Je la 6-a de Aŭgusto 2019, precize je la 8-a horo 15 min., kompletiĝos 74 jaroj de la ĵeto de atombombo sur Hiroŝimon, poste sur Nagasakon, ankaŭ en Japanujo. Tiu dato neniam forviŝiĝos el la konsciencoj, pro la risko, ke — se ni forgesus tiun abomenindan atencon kontraŭ la homa vivo — ni ĝin ripetus en intenseco eĉ pli granda, detruante ne nur unu urbon, sed la tutan planedon.
Iom da historio
Aŭguston 1945. En Eŭropo, Hitlero (1889-1945) estis venkita kaj mortinta. Berlino estis detruita kaj okupita. Je la 25-a de Julio, kelkajn tagojn antaŭ la frapo de “Little Boy” — kromnomo de tiu kvintuna eksplodaĵo, kiu mortigis proksimume 100 mil homojn sur japana grundo —, la usona prezidento, Harry Truman, decidis uzi kontraŭ la tiutempe azia malamiko tion, kion li mem nomis en sia taglibro “la ĝis nun plej teruran eltrovitaĵon”.
Paul Tibbets estis la mararmea piloto elektita por komandi aviadilon B-29, kiu ekflugis el la insulo Tinian. Tiu aviadilo, kiu ricevis la nomon de lia patrino, Enola Gay, deteriĝis je la 2-a horo 45 min.. Apud li, en la misio, kiu fariĝis parto de la historio kaj ŝanĝis la mondpolitikon en la 20-a jarcento, estis kunpiloto Robert Lewis, aŭtoro de la fama ekkrio: “Mia Dio, kion ni faris!”.
Pasis jardekoj. Tamen, la raportoj de multaj postvivintoj pri la suferego, kiun ili trapasis, estas sendube unu el la plej gravaj standardoj en batalado por malarmigado kaj por malpliigo de nukleaj armiloj.
“La danĝero estas reala”
Arquivo LBV
Johano Paŭlo la 2-a
Tamen, diversaj okazaĵoj plu sugestas, ke la ebleco pri ia Tria Mondmilito ne estas iluzia. La homaro inklinas al morto. Sufiĉas rememori la mistraktadon, kiun ĝi faras kontraŭ sia loĝejo mem. Paco preskaŭ ne transpasas retorikaĵon. Dum granda parto de la homa vojo, tre malgranda estis la tempo, dum kiu ĝi efektiviĝis. Tio estas, se oni povas konsideri, ke okazis vera paco en ĉi tiu mondo... Nur en la animo de iuj feliĉuloj ĝi sukcesis trovi lokon. Certe pro tio, papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005) admonis per memorinda prelego, en la jardeko post 1980, ke “la danĝero estas reala”.
Voltaire
Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi. Paco en la konscienco de surteraj estuloj, starigita per nova sinteno ekumena, pro tio ke ĝi estas alte frateca, antaŭanoncas socian pacon, pacon inter institucioj kaj la deziratan mondan pacon, sub protektado de la Ĉiela Patro, la plej granda diplomato en la historio de ĉi tiu mondo, malgraŭ nia rea kaj rea malbonuzado de libera elekto. Al tiuj, kiuj mokas tiun realaĵon, jen estas eta rememorigo de la skeptika Voltaire (1694-1778): “Se Dio ne ekzistus, tiam oni devus inventi Lin”.
John Kennedy kaj paco
John Kennedy
Multaj nacioj ne rekte partoprenas en armilaj konfliktoj, kiuj vipas nin, tamen ĉiuj suferas la premadon de timo aŭ de mizero, pro la perfortego de novaj armiloj aŭ por la monda deviado de monrimedoj al industrio de morto, malprofite al justa ekonomio, kiu produktas instruadon, edukadon, spiritigadon, sekurecon, nutradon kaj sanon al popoloj. Sekve, milito ofendas nin ĉiujn en tiuj tempoj de rapida komunikado kaj de ŝtormoj da informoj, kiuj minacas per siaj fulmoj kaj tondroj, ĝis paneo en niaj cerboj. Pro tio mi konkludas, en ĉi tiu babilado kun Vi, per la penso de John Kennedy (1917-1963): “Nur armiloj ne sufiĉas por gardi pacon. Oni devas protekti ĝin de la homoj (...). Nura foresto de milito ne estas paco”.
