Francisko
Ni frate salutas la alvenon, en Brazilo, de papo Francisko, kiun oni rekonas kiel ekzemplon de homamo. Li alvenis por la Monda Kunsido de la Junularo (Rio 2013). Gejunuloj estas la estonteco en estanteco!
Kiam li elektiĝis kiel episkopo de Romo, tiel plaĉas al li la alnomo, laŭ lia nobla modestemo, la argentinano Bergoglio elektis la nomon de poverello el Asizo, Francisko, kiu cetere estas la patrono de Legio de Bona Volo.
Sekve, kun granda ĝojo ni vidas, ke li havas la similan vivintencon kiel la sankta protektanto de la Naturo, je sia zorgemo pri la malriĉuloj. Pere de Jesuo, la Ekumena Kristo, ni lernis, ke la Dia Amo estas la perfekta ordo, kiu direktas la socion al pli bonaj tempoj, por respekto al la diversaj kulturoj kaj etnoj en la mondo, kie ni loĝas.
Obstinado de gejunuloj en batalado por Bono nur povas alporti bonfarojn al komunumoj. Tial staras la evangelia rekomendo de Jesuo, la Dia Profeto – “amu unu la alian kiel Mi amis vin”, laŭ Johano, 13:34 ―, kiu devas konstante prilumi la laborprogramon de tiuj, kiuj vivas kaj laboras por Karito ― sinonimo de Amo ― kaj por Paco.
RENASKIĜO DE LA DIA SPIRITO
Kaj por saluti la Tagon de Karito, la 19-an de julio, laŭ ĝia alta signifo, mi prezentas al vi kelkajn pecojn de mia verko “Meditadoj el la Animo”, per kiu mi asertas, ke la Bona Mesaĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo estas la plej diligenta dialektiko, ĉiam aganta kaj aktuala ― eĉ se daŭre pasadas la tempo ―, ĉar ĝi estas frateca kaj grandanima. Ĝi parolas al la koro, ne nur al la cerbo, kaj subtenas ilin per la “Paco, kiun la mondo ne povas doni al vi” (Evangelio laŭ Johano, 14:27). De tio rezultas la kapablo resanigi ilin, kun la menso kiel deirpunkto. Ĝi zorgas pri la homa korpo laŭ ĝia tuteca aspekto, anoncante, ke ĝi estas la loĝejo de Spirito dum ties enkarniĝo. (...)
La Tero estas Dia Edukejo, kie disvastiĝas la noblaj instruoj de Jesuo, la Ĉiela Profesoro. La granda reformo en tiu Sublima Universitato estas pli alta ol la Renesanco, kiu okazis en Eŭropo, antaŭpreparita de mahometanoj, kiuj serĉis, dum la historia Antikva Tempo, la forgesitan saĝon de grekoj. En Okcidento, aperis lumaj figuroj, kiel Da Vinci, Mikelanĝelo, Cellini, Rafaello, Giovanni Pico della Mirandola, Pietro Pomponazzi. Tiuj, inter aliaj, envenis en la Historion kiel dignaj elstaruloj en Renesanco, nome tiu movado pri arto, literaturo kaj scienco (en kiu Galileo Galilei estas pinta figuro), kiu floris en la Malnova Kontinento dum tempo, kiu respondas al la Malfrua Mezepoko kaj la komenco de la Moderna Epoko, de la 14-a ĝis la 16-a jarcentoj. Universalismo, unu el la precipaj trajtoj de la renesanca epoko, konsideras, ke la individuo devas elvolvi ĉiujn kampojn de scio.
Tamen, la konscio, kiu iam lumos en la mondo estas multe pli ol tio! Ĝi estas la nova Renaskiĝo de la Kristo kaj de ĉiuj, kiuj ĝojas en la vera Bono, kiu venas de Dio sur ĉi tiun mondon. Temas pri la definitiva Renesanco de la Dia Spirito, kiu bonfaros al ĉiu kreito kaj al la tuta socio, kiu deziregas Lumon, eĉ kiam ili ne perceptas tion.
Ni almetu nian Agantan Fidon ĉe la Ĉielan Potencon, ĉe la vivon, ĉe progreson. Fine, ni tenadu entuziasmon, fidante pri la kapablo de la homo kaj de lia Eterna Spirito. Kun respekto kaj espero ni motivu lin. Ni do bataladu senĉese ― kiel proponis Alziro Zarur (1914-1979), en sia “Poemo pri Amikeco” – por “eĉ se surgrunde treniĝante, ni venigu paradizon al la Tero”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.