Sonoj el la Animo kaj la aŭdanta socio
Meritas respekton kaj laŭdon la biografio de la fama usona sociaktivulino, verkistino kaj prelegistino Helen Keller (1880-1968). Kvankam oni scias, ke je sia dek-oka vivmonato ŝi fariĝis blinda kaj surda, tamen, kun nemalhavebla helpo de sia amikino kaj instruistino Anne Sullivan Macy (1866-1936), ŝi fariĝis unu el la plej gravaj simboloj pri la batalado por vivkvalito de homoj kun malavantaĝoj. Unu el ŝiaj pensoj, kiun mi plej admiras, admonas: "Kiam la grandan homamason plenigos la senco pri respondeco pri la bonstato de ĉiuj, nur tiam oni atingos socian justecon".
Kuraĝo kaj obstino
Malgraŭ la sento de raviĝo, kiun tiaj historioj vekas, tamen eraras tiuj, kiuj supozas, ke temas pri sporadaj okazaĵoj pri homaj kuraĝo kaj obstino. Efektive, ekzemploj similaj al tiuj de Helen okazas ĉie, kaj ofte ĉeestas la ĉiutagan vivon. Koncerne la perdon de aŭdkapablo, ni havas nuntempe en Brazilo preskaŭ 6 milionojn da homoj en tia stato.
Dum intervjuo kondukata de Daniel Guimarães, en la programo Solidara Socio, de TV Bona Volo, geaktoroj Sueli Ramalho kaj Rimar Segala, denaske surdaj gefratoj, raportis belajn spertojn pri sia vivo.
Kiam oni demandis pri la maniero, kiel ŝi alfrontis la foreston de sonoj dum sia infantempo, Sueli komentis: "Mi estas ido de surdaj gepatroj, patraj geavoj kaj prageavoj. Al mi ŝajnis normale. Mia gepatra lingvo ĉiam estis tiu per signoj. Mi pensis, ke la ekstera mondo estas mankhava. Mi ege kompatis infanojn surtrate, ĉar mi supozis, ke ili malfermadas la buŝon pro malsato, aŭ ĉar ili ne havas maĉgumon aŭ sukeraĵeton. Kia stranga mondo, kiu ne havis maĉgumon! [ridoj] Mi emis instrui al ĉiuj homoj la gestlingvon. Ĉi tiu estis mia zorgo".
Siavice, Rimar Segala, per gestoj tradukitaj de la fratino, komentis: "La vivhistorio de Sueli estis malsama ol la mia. Kvankam ni estas surdaj, la komunikprocedo estas tute malsama. Sueli lernis [per aparato] paroli. Mi ankoraŭ ne elvolvis parolkapablon. Mi ege deziras paroli al la aŭdanta socio [termino uzata por signi homon normale aŭdantan]". Sueli aldonis: "Estis tre malfacile lerni la portugalan lingvon. Mi bezonis multajn jarojn por lerni komunikadon al la aŭdanta socio, ĉar nia rimedo estas tute vida. Mi ankoraŭ ‘suferas baton’ de la portugala lingvo!”. [ridoj]
Teatra Grupo Arto kaj Silento
Fondinte Teatran Grupon Arto kaj Silento* ili rimarkis, dekomence, pro influo de la patro, ke edukado kaj arto povos fariĝi altvaloraj iloj por helpi aŭd-malavantaĝulon. Rimar klarigis: "Ĉe mia hejmo estis multe da klereco. Mia patro rakontadis Bibliajn historiojn, pri Moseo, kaj kiam mi iris en specialan lernejon mi rimarkis la mankon de atento rilate la didaktikan flankon, rilate la historion de edukado por surduloj. Mi atingis ĉion, kion mi lernis, en mia familio. Tiam mi elstaris ĉe tiu lernejo. Kiam mi diplomiĝis pri Matematiko, tiam mi kreis historion, ian adaptiĝon per ĝi. Mi komencis krei historiojn. Tio fine kondukis min al teatro”.
Ankoraŭ pri la rolo de Edukado, Sueli asertis, ke "plej granda malfacilaĵo flanke de surdaj infanoj estas komunikado kun la propra familio. Ĉe ĝi okazas la unua edukado. Multaj gepatroj emas lerni komunikadon kun siaj gefiloj, sed ne scias kiel fari tion. Iuj 'ĵetas' siajn infanojn en la lernejon, kun la supozo, ke la instruisto devas fari miraklon, kvazaŭ surdeco estus ia malsano, ĉar ili ne havas ĝustan informon. Pro tio ni aranĝis la dramon 'La Orelo'".
