 19:5.
*3 Max Planck — Nobelpremiito je Fiziko en 1919. Germano, kiu esprimis hipotezon, laŭ kiu interŝanĝo de energio okazas nekontinue, sed per "pakaĵoj” nedivideblaj, per kio li starigis la Kvantuman Teorion. Ĉi tiu hipotezo montris siajn unuajn konkretajn rezultojn post kelkaj jaroj, permesante, ke Einstein klarigu la fotoelektran fenomenon. Rezistado al naziismo kaŭzis lian eksigon de la Prezidanteco de la Scienca Societo, kiu nuntempe havas lian nomon, kaj la mortkondamnon de la filo Erwin, en 1944, sub la akuzo pri partopreno en plano de atenco kontraŭ Adolf Hitler (1889-1945).
*4 Dio, dia ekvacio — Vidu "Dio, Ekvacio kaj Amo”, paĝo en la libro Leĝeraj Artikoloj kaj Intervjuoj, de Paiva Neto, publikigita de Eldonejo Elevação.
*5 Diskuto pri Morto kaj Postmorta Vivo — Unu el la temoj jam komence diskutitaj en Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, ĉefe en la sesio de la 23-a ĝis la 25-a de Oktobro 2003, ĉe ParlaMundi de LBV, kiam Paiva Netto persone malfermis la eventon.
*6 Patrick Drouot — Franca fizikisto, verkisto plej sukcesa kaj prestiĝa. Lia deklaro, menciita en ĉi tiu artikolo, estis farita en konferenco okazinta en la I-a Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV.
D-ro Patrick Drouot sendis la jenan korespondaĵon al la Estro de LBV: "Via Moŝto Prezidanto Paiva Netto, kun grandega plezuro mi emas danki vin por la invito partopreni la I-an Konstantan Mondan Forumon Spirito kaj Scienco, kio dufoje liveris al mi la okazon prezenti al la ĉeestantaro miajn verkojn kaj esplorojn, ĉefe koncerne spiritajn fenomenojn kaj pri Fido laŭ la vidpunkto de Kvantuma Fiziko, kaj pri ekapero de konscio pri Paco en la XX-a Jarcento. Mi estas tre impresita de la kvalito de via Organizo, de ties alta nivelo kaj kapablo kunigi multe da homoj. (...) Mi estas konvinkita, ke iniciatoj similaj al via Forumo estas ne nur necesaj, sed nemalhaveblaj por ke oni sukcesu starigi ligon inter Spiritualeco, tradicioj kaj Scienco, tiel ke eblos iam venigi Pacon en la mondon. Mi emas danki vin por la delikata komplezo koncerne la prospekton de LBV en la franca lingvo, kiun mi ricevis tiuokaze kaj mi esprimas al Via Moŝto miajn plej respektoplenajn sentojn”.
*7 Mistero de Dio Revelaciita — Ĉi tiu temo estas titolo de Oratorio de la komponisto Paiva Netto, aranĝita por orkestra ludado, fare de Vanderlei Alves Pereira, muzikisto kaj ekskantisto de roko, kies KD (Som Puro Records) jam vendiĝis je pli ol duonmiliono da ekzempleroj (premiita kiel Duobla Platina Disko). La verko estis registrita en Bulgario, fare de Sofia Simfoni-Orkestro kaj de la Koruso de la Kapelo Svetoslav, laŭ reĝisorado de Ricardo Averbach, kiu estras la University Symphony Orchestra, Oxford Chamber Orchestra, en Usono. Mendu per tel.: (55 11) 3358-6840.
*8 Albert Einstein — Judgermana fizikisto, kiu prenis usonan civitanecon, nobelpremiita je Fiziko, aŭtoro de Teorio de Relativeco (E=mc2), kiu je la 7-a de Februaro 2005 kompletigis unu jarcenton. Liaj esploroj helpis la usonanojn antaŭe konstrui atombombon.
*9 "La Merlo” — Citaĵon de tiu poemo de Guerra Junqueiro oni povas legi en la artikolo "Dio, Ekvacio kaj Amo”, paĝo 183 de Leĝeraj Artikoloj kaj Intervjuoj , de Paiva Netto.
*10 (...) polemika tripisto — La deveno de la alnomo tripisto okazis en la jaro 1414, kiam Dom Johano I-a decidis organizi ekspedicion al Ceuta, en la nordo de Afriko. Tiun taskon li komisias al la princo Dom Henrique, tiam nur 20-jara. Ĉi tiu iras al Porto, en Portugalio, nome lia naskiĝurbo, por organizi la ŝiparon. La loka loĝantaro ekpartoprenas la laboron, proponante la tutan disponeblan viandon por la ŝiparo, konservante por si nur la tripojn. De tio venas la kutimo alnomi homon, kiu naskiĝis en Porto kiel tripiston.
*11 "Poemo pri homeca dio”, de Alziro Zarur — Unuafoje publikigita en 1935, en la gazeto La Patrolando, kaj en 1949, inter la Poemoj de Atoma Erao, ĝi estis reproduktita de Paiva Netto, en sia verko Libro pri Dio.
