Dio estas Scienco
Kio venas el Dio estas Scienco. Antaŭ iom da tempo, ni komentis, ke ĉiuj branĉoj de universala scio konsistigas Dian Sciencon. Ni vidos en alia okazo, ke Religio estas Scienco, Scienco estas Religio, ĉar ambaŭ devas obei la moralan sciencon, kiu plej alte respektas la homojn kaj ne konsideras ilin iloj por fanatikeco, nek simplaj kobajoj. La tre sekteca pensmaniero, kiu ankoraŭ malfeliĉigas multajn homojn, subtenas malamon, kiu metas en ombron la okulojn de la animo per geniaj rezonaĵoj, kiuj tamen multon povus fari por la popoloj soifantaj je mondo pli bona, kiun ili tiel multe bezonas. Nepre necesas forigi la tabuon, ke religia fido estas nur por stultuloj kaj por radikaluloj, kaj ke sciencon akceptas nur tiuj, kiuj havas akran inteligentecon, tiel ke ili prefere restu for de sento liganta racion al senmorta Spirito. Indas substreki, ke troa racio, sen apogo de koro, starigas ekzemple ekonomikajn solvojn, kiuj privilegias unujn kaj detruas aliajn.
En la verko Dialektiko de Bona Volo, en 1987, ni skribis: Multe da absurdaĵoj, listigitaj en la Historio kvazaŭ ties aŭtoro estus la Kreanto de la Universo, estas nenio alia ol projekcioj de ia homforma dio, kiun la homo kreis por kontentigi siajn gajnojn. Ili estas do la homaj difektoj mem, altigitaj al stato de diaĵoj.
Surtera vivo implicas konstantan renovigadon. La fluado de faktoj por iuj homoj estas timiga, sed al modestuloj – fronte al la Supera Spirita Mondo aŭ fronte al senlima Solidareco – ili perfekte kongruos.
Vera veraĵo
Se oni pensas pri la urĝa rolo de Scienco je la eksplikado de nia senkorpa vivo, necesas kompreni, ke dum iuj esplorantoj neas realaĵon surbaze de antaŭscioj, kiujn ili juĝas nerefuteblaj, iliaj vidpunktoj, eble antaŭtempaj, povas fariĝi ia neŝanĝebla veraĵo por tiuj, kiuj akceptis ilian aserton kiel lastan instancon, kio kaŭzas terurajn malhelpojn al progreso, ĝis la Scienco mem, apogita sur novaj fundamentoj, ilin malkonfirmos. Evidente, ne ĝi sin kontraŭdiras, sed iuj ĝiaj kulturantoj, eĉ se ĉi tiuj estas tre alte taksataj laŭ la opinio de la kolegoj. Unu fojon, dum prelego, je la 29a-10-2005, ni asertis, ke Scienco estas neerarema, sed ne la sciencistoj.
Li ne estis freneza
Mi ekzemple montras la revolucian koncepton de la brita saĝulo Sir Gilbert Thomas Walker (1868-1958), per lia "Suda Inklino” aŭ "Kurioza Baskulo”. Lia eltrovaĵo ŝanĝis la komprenon pri la efikoj de El Niño sur la Tero. Malgraŭ tio, liaj samtempuloj tuj rifuzis ĝin. Tamen, nuntempe, laŭ d-ro Matt Huddleston, el Centro Hadley, Departemento de Meteologio de Britujo, "plej mirinda fakto rilate la eseon de Gilbert Walker estas tio, ke li estis unu el la unuaj homoj, sur la kampo de meteologio, kiuj pensis vaste, kiuj kunligis la veterkondiĉojn je malsamaj kontinentoj. (...) Liajn grandiozajn ideojn oni siatempe kritikis, ĉar homoj ne komprenis, ke vetero kaj klimato en unu regiono eble ligiĝas al alia regiono sur la terglobo. Kaj efektive tio malhelpis lin”.
Gilbert suferis multajn ironiaĵojn flanke de siaj kolegoj. Poste, tamen, oni konfirmis, ke li estas ĝusta. Walker tute ne estis freneza. La aliaj ja estis senatentaj.
Nu, kiu decidas pri vero aŭ malvero? (ridoj). Ĉu esplorantoj, kiuj morgaŭ ŝanĝos siajn konceptojn antaŭe konsideratajn de ili kiel ŝtonajn veraĵojn, aŭ modesteco postulata de saĝeco? Kiam erudicion efektive akompanas vasta sperto kaj humila sinteno fronte al la vero, tiam ĝi neniam trorapidas, ne akceptas radikalajn agojn, kaj ne sugestas, ke scienco atingis la honoran kulminon de sia misio, kaj oni krome konsideru la fakton, ke la Homo ankoraŭ ne sukcesis uzi signifoplenan parton de sia mensa kapablo. Insulo ne povas taksi la tutan amplekson de kontinento.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Croatia