Hirundoj ĉiam revenas
Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), ĉiujn saĝe admonis: “Memmortigo solvas nenies angorojn”. Sekve, neniu sin mortigu, pensante, ke per tiu bedaŭrinda ago li/ŝi liberigos sin de la doloro, kiu lin/ŝin afliktas, ĉar tiu vekiĝos en la Alia Mondo eĉ pli viva ol iam ajn, kaj kun ĉiuj siaj problemoj pligrandigitaj. Forkuri de sufero estas fali denove kaj denove en ĝiajn manojn; do, sub la kruelan skurĝon de la “nevidebla lupo”, la obsedanta spirito, kiun oni devas supervenki, sed ne mistrakti, kaj tiel li estu restarigita fare de la ŝafoj de la Kristo. Estas oportune, ke ni ĉiam rememoru la popolan instruon, eternigitan de la kara brazila poeto, interpretanto kaj komponisto Adoniran Barbosa (1910-1982), en lia kanzono Karmemora Kabano, kiun li sonregistris en la jaro 1951, kaj, en alia vinila disko, fare de la kantistino Marlene (1922-2014), en la urbo San-Paŭlo (Brazilo): “Dio donas malvarmon proporcie al la litkovraĵo”.
Fakte. Sufiĉas, ke ni estu sagacaj kaj saĝe sciu uzi la “vintran” litkovraĵon, ĝis la reveno de “somero”. Mi kutimas memorigi vin pri ĝusta aforismo de la franca verkisto Éliphas Lévi (1810-1875), kiu konsolas batalantojn por Bono, kiuj firme antaŭeniradas, malgraŭ plej malbonaj transpasendaj kondiĉoj, ĉar la Suno de Espero nepre helos: “Feliĉaj estas tiuj, kiuj neniam malvigliĝas, sed dum la vivovintroj atendas la revenon de hirundoj”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.