La Tero eltrovos pacon nur kiam ĝi travivos spiritan amon kaj ekscios rekoni la dian veron. Tamen, la dia vero pri ia Dio, kiu estas Amo. Ne tiun pri kruda, venĝema estulo, kiun inventis homa frenezo.
Fakte, la danĝero plu estas reala. Kaj ni, kiel ebriuloj, meze de ĝi, en ia “luktado en mallumo”. Quousque tandem, Catilina?
Estas esence grave substreki la proponojn kaj agadojn por aŭtentika interkompreno. Maldolĉa kuracilo estos la vojo de konfliktoj por la popoloj.
Pro tio, ni ja ne perdu la esperon. Ni obstinu, laborante “por ia pli bona Brazilo, kaj por ia Homaro pli feliĉa”. Jen estas la vojo al venko. Kaj ne temas pri simplanima argumento. La vivo instruas, sed kiom da homoj inter ni lernas ĝustatempe?
Solvoj pri la gravaj problemoj en nia socio inkluzivas ĝustan valorigadon de la Kapitalo de Dio, tio estas, la homo kaj lia Eterna Spirito. Male, ni fine devos alfronti mondan militon pli grandan ol tiujn du grandajn militojn en la 20-a jarcento, kiujn, laŭ historia analizo, oni povas klasigi kiel unu solan, dividitan je du partoj. Dio gardu nin de tria!
José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.
Komentu 14
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Eddy Raats
Belgium
Karuloj,
Mi vizitis Hiroŝimon kaj kortuŝe konstatis, ke la tuta urbo skandas “amon kaj pacon”. Kiel infano mi spertis la abomenaĵojn de la dua mondmilito. Oftege mi estis la viktimo de lingva diskriminacio. Sed malgraŭ tiuj spertoj mi malsane forlasis la bombomuzeon de Hiroŝimo. Por la plej multnombraj homoj tamen tiuj aĉaĵoj restos “prezentado malproksima de mia lito” “Al kiu okulvitroj kaj kandeloj estu utilaj, se la strio ne volas vidi?”
Amike Eddy
Belgium
Adrienne Pasztor
Hungary
Dankojn pro la artikolo.
Jes, mi bone konas la historion de la atombombardita Hiroŝimo, jaq mi havas tie kontakton kun la persona elita Taeko Osioka. Dum multaj jaroj, mi sendis ĉiam tien Virintagajn Mesaĝoj.Sed, ankaŭ krome ni kutimas kontaktiĝi unu kun la aliaj. Nu, bv. vidi mian iaman poemon, senditaqn al Virintago de Hirosima.
Al Virintago de Hirosima – 2007
El helĉiel’ fulmofrapo.
La fabriko dispafita.
Armilo; tanko armeo,
okazas atak’ milita.
Domruinoj. Domoj brulaj,
Almozuloj, orfo-hejmoj,
multvirinoj putriniĝaj,
kripliĝo, morto, rabadoj!
Ni ne bezonas: la hungron!
Pri nia viv’ timtremegi,
la bombarditan ŝirmejon,
atom-bombon devtoleri.
Ni volas: trankvilan vivon!
Estu: laboro, lernado,
agro, kampo, kaj sur tion
ne surtretu bot-kalkano!
Internaci-akordiĝo,
kulturo-interŝanĝado,
ne promulgeblu la leĝo:
la komencon de l’ milito!
Ni bonvolas: estont’- ŝancon!
Esperanton kaj mondpacon!
Ĉiaman nunon, morgaŭon!
Havu: ĝojan Virintagon!
Je la 28-an de januaro 2007. január 28.
Kun elkoraj salutoj:Adrienne Pásztor el Hungary
Hungary
Odília Azevedo
Brazil
Amo kaj frateco kondukos la homojn al la paca vojo! Transformighu ni mem, kaj la homaro estos plej bona! Jesuo benu nin!
