Down-Sindromo

Pro iniciato de la brazila registaro, Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuafoje celebris, je la 21-a de marto 2012, Internacian Tagon pri Down-Sindromo. Tiu dato nun estas oficiala en la 193 landoj, kiuj partoprenas tiun institucion, kaj oni celebris ĝin ĉe la sidejo de la organizo en Novjorko, Usono, okaze de la konferenco “Konstrui nian estontecon”. Tiu evento havis la noblan celon valorigi homojn, kiujn trafis Down-Sindromo kaj konsciigi la socion pri iliaj rajtoj pri plena, digna vivo.

Monda San-Organizo (MSO) kalkulas, ke proksimume 5 procentoj el la loĝantaro de landoj en paca periodo prezentas iaspecan intelektan mankon. En Brazilo, tio respondas al preskaŭ 10 milionoj da homoj. Inter la plej konataj estas Down-Sindromo.

Shutterstock
Rekomendoj al gepatroj kaj edukistoj

Boa Vontade TV

Fabiana Alencar

En intervjuo al la programo Solidara Socio, de TV Bona Volo, la labor-terapiisto Fabiana Alencar, fakulo pri tiu afero, konsideris kelkajn rekomendojn al gepatroj kaj edukistoj, koncerne la traktadon de infanoj trafitaj de tiu manko.

“Nature, infano trafita de Down-Sindromo havas elvolviĝadon pli malrapidan. Tamen, se oni frue intervenas, kun la nemalhavebla apogo de la familio, tiu infano multe progresas. Nuntempe, oni ofte renkontas Down-Sindromajn homojn, kiuj laboras kaj eĉ edziĝas”, ŝi klarigis.

Sed ŝi atentigas: malgraŭ evoluo, homo trafita de tia manko dumvive bezonas iajn specialajn zorgojn. “Ja pro intelekta manko, pro malfacileco kompreni sociajn regulojn. Tamen, tia homo povas (se li ricevas helpon) loĝi en apogata loĝejo. Estas grave kunlabori kun tiuj infanoj, antaŭvidante, ke estontece ili povos kuiri sian propran manĝaĵon, zorgi pri siaj vestoj, uzi monon, sed necesas instrui kaj helpi ilin ĉiam”, emfazis la terapiisto.

Oni povas klare konstati la maturiĝon de la socio rilate rajtojn kaj elvolviĝon de malavantaĝuloj. Ankoraŭ ekzistas specialaj lernejoj, sed regulaj lernejoj jam disponigas vakojn por infanoj kun intelekta manko. “Mi laboris en institucio por speciala eduko, kaj la afero estis frapanta. Ni havis plenkreskajn, 20-, 30- jarajn homojn, kiuj pasigis la tutan vivon en tia lernejo, ĉar ili ne havis alian eblecon. Nuntempe oni duonvidas iujn malsamajn aferojn por tiu generacio da homoj kun Down-Sindromo, kiuj por la aliaj ne estis oftaj. En la nunaj tagoj, infano kun malavantaĝo sidas en lernejo por ekzemple povi labori, kiam ĝi diplomiĝos. Ni jam havas Down-sindromulojn, kiuj sukcesis atingi fakultaton”, Fabiana raportis.

Divulgação

Koncerne la defiojn por enkonduki tiujn infanojn en la lernejan mondon, ŝi klarigis, ke “ĝenerale de tre frua aĝo ilin akompanas fizioterapiisto, aŭdparola terapiisto kaj laborterapiisto. Kiam ili eniras lernejon, ili jam havas strukturon de spertoj, de konceptoj kaj de scio; sed kiam la proceso ekevoluas, tre gravas la terapia laboro kune kun la lernejo.” Kaj ŝi klarigis: “Ni ĉiam prilaboradas, ekzemple, ripetadon; por tiaj infanoj, ripetado estas tre grava. Ofte la materialo, kiujn ili uzos, estas malsama ol tiu de la kolegoj, sed ili bezonas tion, kaj la lernejo devas disponigi la ŝanĝon, klopodi aliri aliajn vojojn. Foje, iuj instruistinoj diras: ‘Ho, sed mi neniam spertis pri tio, mi ne trejniĝis’. Trejniĝo kompreneble estas grava. Sed same altvalora estas la sinteno por ŝanĝo.”

Mi dankas la laborterapiiston Fabiana Alencar. Tiu temo kondukas nin al konsiderado pri diferencoj, unua paŝo por ekapero de la revata Solidara, Altruisma, Ekumena Socio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.