“Abomenaĵo ĉe sankta loko”
Tiu citaĵo de Jesuo, la Ekumena Kristo, en Lia Evangelio laŭ Mateo, 24:15, kiu estas parto de la Prediko de la Fino de la Tempoj – aludo al paroloj de profeto Daniel, en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio -, devus esti temo por profunda pripensado en nia socio.
Morto de 12 gejunuletoj en Lernejo Tasso da Silveira, en la kvartalo Realengo, en la okcidenta regiono de Rio, ĵaŭdon, la 7-an de aprilo, nome malĝoja okazaĵo kaŭzita de homa frenezo, atingis nin ĉiujn, senescepte. Ĝi neniam forviŝiĝos el nia memoro. Unue, pro respekto al la memoro de tiuj, kiuj forpasis; due, pro tio, ke la rememorado de tiu fatalaĵo ĉiam invitos nin al signifoplena vojaĝo al sankta regiono, kiun kelkaj el ni tute ne konas: la intimo de homo. Kiu loko estas pli sankta ol la homa koro? Tiu organo, kiu simbolas tion plej admirindan, kion oni povas esprimi kiel estuloj kreitaj laŭ la bildo kaj simileco de Dio, je Spirito, neniam troviĝis tiom mistraktata.
Ekzistas homoj, kiuj supozas, ke la homa koro estas rubujo. Tamen, tiom da malpuraĵo estas verŝata sur la popolamasojn, ke por mia surprizo oni miras, kiam ili redonas tiun malpuraĵon en formo de brutalaĵoj kaj frenezaj agoj.
Urĝas reeduki!
Ĉe LBV ni kultivas la Dian Parton, nome tiun subliman, kiu ekzistas en ĉiuj homoj kaj atendas, ke oni veku ĝin por ke ĝi montru sian efikecon por Bonfarado, tiun luman eron, kiun ĉiu homo portas en si, spite kredojn aŭ nekredojn. Mizerikordo, Kompatemo, Justeco – ligitaj al Frateco – kaj aliaj noblaj sentoj estas manifestiĝoj de tiu supera parto de nia karaktero. Kaj tiun valorigon oni elvolvu de frua infaneco, ĉe familia sino.
Koncerne tion, per dokumento sendita al UN okaze de Konferenco de Statuso de Virinoj, je marto 2009, nome temo jam ofte komentita en ĉi tiu kolumno, mi reasertis, ke monda stabileco komenciĝas ĉe koro de infanoj. (...) La amo, kiu inspiras nian pedagogian vojon (Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano), prenita laŭ ĝia plej elstara senco, estas ne nur alta Animsento, sed politika strategio, same komprenata laû ĝia plej supera inklino, kongrue kun Socia Justeco, kiel strategio por postvivado de homoj, popoloj kaj nacioj. Homoj – nome civitanoj, interalia esperplenaj gejunuloj – estas multe pli ol sako da karno, ostoj, muskoloj, nervoj, sango. Ili amas kaj suferas. Ili revas, deziras, konstruas, elreviĝas, kaj malgraŭ ĉio ili plu sekvas, ili antaŭeniras... Ili meritas, krom leĝoj, respekton, por ke ili neniam fariĝu mallumaj baroj, sed plenumiĝu favore al ĉiuj (...).
Kulturo de Paco
Nuntempe, pli ol iam ajn, estas nemalhaveble, ke oni travivu Solidaran Dian Amon, ĉar tiu estas la sola, kiu povas forigi de sur la Tero malluman krimadon, mizeron kaj doloron, kiam oni komprenos kaj plenumos ĝin laŭ ĝia tuta kompatpovo, laŭ ĝia tuta justecosento, sekve plej efike, ne nur flanke de Religio, sed ankaŭ flanke de Politiko, de Scienco, de Ekonomiko, de Arto, de Sporto, de internaciaj rilatoj, de plej simpla laboristo kaj de plej elstara publika homo.
Tial la Evangelio de Jesuo – kiam oni legas kaj travivas ĝin je Spirito kaj Vero (ne laŭ la mortiga litero, kiel diris Apostolo Paŭlo), sub lumo de la Nova Ordono de la Ĉiela Donanto – prezentas solvon por la problemoj, kiuj turmentas nin. Sekvu atentigo: libro inspirita de Dio, kiu estas Amo, se oni komprenas ĝin laŭ angulo de malamo, fine transformiĝas (jen la Historio tion konfirmas) en inciton al malfeliĉaĵoj.
Sen la antikva inspiro de Solidareco, instruita de la Kristo kaj de homoj elstaraj koncerne kredon, kaj de eminentaj pensuloj, homa progreso ĉiam restados nekontentiga rilate kolektivan esperon.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.