Plu diras Sueli: "Ni komencis instrui Libras (Brazila Lingvo per Signoj) al la gepatroj de tiuj infanoj kaj samtempe instrui al ili ludi teatron al siaj gefiloj. La dramo montras, per bona humoro, la realaĵon de surdula kulturo kaj kiel sin direkti al surdulo. La lingvo de signoj helpis min paroli. Ne malpermesu uzadon de manoj. Ili estas nia rimedo, nia vidkapablo”.
LIBRAS
Je la 24-a de aprilo 2002, ni atingis la aprobon de Leĝo 10.436, kiu oficialigis la Brazilan Lingvon per Signoj. Tamen, eraras tiuj, kiuj konsideras, ke ĝi estas traduko (per gestoj) el la portugala lingvo. Ĝi havas strukturon kaj gramatikon proprajn. Rimar Segalla klarigas: "La portugala estas parola lingvo, Libras estas vida lingvo (gestoj, korpa kaj vizaĝa esprimado) (...)”.
Sed malmultaj homoj scias, ke ankaŭ surduloj havas diversajn lingvajn akcentojn: "Ni menciu kiel ekzemplon la geston, kiu signifas ‘panjo'. Ekzistas serio da lingvaj signoj por tiu vorto”. Kaj por montri la riĉecon de Libras, li prezentis diversajn manierojn diri "bonan tagon" laŭ la brazilaj subŝtatoj.
Kunigi la familion
Analize pri la reala vivo de multaj familioj, Rimar substrekas: "Ĉiu graveda virino revas pri sana, bela ido. Kiam ĝi naskiĝas surda, ili ektimas pro la diferenco, kaj tiam alvenas senespero. Sen prepariĝo, ili traktas surdan infanon same kiel oni traktas aŭdantan. Ili ne perceptas, ke tia diferenco estas simple alia kulturo. Ĉi tiu programo estas tre grava por informi al ĉiuj patrinoj, kiuj spektas nin. Se vi havos surdan idon, bonvolu klopodi pri lernado de lingvo de signoj, bonvolu kompreni ĉiajn kulturojn. Respekti tian grandan diferencon estas eksterordinara investo por la estonteco de surduloj, por kunigi la familion".
Alia grava punkto estas la enkonduko en la labormerkaton. "Ĉu surdulo povas labori? Kiu posteno taŭgas? Ĉu mi lasu la telefonaparaton sur la tablo? Senscio estas tre granda. La teatraĵo "Pajacoj en la departemento de homaj rimedoj", kiun ni kreis, montras la kriteriojn, kiujn oni povas uzi en entrepreno, kie laboras misaŭdanta homo", aldonas Rimar.
Sekve, la du gefratoj plu alportas indikojn por bona kunvivado: "Surdulo estas vid-tendenca. Ne utilas krii, se li ne vidas vin. Se troviĝas proksima ŝaltilo, ŝalti kaj malŝalti lumon estas parto de surdula kulturo", Sueli klarigas. "Aŭ alvenu proksimen al la surdulo kaj voku lin. Gravas ankaŭ, ke ĉiuj oficistoj konu almenaŭ la bazan nivelon de Libras. ‘Saluton, ĉio en ordo?’ estas salutmaniero, kiu faras, ke ni sentu integriĝon en la socio”, Rimar kompletigas.
Fine, aktoro Rimar Segala montris kongruon, per mencio al la bildo pri Jesuo, la Ekumena Kristo, tre disvastigata de LBV. "De infana aĝo mi ĉiam vidadis per televido tre gravan simbolon, nome la bildon pri Jesuo Kristo. Hodiaŭ mi vidis la saman bildon ĉi tie. Mi volas danki al LBV, ĉar estas esence grava por la tuta Brazilo la konscio pri inkludo de ĉiuj. Mi estas tre danka. Gratulon!"
Dankon al vi, kiuj dividas kun ni tiom da obstino kaj kuraĝo. Jen vivosperto, kiu inspiros multajn homojn, ĉar temas pri nekredebla vojaĝo al universo silenta, sed plena je plej esprimopovaj sonoj el la animo de tiuj, kiuj aŭdas per la okuloj de la koro.
Por pliaj informoj, aliru al www.ciartesilencio.com.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Romania
Brazil
Czech Republic