La Berlina muro kaj vibraciaj landlimoj

Post inaŭguro de Templo de Bona Volo, en Braziljo/DF, Brazilo, je la 21-a de Oktobro 1989, ni vidis per televido, je la 9-a de Novembro, en Germanujo, la falon de la Berlina Muro. Tiuj du okazaĵoj similas inter si koncerne la triumfon de libereco. Nescio tamen persistas en pluraj mondopartoj, kiam oni emas bari la homan rajton esprimi, kun prudento, siajn pensojn politikajn, sciencajn, artajn, filozofiajn, religiajn, sportajn, kaj tiel plu, serĉe de pli bona mondo.

Vivian R. Ferreira

Kiu povus imagi, ke falos tiu majesta murego, kiu estis multe pli ideologia ol betona? Tamen ĝi falis! Same falos, pli aŭ malpli frue, la vibrolimoj inter ĉi tiu kaj aliaj dimensioj.

neftali/ Shutterstock

Nevidebla Universo

En la jaro 1981, dum prelego "Elkodigo de Patronia", kiun mi faris en la urbo Porto Alegre/RS, Brazilo, en la Sportejo de Kolegio Protásio Alves, mi invitis la popolon, kiu honoris min per sia atento, sekvi la jenan rezonadon:

La homa Scienco, malgraŭ respektindaj klopodoj de tiom da sindediĉaj idealistoj, troviĝas ĉe la komenco de sia brila vojo, kvankam ĝi jam kondukis nin al eksterordinara progreso. Ni vidu la pravigeblan raviĝon de ĝiaj plej gravaj figuroj, antaŭ la videbla parto de la Kosmo. Sed kion diri pri la vastego nevidata, kiun oni ankoraŭ ne eltrovis?... Ni ne aludas nur al la fizika Universo, kun ĝiaj galaksioj, kiu estas efektive miregiga: nur la Lakta Vojo, en kiu ni partoprenas, enhavas miliardojn da steloj... Ĝi estas nekredeble vasta!... Kaj plej potencaj teleskopoj kaj raditeleskopoj atingas plej etan parton de ĉi tiu fizika Universo. La homoj, kaj eĉ la spirite iom grandaj nevidebluloj, ĉar ege varias tiu grandeco ĉe la “Alia Flanko” de la Vivo, same raviĝas, kaj tute prave... Tamen, kion diri pri la vastaĵo, kiun ĝis nun oni ne atingis? Jen estas la detalo: kiam ni demandas pri tio, kion oni ankoraŭ ne konkeris, tiam ni ne aludas nur al la materia konsisto de ĉielaj korpoj, kiuj iradas tra la spaco: tiun grandegaĵon plej eminentaj sciencistoj ĝis nun ne povis esplori, nek entute vidi.

NASA JPL
divulgação

Ezopa

Ni parolas ankaŭ pri la Nevidebla Universo transdimensia, kie loĝas Animoj, kiuj, en la evolua grado de la nuntempa civilizacio, ĝis nun ne atingis, ke materiaj okuloj klare vidu ilin kaj ke plej ofte la surtera Scienco kredu pri ili. Kaj plej mirinde: eĉ ne iuj religiuloj, kiuj instruas pri la Eterna Vivo. Tamen, kiam diversaj pioniroj komencis analizi kaj studi la eblajn dimensiojn, kie vivas Spiritoj, tiam iuj homoj klopodas malvalorigi ilian laboron. Efektive, iuj homoj timas antaŭenpaŝi direkte al tio, kion senvualigis la pioniroj. Iom simile al la Ezopa fablo: Vulpem et uvam. La filozofo kaj sociologo Herbert Spencer (1820-1903) trafe difinis, ke ekzistas principo uzata kiel baro kontraŭ ĉia informo, simile al kontraŭmetaĵo al ĉiaspeca argumento. Tiu principo neniam fiaskas, tiel ke oni tenadas la Homaron en daŭra kaj porĉiama senscio. Temas pri tio, ke oni kondamnas antaŭ ol esplori.

Arquivo BV

Herbert Spencer

La tradicia Scienco devos prepariĝi por ensorbi multajn novajn informojn kolektotajn de la avangarda Scienco. Sed ĝi nepre devos inkluzivi inter la novaĵoj la rekonon pri la Spirita Mondo, ne kiel rezulton de cerba ĥemio, kiu ekscitas la homan menson direkte al iluzio, ĉar tia konkludo estas tro komfortema, precipe fronte al plurdimensia realo, kie ekzistas daŭra konscia vivo, en sferoj ankoraŭ nepercepteblaj per vidkapablo. Antaŭ pli ol 30 jaroj mi popularnivele prelegis pri tiu afero de materiaj dimensioj de la Universo, konsiderante instruojn de la Evangelio kaj de Apokalipso de Jesuo: ĝenerale, oni konjektas pri grandeco, vasteco, fizikaj distancoj... Tamen, la limoj de la Universo povas esti same vibraj... La homo mortas, la korpo restas... La Spirito (aŭ kiel ajn oni emas nomi ĝin), kiun ne eblas redukti al la limigita kampo de menso, migras al alia Universo aŭ universoj, ankoraŭ ne videblaj... La Scienco, laŭ siaj altaj rimedoj, aposteriore konfirmas tion, kion la Religio intuicie perceptis longe antaŭe. La unua konceptas; la dua prilumas, kiam ĝi estas efektive Religio, neniam deponejo de tabuoj kaj antaŭjuĝoj. Sed Intuicio, kiel ni asertas, estas ĉiam pli rapida. Ĝi estas la Inteligento de Dio en ni.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.