Brazil
Dimitrije Janičić
Serbia
Eble mia poemeto povus esti parto de mia respondo post legado de Via artikolo.
HIROŜIMO
En momento La Tago de la Lasta Juĝo
kion homoj farigis
miloj translokiĝis en eternecon.
La parkoj de la rememoroj flustras
ilian junecon.
Krio de murdita amo
forŝiras de sonorilturo
dum avina vortkareso al nepo
vekiĝas la sunan matenon.
Vento foliumas
netralegitajn librojn.
La herbo kreskadas per perdita
la infana rido
de bruligita infanĝardeno.
La morto floras per marmoro de monumentoj
dum haltigitaj paperaj gruedoj
dancas esperon de surradiita knabino.
Hiroŝimo memoras
por estonteco.
Serbia
Trevor Steele
Australia
Nekredeble, sed estas hodiaŭ homoj kiu volonte ekigus novan grandskalan militon, kiu povus facile iĝi nuklea koŝmaro.
Australia
Roberto Poort
United States
Dankon por la ege interesa artikolo. Ni nepre bezonas daŭran averton pri obstina emo de homoj pro perforto kaj detruado. En sia novaĵ-bulteno de la 6a de aŭgusto, STUDIO prezentos tiun utilan averton de Paiva Netto en la hiroŝima datreveno. http://novajhoj.weebly.com
United States
mi malamegaslakuketojn
France
ĉu vi scias, ke Marjorie Boulton verkis eksterordinaran poemon pri Hiroŝimo (en ŝia unua kaj plej bona poemaro : "Kontralte" en 1950).
titolita Statistikoj, jen ĝi :
>
> STATISTIKOJ
>
> Ducentkvardeksep miloj !
> Ies gefratoj, ies gefiloj -
> Ducentkvardeksep miloj !
>
> La sumo tro grandiĝis por signifi,
> Sed ĉiu estis homo, kiu sentis,
> Kiu vundiĝi povis, kaj soifi,
> Kiu kriegis, mortis, kaj silentis.
> Nek sangas statistikoj nek kriegas,
> Sumojn sen larmoj oni jam tralegas.
> Ducentkvardeksep miloj !
>
>
> Malsamaj estis ili, kaj unika
> Estis la ĉiu ununura li,
> Kaj ĉiu vunddonigra aŭ vezika
> Kaj cxiu haŭcifono, ĉiu kri',
> Ĉiu rulvundo, ĉiu sangovomo,
> Povis ekzisti nur per homa homo.
> Ducentkvardeksep miloj !
>
> La ekbrilego sur la muro stampis
> Por ĉiam silueton de la viro
> Kiu ombrante sidis; iu rampis
> Sur la pavimo, la militmartiro
> Kiu per puso, sango, ekfetoris,
> Kiu per la okuloj blindaj ploris :
> Ducentkvardeksep miloj !
>
>
> Antaŭ la bombo, ĉiu havis sangon,
> Lipo, okulojn, generajnorganojn,
> Kaj ĉiu havis nazon, haŭton, langon,
> Multajn sentemajn nervojn kaj membranojn,
> Ĉiu posedis homan nervosistemon.
> Nun karbigitaj buŝoj kraĉis ĝemon
> Ducentkvardeksep miloj !
>
> Unika ĉiu, kaj al iu kara -
> Anstataŭebla hom' neniam estis,
> Naskita per doloro mortamara,
> Amata kaj amanta – kio restis ?
> Monstro tordiĝis sur inferofundoj,
> Larvoj tordrampis en la vivaj vundoj.
> Ducentkvardeksep miloj !
>
> Ciferoj, nuloj ! Ĉiu estis homo,
> Sangantaj statistikoj, homaj nuloj !
> Sen haŭto, vidkapablo, lipoj, nomo
> Iu kuŝiĝis – sumoj kaj formuloj !
> Gepatroj kaj gefratoj kaj gefiloj,
> Ducentkvardeksep miloj !
France
Paulo Sergio Viana
Brazil
Vere, multaj frenezajhoj trovighas en la historio de la homaro. La espero estas firmigho de solidareco kiel vivstilo.
