Nova Ordono de Jesuo: La plej pura aero, kiun ni spiras
Kiam mi estis 18-jaraĝa, mi notis meditaĵon, kiun mi ofte prezentas en miaj prelegoj kaj paroladoj dum jardekoj: Amo ne konsistigas maldignan esprimon de deziro. Ĝi situas transe, super surteraj miskomprenoj, kaj samtempe ĝi loĝas en la homo, kaj tenas lin morale vivanta. Kiel neformovebla faktoro de la homo, ĝi generas vivon. Ĝi troviĝas ĉie, ĝi estas ĉio. Sekve, kiu ne amas, tiun oni ne povas konsideri civilizita homo, se li spitas la Leĝon de Solidareco Spirita, Homa kaj Socia de Tiu, kiu estas la plej alta estro sur la mondo — Jesuo, kiu diris: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).
Sekve, sur la kampo de Spirito, kaj ne inter la gamboj de femalo kaj de masklo troviĝas la sidejo de Amo.
La homo — multe pli ol sekso, stomako kaj intelekto — ne estas la fino. Li simbolas sur la Tero la komencon de ĉio. La fino estas la Eterna Spirito, kiu siaflanke, trans la limoj de nia mondo, estas la elirpunkto de ia evoluado, kiu neniam ĉesas. Amo ne estas nova, nek malnova. Ĝi estas eterna, ĉar ĝi estas Dio.
Kaj simile al la sango, kiu cirkulas tra la korpo, oksigenas kaj nutras la homajn ĉelojn, Amo trairas plej kaŝitajn punktojn de nia Spirito, fekundigas ĝin kaj faras ĝin pli viva.
Tiel mi finis la tekston verkitan en la jaro 1959, kiu min inspiras konkludi, ke plej pura aero, kiun ni spiras, estas Amo de la Nova Ordono de Jesuo. Kaj plie: la nutraĵo, kiun ni englutas (se ame farita, kaj sen toksaĵoj) estas la Plejalta Amo. Sed se ni ne povas manĝi nutraĵojn sen toksaĵoj, tiam tiu sama Amo purigas nian nutraĵon.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.