Dio, Ekvacio kaj Amo
Improviza parolado de Paiva Neto en la jardeko post 1980
Plej granda malhelpo al granda kuniĝo inter Religio kaj Scienco, kiuj estas fratoj, estas la plua restado, sur la podio de scio, de ia homforma dio, kiu malhelpas ne nur laboratoriojn, sed ankaŭ altaron.
Guerra Junqueiro (1850-1923), batalema portugala poeto, kiu ankoraŭ hodiaŭ kaŭzas timan silenton aŭ polemikon, prikantas la Dian Dion kontraŭe al la homeca dio, venĝema kaj sangsoifa, per ĉi tiuj kortuŝaj versoj de La Merlo, kiam maljuna abato, emociita de la morto de la birdo, kun kiu li ĉiutage malpaciĝis, kaj de la morto de ĝiaj idoj, ekkrias:
"(...) Senmakula kaj sankta estas ĉio!/ Kaj en ĉia mizero, sama ploro/ Kaj estas sama kri’ en ĉiu koro./ La tutan universon Di’ animis./ Ĉio vivanta ridas, kantas, ploras.../ Ĉio devenis de la sama marĉo,/ Kiun sama aŭroro elpurigis./ Ho vi, mistero sankta de la vivo,/ Nur nun mi vin komprenas / Vidante la animon samesencan,/ Ĉu pro dolor’, pro amo, pro naivo,/ Ĉu ĝi gardas lulilon, ĉu nur neston!/ Nur nun mi scias, ke en ĉiu kreito,/ De la plej bela ĝis la plej malpura,/ Ĉu je kolombo, ĉu je feroculo,/ Enloĝas Dio, revas Di’, murmuras!... (...)/ Pli granda estas Di’ ol mi supozis...”
Ĝuste pensis la abato prezentita de la aŭtoro de La Muzo Libertempas: — Pli granda estas Di’ ol mi supozis...
Li ne havas homan formon. Ne temas do pri tio, kion tiel mallarĝe pensas iuj homoj pri Li. La Homo ankoraŭ ne vidas Lin, sed povas senti Lin kiam li vere amas, kaj de Li foriras, kiam li malamas. Se paroli poezie, Dio estas ia Sublima Ekvacio, kies rezultato estas Amo.
Ĉar la Universo projektas kolosan poemon laŭde al agado kaj al beleco, tial en ĉi tiu artikolo bonvenas tiu apologio, kiun pri Eterneco faras la granda franca pensulo Victor Hugo (1802-1885):
"Moviĝas ĉio, arde, klopode, gravite;/ Elvolviĝas, altiĝas, vivas, renaskiĝas;/ Nenio devas resti en surda obskuro./ Animo en ekzilo survojas eterne,/ proksime al ĉielo, kiu vokas nin./ Al milduloj mildiĝas ardo de sufero./ Kruda ombro fariĝas aŭroro feliĉa,/ la homo kaj la besto anĝeloj fariĝas;/ kaj per kulpelaĉeto, ŝtuparo al justo,/ kun parto de mallumo, kaj parto de helo,/ senĉese, sub lazuro de bela ĉielo,/ atingas l’ universon dolor’ kaj feliĉo”.
Avangarda Scienco, kiu altigos la Homon al konsideroj, nuntempe nekoncepteblaj al la plej multaj homoj, turnas sian rigardon al la Spirita Mondo.
Alziro Zarur (1914-1979) elektis parolojn de pluraj altranguloj en la scienca kampo, en sia Proklamo de Religio de Dio, interalie:
Einstein (1879-1955) – "Homo, kiu konsideras sian ekzistadon kaj tiun de siaj similuloj sensencaj estas ne nur malfeliĉa: li estas preskaŭ nekapabla vivo”.
George Davis Snell (1903-1996) – "Se Universo povus krei sin mem, tiam ĝi enkorpigus la potencon de Kreanto, kaj ni estus devigitaj konkludi, ke la Universo estas Dio”.
Edwin Conklin (1863-1952) – "La ebleco, ke la vivo ekestis hazarde, estas komparebla al la ebleco, ke kompleta vortaro rezultis de eksplodo ĉe presejo”.
Compton (1892-1962): "Ne povas esti konflikto inter Religio kaj Scienco: ĉi tiu lasta estas nura fidinda metodo por konstati Veron”.
La eksa Ministro de Kulturo, Gilberto Gil, per sia elstara sentemo, versumas en kunlaboro kun la kantisto kaj komponisto Arnaldo Antunes: "Scienco ne antaŭeniras / Scienco atingas / Sciencon mem”.
Kiom da grandiozo Dio-Scienco proponas al nia esplorema prudento!
La viglega kinreĝisoro Jean Cocteau (1889-1963) tre spirite invitas nin al aŭdaco: "Ne sciante, ke la tasko estas neebla, li venis kaj plenumis ĝin”.
Kono ne havas limojn. Kio estus al ni sen Scienco?!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Finland
Czech Republic