Brazil
Zlatko Hinšt
Croatia
Antaux 74 jaroj, en majo estas fino de la Dua mondmilito. Sed tamen Usono kaj gxiaj prezidento kaj generaloj dubas ke fino de milito ekestis en Japanio. Post Germanio kiu jam kapitulaciis kaj memmortigo de Hitler, detruitaj germanaj urboj, konkerita Berlino de soveta armeo, restis Japanio kiu kapitulaciis en septembro. Antaux tio usonanoj decidis uzi atombombon - novan armilon de teruran efikon. Jxetinte tiun bombon ili detruis Hirosximon, kaj poste Nagasaki. KIel unu mia konatulo konstatis, ili decidis fari tion, pro racia kialo. Sxpari siajn homajn vivojn, pli precize, de usonaj soldatoj kiuj devus batali kontraux japanaj soldatoj, se oni batalis per "klasikaj" militaj rimedoj. Cxi-tiu logiko por usonano restis permanenta maniero de militado. Felicxe, post Japanio ili ne uzis denove atombombon sed ofte uzas multe da aviadiloj kaj bombojn. Vjetnamio kaj tiama milito, estis la plej bona ekzemplo. Sed kiel papo Johano Pauxlo II diris, plu restis stato kiam "dangxero estas reala". Tamen ekzistas unu pozitiva flanko en kazo de Hirosxima. Malgraux Japanio estis milita forto de tn. Akso - Tria pakto, post granda tragedio japanoj, precipe logxantoj de Hirosxima, libere faris manifestaciojn en honoro de sia detruita urboj. Memoroj al viktimoj, verkis poemojn kaj librojn dedicxitaj al terura okazo en la jaro 1945. Finfine, viktomo devas esti memorinda, menciinda, gxi estas cxiam admono kaj maniero de esprimado de konscieno pri ebla detruado de homoj, ecx gxis nivelo de la homaro. Ecx, por nia komuna ekzistado ne povas esti antauxjugxoj laux kontrauxa flanko. Homaro estas unika tuteteco kaj ni devas gardi komunan pacon kaj cxiam fari plej bone en disvastigado de konscienco pri graveco de monda paco.
Croatia
Anjo
Switzerland
En 1984 mi partoprenis aranĝon kie ni manifestis kontraŭ atombombo, en la sama jaro kantokonkurson pri pacaj kantoj. El ili aperis unu en esperanto sur miaj kasedo "Por vidi la mondon" kaj sur mia KD "Bela Revo".
Mi skribis paco-peton dum la 100a UK, en Lillo, kiu teksto aperis en la libro de s-ro Hori Jasuo.
Alia mia kontribuo estas mia kanto en Esperanto: "Pacon kaj esperon" spektebla en Jutjubo, aldonita de podkasto viavento, el 2016.
Dio donis tiun ĉi gracon al mi, ke per miaj kantoj povu pledi por la PACO, pro kio mi multe dankŝuldas al LI.
Estus bone, se anstataŭ malamo, estus pli da AMO en la mondo. Ankaŭ Jesuo diris: Mi portis la pacon al vi.
Switzerland
Johano Horváth
Hungary
Iam ĵurnalisto demandis de la saĝulo, Albert Einstein. Bonvolu diri al mi S-ro profesoro, en la tria mondmilito kiajn armilojn povos uzi la homáro. “Tion mi ne scias, sed mi pensas, en la kvara oni uzos denove ŝtonojn kaj bastonojn.”
Hungary
Josef Vojáček
Czech Republic
Oni povas legi informojn en numeroj pri atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasaki, sed tio estas nur "sekaj" realaĵoj. Alia afero estas legi konkretajn travivaĵojn de konkretaj homoj kaj vidi bildojn. Mi havas libreton "Infanoj de atombombo", en kiu tiamaj infanoj priskribas siajn rememorojn pri la tago, Antaŭ kelkdek jaroj mi korespondis kun japano, kiu sendis al mi bildlibron pri Hiroŝimo kaj Nagasaki, kiel la urboj estis detruitaj kaj poste rekonstruitaj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Belgium
Hungary
Brazil
Serbia
Australia
United States
France
Brazil
Croatia
Switzerland
Hungary
Czech Republic