La Paco de Dio en ni
Je la 26-a de Oktobro 2013, kiam ni celebris unu plian datrevenon de la Templo de Bona Volo (TBV) -— kiun mi inaŭguris, en la Federacia Distrikto (Brazilo), je la 21-a de Oktobro 1989 -— la popolo plenplenigis ĝian internon, post granda pilgrimado, laŭ elstarigo de Jornal de Brasília. La elektita temo por tiu festa dato estis “La paco de Dio en ni”. Tia paco, “kiun la mondo ne povas doni al vi” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 14:27), kiun la postuloj de moderna vivo, kune kun la kreskanta ondo de perforto en la tuta mondo, ĉu en privata, ĉu en publika sfero, malfaciligas al la homo ĝin plene ĝui.
Cetere, unu el la fundamentaj kontribuaĵoj de la Templo de Paco, kiel ĝi estas ankaŭ konata, estas redoni al la civitanoj la Animan ekvilibron, pere de interna silento, kiu vekas en la profundo de la homo la esencon de la Ĉiela Patro lin subtenanta, ĉar ni estis spirite kreitaj laŭ Liaj bildo kaj simileco.
Sekve, ni estas senmortaj, ĉar la Vivo daŭras post la fenomeno nomata morto. Tiu fakto plifortigas nian kredon, ke mortintoj ne mortas, laŭ tio, kion vi povas legi, en pluraj lingvoj, ĉe la enirejo de la Egipta Ĉambro, nome tre ŝatata loko en la Piramido de Paco.
Paco ne estas utopiaĵo
Per TBV, ni havas internigita la Pacon de Dio, promesitan de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, en niaj koroj. Per la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV —, kiu staras apud la Piramido de Benataj Animoj, la Piramido de Lumaj Spiritoj, kaj la tuto konsistigas la Ekumenan Ensemblon Bona Volo — ni invitas la homajn kaj spiritajn estulojn, ke ili esprimu plej emfaze tiun saman Pacon, kiun la mondo, ĝis la nuntempaj tagoj, ankoraŭ ne aŭdacis sperti.
La propono de TBV ne estas utopiaĵo. La Realiganta Fido, kiun ĝi inspiras al siaj frekventantoj, donas serenecon, esperon, sanon spiritan kaj korpan. Cetere, laŭ esploro publikigita tiutempe per Datafolha, por 85% el la brazilanoj, kredo je Dio, je ia transcenda Estulo, faras la homojn pli bonaj. (...)
La Paco de Dio — kiu fariĝas senegala per la feliĉo plenumi la devon — estu kaj restu super ni ĉiuj, eterne!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.