Jesuo, la preventa medicino
Kelkaj homoj pensas, ke oni devas memori pri la Ĉiela Amiko nur tiam, kiam oni alfrontas suferon. Tamen, Jesuo estas la preventa medicino, kiun bezonas la nacioj. Pro tio ni konsideras Lin la Religio de la Vivo, en ĉi tiu kaj en la Alia Flanko de la vivo. Cetere, Li transpasis la Doloron, kiu forte ĉeestas en la mondo. Per la sufero, el kiu multaj homoj elprenas malvenkon, sub la inspiro de Dio, Li konstruis Sian Aŭtoritaton kaj starigis Sian Povon fronte al la materiaj okuloj, ĉar, ni ripetas, Li jam posedis ilin eĉ antaŭ ol kreiĝis la mondo. “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis: Jesuo Kristo. En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis” Jesuo (Johano, 1:1 ĝis 5).
Sekve, anstataŭ elvoki Tiun, kiu estas UNU kun la Ĉiela Patro, nur en momento de danĝero aŭ agonio, ĉu ne pli bone estas kliniĝi super tio, kion Li predikis kaj vivi konforme al Liaj liberigaj — spiritasence* — instruoj? Ni serĉu respondojn en la senmakula Dia Mentoro, ĉar ni akceptas lin kiel modelon ekumenan, tio estas, universalan. Li diris: “La Ĉielo kaj la Tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos” (Evangelio laŭ Luko, 21:33).
Ĉu tio estas ŝerco? Evidente, ke ne!
_____________________________
*Spiritasence — Vidu “La Urĝega Formulo”, nome klarigon de Alziro Zarur (1914-1979), sub la inspiro de la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 6:33, en la unua volumo de la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kies aŭtoro estas Paiva Netto, paĝo 184. Tiu tekstopeco troviĝas ripetita ankaŭ en la verko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco, ĉapitro 10, “La Povo, kiu naskiĝas el la oferado”, kaj ĉapitro 24, “Bone vivi en socio”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Czech Republic
Brazil
Romania
Romania