Defendo por ni ĉiuj
La renoma usona edukisto Booker T. Washington (1856-1915) -— unua prezidanto de la legendeca Tuskegee Normal and Industrial Institute (nuntempe Universitato de Tuskegee), en Alabama (Usono), kiu sin dediĉis al kreado de pli bonaj kondiĉoj por individua prospero por ekssklavoj kaj iliaj posteuloj, kaj por indianoj -— skribis: “Ne ekzistas defendo aŭ sekureco por iu ajn inter ni, krom per plej alta mensklareco kaj supera elvolviĝo por ĉiuj”.
La graveco de la vortoj de tiu homo, kiu estis konsilanto de prezidentoj en Usono elokventas per si mem, se oni konsideras liajn senlacajn penadon kaj kuraĝon. Ne hazarde li fariĝis unu el la plej grandaj kaj influaj oratoroj de la negra komunumo en sia lando.
Memkompreneble, nuntempe tiu penso taŭgas por la tuta homa raso, la Kapitalo de Dio, laŭ tio, kion certe deziris, en siaj plej profundaj revoj, la nelacigebla D-ro Booker, kies Animo duonvidis estontecon, kiam rasismo, kiun mi konsideras socia kancero, ne plu ekzistos.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.