Plej saĝa politiko
Mi skribis en la verko Urĝas Reeduki! (jaro 2010):
Ekumenismo de Frateco estos la vivosenco de la homoj laŭ la pasado de la tria jarmilo. Ĝi estas bezono de progreso (kaj de postvivado), pri kiu iel kredis granda parto de pluraj generacioj, kiuj venis antaŭ ni, eĉ kontraŭ la vidpunkto de tro skeptikaj homoj. Se ili ne kredus kaj agadus tiele, kie ni estus hodiaŭ? Eble en la ŝtonepoko!...
Amo ne estas degradiĝo de korpoj kaj de mensoj, sed ja la Forto de Dio, de la Plejalta Saĝo en ni, aŭ kiel ajn pensas aliaj gefratoj pri altaj aferoj. Ami estas kuraĝa ago. Ĝi estis la ekzemplo, kiun Jesuo donis al ni. Temas pri plej inteligenta politiko, kiun individuo povas koncepti. Ĝi enhavas krome la ĝustan komprenon pri la aksiomo de Konfuceo (551-479 a.K.): "Oni pagas Bonon per Bono, kaj malbonon per Justo". Tio estas, estas nepre necese havi prudenton.
Laŭ tio, kion mi substrekis al mia malnova amiko, ĵurnalisto Paulo Parisi Rappoccio (1921-2016), en la jaro 1981, ĝuste instrui estas bona Politiko, ĉar eduki kaj spiritigi purigas la homojn, la naciojn, la Naturon, la mondon. Ni ne povas progresi detruante la mondon, nian kolektivan loĝejon, kaŭze de nescio ne nur intelekta, sed ankaŭ, kaj precipe, morala kaj spirita.
Temas pri bonega Politiko, tiu decido eduki, reeduki, instrui, spiritigi survoje al Paco, kiu rezultas el la kunfratiĝo de multenombraj kulturoj, kiuj konsistigas civilizon aparte unuecan, tutmondan. (Kaj ni neniam forgesu, ke nia vivo ne estas nur materia, ĉar ĝi komenciĝas en la Ĉielo, aŭ Spirita Mondo, antaŭ ol ni fariĝas karno.) Male, falos sur la Teron la dolora kontraŭo de Amo, kiel ekzemple tiu ekologia mortigado, kiun ni kaŭzas dise. Ĉar efektive, se ni estas nedisigebla parto de la monda skemo de konservado de la vivo, tiam ni preparas regule nian kolektivan memmortigadon.
Priskribante "La Grandan Suferon" (Evangelio laŭ Mateo, 24:3 ĝis 28; Marko, 13:3 ĝis 23; kaj Luko, 21:7 ĝis 24), eble Jesuo priskribas la konsekvencon de tiu homa kolera klopodado. Fronte al tio, estas nepre necese spiritigi la homojn, ene de Ekumenismo de Koroj. Nur tiel, kaj kun elokventa obstino, la diversaj segmentoj de la socio ekvivos harmonie, kiom ajn da tempo necesos ĝis tio okazos. Estas oportuna ĉi tie la profunda rezonado de Abraham Lincoln (1809-1865), kiu estis videbla en la kabineto de Alziro Zarur (1914-1979), en la sidejo de la iama Radio Mundial, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo, kiu tiutempe, inter 1956 ĝis 1966, estis la Radistacio de Bona Volo: "Homo, kiu decidas halti, ĝis ĉio pliboniĝos, poste konstatos, ke tiu, kiu ne haltis kaj kunlaboris kun la tempo estos tiel avangarda, ke neniam eblos atingi lin".
Mi kutime asertas en miaj prelegoj, ke se tio estas malfacila, do ni komencu tuj, eĉ hieraŭ!, ĉar multo ankoraŭ estas farenda.
Kaj kiam mi parolas pri spiritigitaj estuloj, mi volas emfazi: kovritaj per Frata Amo, kiun la Homaro bezonas por vivi, ankaŭ politike, urĝe. Kiel skribis José Bonifácio (1763-1838), la patriarko de brazila sendependiĝo: "Sana Politiko estas ido de Moralo kaj de Racio". Jen estas la vera Sendependeco, kiun oni ankoraŭ devas konkeri.
Tia estas la religia kaj politika agado de Ekumenismo de Koroj, nome tiu, kiu restarigas falinton; kiu ne stumblas fronte al iluziaj filozofiaj diskutoj, kiam ĉi tiuj okazas nur pro la plezuro diskuti, sen konsidero pri tiu, kiu suferas flanke de la vojo. Ĝi ne influiĝas de intelekta teoriumado, kiam ĉi tiu estas aroganta. Male. Ĝi senlace prilumas tiun, ĉiam, kiam oni alvokas ĝin por esprimi sian mirindan kvaliton. Ĝi ne konas malamojn, tio estas, ĝi ne travivas kaj ne disvastigas ilin. (...)
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Australia