Hiroŝimo
Je la 6-a de Aŭgusto 2019, precize je la 8-a horo 15 min., kompletiĝos 74 jaroj de la ĵeto de atombombo sur Hiroŝimon, poste sur Nagasakon, ankaŭ en Japanujo. Tiu dato neniam forviŝiĝos el la konsciencoj, pro la risko, ke — se ni forgesus tiun abomenindan atencon kontraŭ la homa vivo — ni ĝin ripetus en intenseco eĉ pli granda, detruante ne nur unu urbon, sed la tutan planedon.
Iom da historio
Aŭguston 1945. En Eŭropo, Hitlero (1889-1945) estis venkita kaj mortinta. Berlino estis detruita kaj okupita. Je la 25-a de Julio, kelkajn tagojn antaŭ la frapo de “Little Boy” — kromnomo de tiu kvintuna eksplodaĵo, kiu mortigis proksimume 100 mil homojn sur japana grundo —, la usona prezidento, Harry Truman, decidis uzi kontraŭ la tiutempe azia malamiko tion, kion li mem nomis en sia taglibro “la ĝis nun plej teruran eltrovitaĵon”.
Paul Tibbets estis la mararmea piloto elektita por komandi aviadilon B-29, kiu ekflugis el la insulo Tinian. Tiu aviadilo, kiu ricevis la nomon de lia patrino, Enola Gay, deteriĝis je la 2-a horo 45 min.. Apud li, en la misio, kiu fariĝis parto de la historio kaj ŝanĝis la mondpolitikon en la 20-a jarcento, estis kunpiloto Robert Lewis, aŭtoro de la fama ekkrio: “Mia Dio, kion ni faris!”.
Pasis jardekoj. Tamen, la raportoj de multaj postvivintoj pri la suferego, kiun ili trapasis, estas sendube unu el la plej gravaj standardoj en batalado por malarmigado kaj por malpliigo de nukleaj armiloj.
“La danĝero estas reala”
Tamen, diversaj okazaĵoj plu sugestas, ke la ebleco pri ia Tria Mondmilito ne estas iluzia. La homaro inklinas al morto. Sufiĉas rememori la mistraktadon, kiun ĝi faras kontraŭ sia loĝejo mem. Paco preskaŭ ne transpasas retorikaĵon. Dum granda parto de la homa vojo, tre malgranda estis la tempo, dum kiu ĝi efektiviĝis. Tio estas, se oni povas konsideri, ke okazis vera paco en ĉi tiu mondo... Nur en la animo de iuj feliĉuloj ĝi sukcesis trovi lokon. Certe pro tio, papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005) admonis per memorinda prelego, en la jardeko post 1980, ke “la danĝero estas reala”.
Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi. Paco en la konscienco de surteraj estuloj, starigita per nova sinteno ekumena, pro tio ke ĝi estas alte frateca, antaŭanoncas socian pacon, pacon inter institucioj kaj la deziratan mondan pacon, sub protektado de la Ĉiela Patro, la plej granda diplomato en la historio de ĉi tiu mondo, malgraŭ nia rea kaj rea malbonuzado de libera elekto. Al tiuj, kiuj mokas tiun realaĵon, jen estas eta rememorigo de la skeptika Voltaire (1694-1778): “Se Dio ne ekzistus, tiam oni devus inventi Lin”.
John Kennedy kaj paco
Multaj nacioj ne rekte partoprenas en armilaj konfliktoj, kiuj vipas nin, tamen ĉiuj suferas la premadon de timo aŭ de mizero, pro la perfortego de novaj armiloj aŭ por la monda deviado de monrimedoj al industrio de morto, malprofite al justa ekonomio, kiu produktas instruadon, edukadon, spiritigadon, sekurecon, nutradon kaj sanon al popoloj. Sekve, milito ofendas nin ĉiujn en tiuj tempoj de rapida komunikado kaj de ŝtormoj da informoj, kiuj minacas per siaj fulmoj kaj tondroj, ĝis paneo en niaj cerboj. Pro tio mi konkludas, en ĉi tiu babilado kun Vi, per la penso de John Kennedy (1917-1963): “Nur armiloj ne sufiĉas por gardi pacon. Oni devas protekti ĝin de la homoj (...). Nura foresto de milito ne estas paco”.
La Tero eltrovos pacon nur kiam ĝi travivos spiritan amon kaj ekscios rekoni la dian veron. Tamen, la dia vero pri ia Dio, kiu estas Amo. Ne tiun pri kruda, venĝema estulo, kiun inventis homa frenezo.
Fakte, la danĝero plu estas reala. Kaj ni, kiel ebriuloj, meze de ĝi, en ia “luktado en mallumo”. Quousque tandem, Catilina?
Estas esence grave substreki la proponojn kaj agadojn por aŭtentika interkompreno. Maldolĉa kuracilo estos la vojo de konfliktoj por la popoloj.
Pro tio, ni ja ne perdu la esperon. Ni obstinu, laborante “por ia pli bona Brazilo, kaj por ia Homaro pli feliĉa”. Jen estas la vojo al venko. Kaj ne temas pri simplanima argumento. La vivo instruas, sed kiom da homoj inter ni lernas ĝustatempe?
Solvoj pri la gravaj problemoj en nia socio inkluzivas ĝustan valorigadon de la Kapitalo de Dio, tio estas, la homo kaj lia Eterna Spirito. Male, ni fine devos alfronti mondan militon pli grandan ol tiujn du grandajn militojn en la 20-a jarcento, kiujn, laŭ historia analizo, oni povas klasigi kiel unu solan, dividitan je du partoj. Dio gardu nin de tria!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Lithuania
Hungary