Anksio de infanoj
En mondo tro ofte gvidata de tujaj decidoj, kie sociaj postuloj devigas ĉiutage pli grandan konkuradon por unu loko sub la suno, streso trovas fekundan grundon por disvastiĝo. Kaj ne nur plenkreskaj homoj fariĝas viktimoj de tiu, kiun oni konsideras unu el la malbonoj de la moderna tempo. Ankaŭ niaj infanoj travivas similan situacion... Ili havas vivon pli kaj pli similan al nia vivo: plenplenan de sindevigoj kaj taskoj. Fine, ili ne havas taŭgan lokon por esti propre infanoj.
Kaj multaj el ili krome suferas gravan kaŭzon de granda anksio. Temas pri bullying (humiliga mistraktado), kiun devas firme kontraŭi tiuj homoj, kiuj respondecas pri la junuloj. Male, ili estos kunkrimuloj koncerne tiun perforton, kiu devenas precize de devojiĝo de la infan-junula konduto mem. Jen tiu estas bedaŭrinda situacio, kiu daŭre malhelpas lernejan progreson de multaj infanoj. Tio estas agado kontraŭ la estonteco.
Anksio-morbo
La Centro de Flegado kaj Esplorado pri Psikiatrio en Infana kaj Adoleska Aĝo (Capia, portugallingve) de la Sankta Domo Mizerikorda de Rio-de-Ĵanejro, en Brazilo, montris, ke dum la lastaj jaroj la kvanto da infanoj suferantaj de anksio kreskis signifoplene.
Hodiaŭ mi prezentas al vi pecojn el du gravaj intervjuoj donitaj en la jaro 2011, kiujn mi konsideras tre aktualaj, al la programo Diskutoj pri Edukado, de Supera Reto Bona Volo de Radio, pri infana anksio. La programon kondukis la pedagogiistino Suelí Periotto, kun partopreno de du fakuloj: psikiatro Fábio Barbirato, estro de la fako pri Infan-Junula Neŭropsikiatrio en la Sankta Domo Mizerikorda de Rio-de-Ĵanejro, kaj la infan-junul-neŭrologiisto de Hospitalo Albert Einstein, Abram Topczewski, de San-Paŭlo, Brazilo.
Pri la maniero distingi ordinaran anksion disde la patologia, D-ro Barbirato klarigis, ke “anksio ne plu estas natura kiam ĝi malhelpas elvolviĝon socian kaj lernejan de infanoj. Ekzemple, dum la semajno, kiam ĝi devas prezenti sian laboron, ĝi ne sukcesas resti atenta en la lernejo, prezentas kapdoloron kaj naŭzon, foje prezentas haŭtolezojn, kiel psoriazo aŭ falado de haroj, pro anticipo-anksio”.
D-ro Barbirato krome montris aliajn faktorojn, kiuj konfirmas tiun kvanton da infanoj suferantaj de anksio-morbo: “Okazas, ke tiu etosa streso, kiun la knabo aŭ knabino travivas, pro la perfortado mem, kiun li/ŝi spertas, karakteriziĝas per postulado de bonaj poentoj en la lernejo, ĉu li/ŝi loĝas en pli bonhavula loko, ĉu en pli simpla kvartalo. Tiuj faktoroj alportas simptomojn, kiuj probable aperus nur poste.”
Kaj li atentigis: “Mi opinias grave substreki, ke anksio-morboj estas duoble aŭ trioble pli oftaj ol aŭtismo kaj troaktiveco. Anksiaj infanoj suferas same, aŭ eĉ pli. Se oni ne flegas ilin, ili havos pli grandan ŝancon prezenti panikon en estonteco, krom depresio kaj aliaj pli gravaj morboj. Estas esence grave, ke gepatroj serĉu helpon por siaj idoj, kaj ne pensu, ke tio estas io simpla, kio malaperos laŭ la pasado de tempo. Ekzistas fakaj servoj en la tuta Brazilo. Sufiĉas serĉi universitaton, kiu havas servon de infanpsikiatrio. Certe via filo, via filino estos bone flegataj, gvidataj, same kiel la familio, kaj se necese eĉ profesiuloj en la lernejo, kie tiu infano studas.”
Ni daŭrigas tiun temon, kaj nun mi transdonas la parolon al D-ro Abram Topczewski, infan- kaj junul-neŭrologiisto en Hospitalo Albert Einstein, en San-Paŭlo:
Mult-disciplina flegado
Oni demandis, ĉu malbona dormado kaj problemoj en nutrado kaŭzas al la etuloj anksion, kaj D-ro Abram klarigis: “Ofte okazas, ke tiuj infanoj havas malkvietan dormadon, kun premsonĝoj. Sed ne nur la dormo estas misinfluata. Ekzistas infanoj, kiuj tuj komencas manĝi senkontrole, kiam ili estas anksiaj. Aliflanke, eblas trovi tute kontraŭan situacioj: anksiaj individuoj, kiuj perdas la apetiton kaj ĉesigas manĝadon. En ĉiu persono, oni trovas fakte malsaman klinikan manifestiĝon.”
Plenkreskaj antaŭ la ĝusta horo
Laŭ la opinio de D-ro Topczewski, “la avido pri ĉio estas tiel granda, ke oni metas infanojn en la saman vivostilon. Nuntempe, infanoj iras matene al la lernejo, poste rapidas hejmen por tagmanĝo kaj krome havas sportan praktikadon, kurson de la angla lingvo... Fine, ĝi revenas hejmen je la sesa aŭ sepa horo vespere. Tiam, apenaŭ restas tempo por vespermanĝo kaj enlitiĝo. Tio okazas, ĉar ĝi okupiĝis per farendaĵoj dum la tuta tago, kaj tiun momenton por fari absolute nenion, por nura ludado, ĝi jam ne havas. Kial? Ĉar ni faras plenkreskajn infanojn antaŭ la ĝusta horo; kaj tio sendube kondukas al granda anksio.”
Dankon, Doktoroj Barbirato kaj Topczewski, por tiuj valoraj klarigoj.
Tre saniga estas ankaŭ travivado de ia Ekumena Spiriteco. Preĝado kaj meditado en familia cirklo povas multe helpi por ekvilibro de la energio de niaj infanoj.
Os comentários não representam a opinião deste site e são de responsabilidade exclusiva de seus autores. É negada a inserção de materiais impróprios que violem a moral, os bons costumes e/ou os direitos de terceiros. Saiba mais em Perguntas frequentes.