Ni ne staras en regno de nuboj
La mispenso pri la ampleksa signifo de Karitato daŭre produktas damaĝon al la socio. Necesas definitive kompreni, ke en ampleksa senco, la Plejalta Ordono por postvivado persona kaj kolektiva estas Karitato. Ĝi ne limiĝas al simpla ago doni panon. Ĝi vastiĝas al ĉiuj tavoloj de kreema agado spirita-homa, en kiuj ĝi atendas la inviton de la Animo por en ĝi manifestiĝi.
Philipp Melanchthon (1497-1560), la respektata germana teologiisto kaj edukisto, kiu gvidis luterismon post la morto de Marteno Lutero (1483-1546), staris apud tiuj, kiuj preferis servi: “Ĉe la necesaj aferoj, unueco; ĉe la necertaj aferoj, libereco; en ĉiuj aferoj, karitato”.
Apostolo Paŭlo, en sia Unua Epistolo al la Korintanoj, 13:13, instruis, ke el la tri teologiaj virtoj (Fido, Espero kaj Karitato), la plej granda estas Karitato, kiu, ni ne laciĝas ripetadi, estas sinonimo de Amo. Ĉu vi dubas?! Sufiĉas konsulti bonan vortaron.
Same ekzistas homoj, kiuj pensas, ke Karitato estas agado de malfortuloj, forkurado de tiuj, kiuj ne deziras definitivan solvon por sociaj problemoj... Tamen, la proponoj, kiuj dum longa tempo estas prezentitaj, ne solvis la afliktojn en la mondo. Temas pri tio, ke ĉio devas komenciĝi pere de la homo, kun lia Eterna Spirito, la celo de Karitato, kiu ne estas kaŝejo de revantoj aŭ eskapisma propono de akomodiĝintaj personoj. Male, se oni havas ĝin kiel vivdecidon, kiel agadon por starigi profundajn transformojn en la socio, per la sento de ĉiu homo, tio postulas determinon, karakteron kaj kuraĝon. Kiel montris la fama oratoro Demosteno (384-322 a.K.), en Antikva Tempo, kiam li diris: “Ne eblas, ke vi havu bravan, grandaniman spiriton, se via konduto estas mallarĝmensa kaj senkuraĝa: ĉar kiaj estas la agoj de homo, tia estas lia spirito”.
Almozuloj pri Fido kaj Karitato
En ĉi tiu tempo de tutmondigo, kiam multaj landlimoj falas prefere sur la kapojn de plej malriĉaj homgrupoj, la popolo serĉas sekuran vojon por sia vivo, kiun regas malkongruaj fortoj. Ne ĉiam la plej bona destino estas tiu, kiun oni proponas al ili. Kaj tio ripetiĝadas en la tuto da trompiĝoj, kiuj eble rezultos je senrega movado de homamasoj. Ankaŭ nacioj vomas. Tio jam okazas. Kaj tre necesa estos la Karitato de Dio en la koroj! Kaj en tiu tempo de mankoj kaj deliroj, multaj homoj rekonos ĝian altegan strategian valoron. Ĉar ne ekzistos Solidara Socio, kaj eble, laŭ la tempopasado, ne ekzistos eĉ la mondo mem, kiel ni konas ĝin, se ni ne komprenos Solidaran Socion kiel Dian Planon por ke estu postvivintoj post la homa troavido.
Se paroli pri Dio, tre taŭga por ĉi tiu teksto estas la maksimo de Mary Alcott Brandon: “Ekzistas forto, kiu regas la Universon. La nomo, kiun ni donas al ĝi estas negrava”.
Kompatinda estas tiu, kiu ignoras la perfektan Leĝon de Frateco kaj Justeco, tiu, kiu forgesas la Kreanton kaj Liajn kreitojn. Tiuj estas vortoj de Elihu, en la Libro de Ijob, 34:11 kaj 12: “Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin. Vere, Dio ne malbonagas, kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron”.
Per la mediuma skribo de Chico Xavier (1910-2002), la fama spiritisma mediumo el la urbo Uberaba/MG, Cornélio Pires (1884-1958), ĵurnalisto, poeto kaj unu el la plej grandaj diskonigantoj de la brazila folkloro, registris en la libron Firma Konverso, ĉi tiun sugestian kvarversan poemeton:
“La socioj kaj la grupoj
al la Bono ĉiam celas,
Dio ne kreas malbonon
nek al la prizono pelas”.
Frateco estas la Leĝo. Etiko, ĝia disciplino. Justeco, ĝia apliko. Neniu estas pli malfeliĉa ol almozulo pri Fido kaj Karitato. Kiu estas vere riĉa? Tiu, kiu amas. Same kiel saĝa kaj bonsorta estas tiu, kiu same kondutas, estigante bonfarton al la socio. Tia estas la filozofo, kuracisto kaj muzikologiisto, interpretanto de Bach (1685-1750), nome Albert Schweitzer (1875-1965), kiu dum pli ol 50 jaroj zorgis pri malsanuloj en Lambarene, en la antikva Franca Ekvadora Afriko. Li diris: “Ekzemplodonado ne estas la ĉefa grava afero en la vivo: ĝi estas la sola”.
La konata misiisto, kiu ricevis ankaŭ la Nobel-Premion pri Paco en 1952, estis konsiderata de Albert Einstein (1879-1955) “la plej granda vivanta homo” en sia tempo. Gandhi (1869-1948) estis jam murdita, tiutempe.
Ĉar ni fidas pri la idealo de Bona Volo, tial ni persistos, ĝis ni atingos la realigon de Ekonomio de Spirita kaj Homa Solidareco, fiksita en la Nova Ordono de Jesuo, esenca parto de Strategio por Postvivado, laŭ tio, kion mi publikigis en la jaro 1986, en la ĵurnalo Folha de S.Paulo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Russia
Czech Republic
Croatia
Iran
United Kingdom