Dio ne havas finan punkton
Al la paciencaj gelegantoj, mi alportas kelkajn pliajn pensojn el mia libro Sociologio de la Universo. En la diskutoj pri Dio, necesas konsideri, ke Li ne estas ia nura produkto de Fido. Tial, tia aparta rezonmaniero similas al tiu, kiun mi esprimis okaze de la polemiko pri la ebleco de vivo ekster la tero. Okaze de la 1-a Internacia Forumo pri Neidentigitaj Objektoj, sub la aŭspicio de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, en Brazilio, ĉefurbo de Brazilo, de la 7-a ĝis la 14-a de decembro 1997, mi komentis: Jam de longa tempo la mondo diskutas pri la ekzisto de la tiel nomataj flugantaj, neidentigitaj objektoj. Koncerne tion, plej grave ne estas kredi aŭ ne kredi pri ilia ekzisto, sed ja scii, ĉu tiuj fenomenoj estas veraj, aŭ ne.
Cetere, rilate al la vivo en aliaj partoj de la kosmo, estas bonvena la diraĵo farita antaŭ kelkaj jaroj de la tiama direktoro de la Observatorio de Vatikano, pastro José Gabriel Funes, en intervjuo donita al la ĵurnalo L’Osservatore Romano: “Ni ne rajtas limigi la kreoliberecon de Dio. (...) Kiel ni povus nei la eblecon, ke la vivo elvolviĝis ankaŭ aliloke?”
Post Dion oni ne almetas finan punkton.
Rilate tion, ankaŭ en la ParlaMundi, okaze de la 1-a Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, je la 18-a de oktobro 2000, Prof-ro Ronaldo Rogério de Freitas Mourão (1935-2014), brazila astronomo kaj fizikisto, internacie konata, en parto de sia prelego, kiam li instruis pri la pli vasta kompreno, kiun ni nun havas pri la kosmo, klarigis, ke “ĝi estis limigita, ĉar la homo bezonas ĉion limigi, kaj doni komencon kaj finon al ĉio. Tia estas nia menso. Ni imagas la homon mortema. Ni ne kredas, ke la vivo estas senmorta, kaj mi ne dubas, ke la vivo estas senmorta; mortema estas ja ni mem, la individuo, sed la vivo daŭras eterne en la universo. Jen ĝi estas tute dismetita, kaj estas grave tion analizi.”
Sistemo geocentra, alivorte egocentra
Estas nepre necese, ke ni uzu liberan penson kaj modestemon en la analizo pri tiaj ne tute deĉifritaj temoj. En la verko Profetaĵoj sen Mistero, mi argumentis, ke — se iu asertos, ke tio estas neebla, konsiderante iun sciencan opinion — iu ajn persono povus demandi, al kia scienco oni aludas: al tiu de la pasinta tempo, al la nuntempa aŭ al tiu de la estonteco? Jes, ĉar la instruoj de la tre respektinda kaj tre utila scienco, sen kiu ni ne povus vivi, evoluas, kaj tion devas fari konstante. Pro tio, estas prudente pensi pri la konsidero de la karmemora brazila fizikisto César Lattes (1924-2005), unu el la malkovrintoj de piono: “Scienco devas atente sin gardi, kiam ĝi asertas, ke io ne ekzistas (...)”.
Ĉio progresas. Kiom da aferoj hieraŭ estis sendiskutaj veraĵoj, en la kampo de religio kaj scienco, kaj nun ili jam ne estas tiaj. En la jaro 1987, en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, mi elstarigis unu ekzemplon: (…) la Tero (pro malnovaj konceptoj fervore defendataj) estus la centro de la universo. Cetere, la geocentra sistemo simbolas simple egocentran metodon: la homo pretendas, ke la universo evoluas ĉirkau lia egoo (…).
Scienco, amo kaj vero
La demando konsistas en tio, ke oni klopodu scii, kie troviĝas la vero, kaj ne — submetite al antaŭjuĝo — konkludi, en senkontesta decido, en kiu loko ĝi situas.
Jam de jardekoj mi daŭre defendas la ideon, ke Scienco (Cerbo, Menso), prilumata per Amo (Religio, Frata Koro), levas la homon al la konkero de Vero.
Preventi glaŭkomon
Laŭ la Monda Organizo pri Sano, glaŭkomon oni konsideras la plej ofta kaŭzo de senrimeda blindeco, kaj ĝi atingas proksimume 65 milionojn da homoj en la mondo. Laŭ la Monda Asocio de Glaŭkomo, ĝi estas la granda kulpulo okaze de 4,5 milionoj da kazoj de kompleta forperdo de vidkapablo.
En Brazilo ekzistas ĉirkaŭ unu miliono da suferantoj de tiu malsano, kaj krome aliaj 900 mil homoj ne scias, ke ili estas trafitaj de tiu problemo.
En intervjuo al la programo Plena Vivo, de Boa Vontade TV, la okulkuracisto Leôncio Queiroz Neto klarigis la kialon de tia manko de informoj: “Glaŭkomo ne montras ian antaŭsignon. Ĝenerale, homo, kiu prezentas tiun malsanon sentas, ke lia vidado estas iom malklara, kaj sentas ian nefortan fruntan kapdoloron fine de la tago, sed tiuj estas nespecifaj simptomoj, kiujn oni povas ne distingi de aliaj problemoj. Tamen, li iom post iom forperdas la vidkapablon, senscie.” Queiroz Neto konsilas, ke oni ĉiujare submetiĝu al ekzamenoj koncerne la sanstaton de la okulo. “Tiam, ofte oni havas la ŝancon analizi, ĉu tiu homo estas en situacio de risko pri manifestiĝo de glaŭkomo.”
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Iran