Sinapa semeto kaj pli bona tempo

Fonto: Ĵurnalo “A Tribuna Regional”, el la urbo Santo Ângelo/RS, Brazilo, eldono de la 4-a de Januaro 2013, vendredo. | Aktualigita en Februaro 2017.
Tela: Guido Reni (1575-1642)

Mateo

Ni trapasas momenton de transformado en la mondo, laŭ multaj aspektoj radikala kaj tumulta, kio postulas de ni altan kapablon alfronti ĉiaspecajn barojn. Ĉi tiel mi komencis unu plian radioprelegon. Kaj mi plu diris: Mi ne aludas al neŭroza rapidemo ― ĉar ekzistas homoj, kiuj rapidas, rapidegas, plu rapidas sed alvenas nenien. Ĉi tie mi parolas pri sistema kaj kuraĝa preparado favore al pli bona tempo, ĉiam dezirata, sed ĝis nun ne ĝuste atingita de la Homaro (...). Eble mankas al ĝi sagaco kaj obstino koncerne iujn fundamentajn instruojn, kiujn Jesuo, la Dia Profeto, abunde kaj esperige transdonas al ni. Ni trovas pri tio bonan ekzemplon en la Parabolo pri Sinapa Semeto, laŭ kiu homo plantas etan semon kaj malgraŭ ĝia malgrandeco, ĝi malfermiĝas, kreskas kaj fariĝas branĉoriĉa arbo, tiel ke birdoj alproksimiĝas kaj ekloĝas sur ĝiaj branĉoj:

La Parabolo pri Sinapa Semeto

Jesuo (Mateo, 13:31 kaj 32)

31 Alian parabolon Jesuo proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;

32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.

Jan Luyken (1649-1712)

La Parabolo pri Sinapa Semeto

La seminto havis por tiel diri ian profetan vidon, ĉar li konis la eksterordinaran valoron en la semeto kaj sekve ĝian estontecon. Tiu estas unu el la instruoj, kiujn Jesuo volas transdoni al ni per tiu parabolo. La malo estus lasi la etan grajnon survoje kaj tien forĵeti ĝin sen ĝermado. Do, kiam ni ne scias la forton, kiun alportas la Dia Parolo, tiam ni riskas piedbati la semon kaj neglekti la grandan fortunon, kiun Dio donas al ni, kaj ni damaĝas la estontecon. Nu, kion oni nuntempe lernas, krom tio, ke homo posedanta informojn kaj komunikadon estas posedanto de la mondo?...

Oni tuj komprenas, ke al la homo, kiu piedbatas la semon, mankas informoj. Ni imagu tion, kio okazas al homo, kiu ne konas la Evangelion kaj la Apokalipson, prefere laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Reĝa Kristo. Kiom da oportunaj okazoj li perdas! Ne konsideri tion estas malzorgema sinteno.

Ĉiuj spiritaj kaj homaj entreprenoj, de la modestaj ĝis la plej elstaraj, iam estis etaj, tiel same kiel komenciĝanta nova jaro. La komenco eble estis ia familia dialogo, ia laborkunsido, ia intuicio... Kaj se la novan ideon oni kultivas laŭ evangeliaj kaj apokalipsaj homaranaj principoj, tiam la bonfaroj por la komunumo estos nekalkuleblaj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.