Jesuo, la preventa medicino

Kelkaj homoj pensas, ke oni devas memori pri la Ĉiela Amiko nur tiam, kiam oni alfrontas suferon. Tamen, Jesuo estas la preventa medicino, kiun bezonas la nacioj. Pro tio ni konsideras Lin la Religio de la Vivo, en ĉi tiu kaj en la Alia Flanko de la vivo. Cetere, Li transpasis la Doloron, kiu forte ĉeestas en la mondo. Per la sufero, el kiu multaj homoj elprenas malvenkon, sub la inspiro de Dio, Li konstruis Sian Aŭtoritaton kaj starigis Sian Povon fronte al la materiaj okuloj, ĉar, ni ripetas, Li jam posedis ilin eĉ antaŭ ol kreiĝis la mondo. “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis: Jesuo Kristo. En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis” Jesuo (Johano, 1:1 ĝis 5).

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)

   

Sekve, anstataŭ elvoki Tiun, kiu estas UNU kun la Ĉiela Patro, nur en momento de danĝero aŭ agonio, ĉu ne pli bone estas kliniĝi super tio, kion Li predikis kaj vivi konforme al Liaj liberigaj — spiritasence* — instruoj? Ni serĉu respondojn en la senmakula Dia Mentoro, ĉar ni akceptas lin kiel modelon ekumenan, tio estas, universalan. Li diris: “La Ĉielo kaj la Tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos (Evangelio laŭ Luko, 21:33).

Ĉu tio estas ŝerco? Evidente, ke ne!

_____________________________
*Spiritasence — Vidu “La Urĝega Formulo”, nome klarigon de Alziro Zarur (1914-1979), sub la inspiro de la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 6:33, en la unua volumo de la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kies aŭtoro estas Paiva Netto, paĝo 184. Tiu tekstopeco troviĝas ripetita ankaŭ en la verko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco, ĉapitro 10, “La Povo, kiu naskiĝas el la oferado”, kaj ĉapitro 24, “Bone vivi en socio”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.