*12 Kongreso Vivu Jesuo! — Por pli bone kompreni la manieron, kiel Paiva Netto komprenas Jesuon, jen ni prezentas al la leganto parton de lia artikolo, abunde disvastigita per la brazila kaj internacia gazetaro en 1989, sub la titolo "Sensektigi Jesuon”:
— La eksvicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, ĵurnalisto Roman Dobrzynski, el Pola Televido, venis Brazilon por partopreni la inaŭguron de la Templo de Bona Volo. Tiuokaze, li intervjue demandis al mi: "Paiva Netto, kiel eblas, ke la Religio de Dio predikas Senliman Ekumenismon parolante pri Jesuo?”. Mi respondis, ke unu el la ĉefaj taskoj de la Dia Religio estas precize sensektigi Lin. La Dia Majstro ne estas sekteca. Li estas eksterordinara ideo pri Humileco, Amo, Frateco kaj Justeco. Jen estas elstara servo, kiun Religio de Dio faras al la tutmonda socio. (...) Kontraŭ aŭ por, homoj manifestiĝas pri Liaj paroloj kaj ekzemploj. Ne eblas neŭtraleco rilate Lin. Tial, ekzistas iuj homoj, kiuj mokas: "Ho, tiu Paiva paroladas pri Jesuo en politiko, Jesuo en scienco, Jesuo en ekonomio!... Nu! Jesuo koncernas nur Religion, se tiom!” Sed ĉu efektive tiel? Mi estas certa, ke ne! Kaj iel ajn, iu homo kiu spektos min en Pollando, eĉ se li ne konsentas kun mi, eble estos stimulata iomete pensi pri tiu temo Kiu scias, ĉu mi ne iomete, nur iomete pravas? Cetere, foliriĉa arbo estis iam semeto.
*13 Léon Denis — La aŭtoro de Après la mort (Post la morto) estas konsiderata kiel la natura daŭriganto de la verko de sia samlandano, la franca edukisto Allan Kardec (1804-1869), la Kodiginto de la Tria Revelacio.
*14 Libro pri Dio — Verko de Paiva Netto, publikigita en 1982, kiu prezentas la sinsekvon de la majstra instruo doktrina (religia, filozofia, scienca kaj politika) de Alziro Zarur.
*15 Noto de la aŭtoro — Je la 25-a de Marto 1990, en paĝo sendita kiel humila kontribuaĵo al tiuj, kiuj alfrontas dramojn en la vivo, kiu estas parto de la verko Universala Traktaĵo pri Doloro, mi prezentis mian vidpunkton pri la vera feliĉo: "Ĝojo konstruita sur falsaj valoroj estas amara, kiel tiu verketo, pri kiu al ni parolas la Apokalipso de Jesuo, ĉapitro 10:9: 'dolĉa en la buŝo, sed amara en la stomako'; tio estas, feliĉa ekstere, tamen plenda, kiam ĝi atingas la internon de Homo. Nu, la sekvanto de Evangelio-Apokalipso ne intencas atingi tiaspecan kontentiĝon. Li volas Jesuon. La monduma kontentigo venas ĉiam antaŭ katastrofoj kaj doloroj al tiuj, kiuj soife ĝin alstrebas. Ne ekzistas pli granda feliĉo ol prediki la Amon de Dio al Homoj. Tamen, kiel malfacila estas tiu tasko!”
*16 (Noto de la Aŭtoro): Urĝega Formulo de Jesuo. — "Sed celu unue Lian Regnon kaj Lian Justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.” (Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, 6:33). Kion Jesuo celis per tio? Tion, ke se ni konos la Spiritajn Leĝojn unue, sekve ni scipovos solvi la materiajn aferojn. Ĉi tio mankas en la homa Ekonomio: analizi, konvinkiĝi kaj apliki. Indas provi.
*17 Konsekvenco de Preĝado – Jesuo diris: "Kion vi petos de mia Patro mianome (per praktikado de preĝo) kredu, ke tion vi ricevos”. Memkompreneble, la Dia Donacanto aludas al justaj petoj.
*18 Budho Sakyamuni — "Muni” = Saĝa kaj "Sakkya” = Klano de sakya-oj. La Saĝulo inter Sakya-oj estis nomata Sidhartha Gotamo, post kiam li atingis staton de iluminiĝo. Post tio li ekpredikis la budhan doktrinon en Benareso kaj en sudorienta regiono de Hindio.
*19 Abraham Lincoln — Oni memoras lin kiel la liberiginton de negraj sklavoj en sia lando, Lincoln estas unu el la fortikaĵoj de moderna demokrateco kaj unu el la plej grandaj figuroj en la historio de Usono. En 1860, li kandidatiĝis en la balotado por Usona Prezidenteco kaj fariĝis la 16-a Prezidento de Usono. Komence de lia regado, en 1861, li alfrontis la disiĝon de sep sudaj por-sklaveco-ŝtatoj, kiuj formis la Federaciajn Ŝtatojn de Ameriko. La maljuna Abe tamen ne rekonis tiun disiĝon, konfirmis la nacian suverenecon super la ribelintaj ŝtatoj, alvokis ilin por konkordo kaj garantiis al ili, ke de li neniam venos perarmila atako. Tamen, la disiĝintoj venkoprenis la fortikaĵon Sumter, en Okcidenta Virginio, kio kondukis la landon al la fama Milito de Disiĝo. La federacianoj kapitulacis je la 9-a de Aprilo 1865, en Appomattox, Virginio. Je la 14-a de aprilo 1865, vespere, en Sankta Vendredo, la aktoro John Wilkes Booth (1839-1865), kiu favoris sklavigon de negroj kaj estis forte ligita al la federacianoj, ano de rimarkinda familio de aktoroj, murdis Lincoln-on, en Teatro Ford, en Vaŝintono.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.