Kiel ni uzis akvon?
Mi denove parolas al vi pri la gravega problemo pri manko de akvo, kiu insiste alvokas nian detalan atenton, kaj poste ĝustajn agojn.
Okaze de tiu serio da prelegoj, kiujn mi faris komence de la jaroj post 1990, pri la Apokalipso de Jesuo, kun la celo fari ĝin pli komprenebla al la kore simplaj homoj, mi enkondukis ekzemple la diskuton pri ebla milito pro akvo, en diversaj regionoj de la mondo, pri kio jam estis informoj fare de amaskomunikiloj.
Kun malĝojo kaj maltrankvileco ni nuntempe travivas tagojn, eĉ en grandaj brazilaj urboj, kiam aperas tragika fantomo de manko de akvo.
Preter klimataj faktoroj, sur kiujn, ekde la Industria Revolucio, ni plej forte influis en maniero plej kritikinda, kiel ni uzadas tiun altvaloran likvaĵon, tiun esence gravan faktoron por la vivo?
Estas facile observi en la mondo la kriman agadon de malŝparado. Al infanoj, al gejunuloj kaj al plenaĝuloj mi insistas pri ĉi tiu penso: hodiaŭa panero estos morgaŭa abunda manĝo. Kaj simile, hodiaŭa akvoguto estos morgaŭa abunda akvofonto. Kaj hodiaŭa, nuntempe. Ni helpu eviti plej grandan malbonon.
En la verko "Apokalipso sen timo" (jaro 2000), mi substrekis, ke malgraŭ ekologiaj klopodoj flanke de multaj bonaj personoj, la homo mem ankoraŭ daŭre ĉion malpurigas, kiel admonis la Profeto Jesaja, 24:5: "Kaj la Tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la Eternan Interligon."
Akvo fariĝis malabunda en diversaj punktoj de la planedo, sed oni plu misuzas ĝin. Kaj la trinkebla likvaĵo respondas pri malpli ol 3% el tiu, kiu ekzistas sur la mondo. La cetera parto estas precipe sala akvo, ĉirkaŭ 97%. Kiel do statas la afero? (...) Konservi ĝin ne limiĝas al registaraj agoj. Ĝi postulas firmajn zorgojn, kiujn ankaŭ ni, civitanoj, devas preni rilate ĝin. Necesas, ke ni ĉesu esti apenaŭ observantoj kaj komencu agi kiel aktivaj partoprenantoj. Fakte, de tio dependas nia propra vivo. Ja: nia propra vivo! Kaj alĝustigo de tio postulas Justecon kaj Bonan Volon, kiujn oni devas konsideri kiel kontraŭvenenon kontraŭ troavido, kiu estas tiel blinda, ke ĝi ne perceptas, ke ĝi fosas tombon interalie por si mem.
Tutmonda Varmiĝo
Je la 16-a de januaro, Agentejo Brazilo diskonigis, ke la jaro 2014 estis la plej varma, ekde kiam oni komencis registri la temperaturon, en 1880. Tiu informo venas el Agentejo pri Oceano kaj Atmosfero de Usono. Tiu usona institucio aldonas, ke "plialtiĝo de la temperaturo disvastiĝis tra la tuta mondo. La regionoj, kie oni notis rekordan varmon situas en la ekstrema Oriento de Rusujo, Okcidento de Alasko, interne de Sudameriko, plej vaste en la eŭropa kontinento, en la Nordo de Afriko kaj ankaŭ en marbordaj regionoj de Orienta kaj Okcidenta Aŭstralio."
Post ĉiu prezentita esploro, la Scienco konvinkiĝas, ke la homa agado plirapidigas la tutmondan varmiĝon. Kaj la konsekvencoj jen videblas al ĉiuj. La multflankeco de la defioj intensiĝas, kaj en tio inkluziviĝas rekte la ekonomio de nacioj.
Apostolo Paŭlo, antaŭ du jarmiloj, en sia Epistolo al la Galatoj, 6:7, instruis ion, kion li povus nuntempe ripeti, laŭlitere: "Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos."
Ni aŭskultu la biblian admonon. La Ĉiela Patro certe esperas, ke ni estu prudentaj kaj multe laboru por la bonstato de la Homaro. Ni petu de Li protekton por la surteraj paŝoj; pluvon por senakvaj lokoj; pli ekvilibran klimaton por la sano de homoj. Kaj ni ne ignoru la potencon de preĝado kaj de kolektiva viglado.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia
Hungary