La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo
Kiam mi parolas pri Ekstermateria Vivo, mi aludas al vivo ekzistanta post tiu fenomeno nomata morto. Al mi plaĉas insisti, ke la Spirita Mondo ne estas io abstrakta, nedifinita. Ĝi efektive ekzistas, plena de vibrado kaj laboro. Ni ankoraŭ ne vidas ĝin, pro limoj de frekvenco, kaj tio estas baro transpasota per scienca agado kaj superota per evoluado de korpaj sentumoj, kiuj malfermiĝos al novaj ĉieloj kaj novaj mondoj. Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, diris: “(...) Mia Patro ĝis nun laboras, kaj Mi laboras. (...) Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. Ĉe la Domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se Mi iros kaj pretigos por vi lokon, Mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie Mi estas” (Evangelio laŭ Johano, 5:17 kaj 14:1 ĝis 3).
Tiel klare stariĝas, laŭ la vortoj de la Dia Pedagogiisto, la ekzisto kaj la aktiva, batalema agado de la Spirita Mondo super la materia, per la Gardanĝeloj, ekzemple. Sekve, estas necese, ke ni ĉiuj konsciu pri tia interŝanĝado kaj sciu interagi kun tiu ankoraŭ nevidebla realaĵo.
Rui Barbosa (1849-1923), rimarkinda brazila juristo, ĵurnalisto, verkisto, ambasadoro, diplomato (alnomita “Aglo de Hago”), parlamentano, ministro pri Financoj, ŝtatestro, kaptis ĉi tiun plejaltan vivcelon: “La morto ne estingas, ĝi transformas; ĝi ne neniigas, ĝi renovigas; ĝi ne disigas, ĝi alproksimigas”.
Profeto Mohamedo (560-632) — “Paco kaj benoj de Dio estu sur li!” — skribis en la Sankta Korano: “Ĉiu homo havas protektantojn. Ili gardas lin laŭ sinsekvaj deĵoroj, laŭ ordono de Dio”.
Ĉi-rilate mi memoras la paroladon de la papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005), je la 2-a de Novembro 1983, kiam li sin turnis al fideluloj kuniĝintaj en Vatikano. En ĝi, Lia Sankta Moŝto emfazas, ke dialogo kun la mortintoj oni devas ne interrompi: “Ni estas invititaj repreni kun mortintoj, en la interno de nia koro, tiun dialogon, kiun la morto ne devas interrompi. (…) Surbaze de la klariga parolo de la Kristo la Savinto, ni estas certaj pri la senmorteco de la animo. Fakte, la vivo ne finiĝas je la horizonto de ĉi tiu mondo (…)”. Nia estas la teksta emfazo.
Pro tio ni devas mediti pri tiu punkto. Estas kompreneble, ke ni sentas la mankon de tiuj, kiuj forpasis. Tamen, ni devas ne troigi larmojn, ĉar nia akceptebla doloro povas perturbi, en la Spirita Mondo, ilian adaptiĝon al nova situacio.
Kaj mi plu citas, el tiu sama dokumento: (...) Doktorino pri la Hebrea Lingvo, Literaturo kaj Juda Kulturo en Universitato de San-Paŭlo (USP), Brazilo, profesorino Jane Bichmacher de Glasman klarigas, ke “laŭ la juda penso, vivo kaj morto formas unu tuton, kaj estas malsamaj aspektoj de unu sama realo, reciproke komplementaj.”
Ni do vidas, ke sen la Spirita Mondo, la homa vojo ne havus sencon.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Finland
France
Croatia
Mexico
Iran
Australia
Czech Republic
Serbia
Finland