Morto ne estas fino
Dio ne estas morto. Li estas Vivo. Kaj Vivo Eterna. Jesuo mem revelaciis al Siaj disĉiploj, ke la Ĉiela Patro universale regas senmortajn Estulojn.
Morto ne estas la fino de homa ekzistado. Kiel diris la karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), "ĝi ekzistas en neniu punkto de la Universo".
Efektive, ĉar eĉ kadavro ne estas mortinto. Kiam ĝi malfariĝas, ĝi eligas miliardojn da etaj formoj, kiuj generos aliajn ekzistomanierojn.
Ĉu vi ne kredas? Vi plene rajtas. Sed, se estas vere?! Donacu al vi mem, mia amikino, mia amiko, la rajton dubi, kio estas la fundamento de la scienca sistemo, kiu senĉese pridemandas kaj plu konstruadas novajn vojojn por la Homaro.
Pensu, ke tio, kion ni ĉi tie asertas estas vera, tiam Vi troviĝos, post ŝajne liberiga ago (memmortigo), terure katenita. Vi troviĝos en situacio por kiu vi tute ne prepariĝis. Al kiu vi petos helpon, se dekomence vi forigis de apud vi ĉiujn karulojn kaj ĝojojn, kiujn vi obstinis ne vidi?! Tiumomente Vi post longa tempo ŝatus vidi ilin. Kaj nur helpe de multe da preĝoj, kiujn vi eble neniam aŭ tre malofte faris sur la Tero, vi perceptos, je sinteno de humileco, lumon al vi senditan, en mallumo. Nur tiel vi povos rekomenci, post multe da doloro, sub postuloj de via propra Spirito, iradon tiam pli krudan.
Kiel oni diras ĉi tie, ĉe la Religio de Dio, "memmortigo solvas nenies angorojn"; sekve, ankaŭ ne viajn.
Mia Frato, mia Fratino, Vivo ĉiam plu daŭras, kaj batali por ĝi valoras la penon. Eĉ se plej malluma estas la nokto, tamen naskiĝos la Suno, alportante lumon al la koroj.
Eĉ pli: se ni atente rigardos nian ĉiutagan vivon, tiam ni vidos, ke ekzistas homoj kaj eĉ bestoj en situacio pli dolora, kiuj bezonas, ke oni proponu al ili amikan manon. Ni ne maltrafu la okazon helpi. Al tiu, kiu helpas, neniam mankos benata apogo, kiu resanigos liajn vundojn. Vivi estas pli bone!
En neniu punkto de la Universo ekzistas morto
Mi serĉis en la unua volumo de la kolekto, kies aŭtoro mi estas, nome Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, la jenan pecon, kiu estas oportuna:
La duan de novembro, en Brazilo, oni nomas tago de la mortintoj. Foje, ĵurnalisto demandis, ĉu mi kutimas preĝi por ili. Mi respondis: Kompreneble. Oni sentas sopirojn pri tiuj homoj, kiuj venis antaŭ ni survoje al la granda Spirita Patrujo, la Mondo de Vero. Ni rememoru niajn familianojn kaj amikojn tre ameme. Oni komprenas resopirojn; sed ne konvenas nutri malĝojon, ĉar tio perturbas la Spiriton de la amata persono. Ili estas pli vivaj ol iam ajn. Nenio mortas. Sufiĉas vidi, ke ankaŭ la kadavro, kiu vestis Spiriton, transformiĝas en Vivaĵon. Morto estas onidiro. La karmemora ĵurnalisto, radipreleganto, poeto kaj verkisto Alziro Zarur instruadis, ke "en neniu punkto de la Universo ekzistas morto". Dio ne estas morto. Li estas Vivo. Kaj Vivo Eterna. Jesuo mem revelaciis al Siaj disĉiploj, ke la Ĉiela Patro universale regas Senmortajn Estulojn. Kaj li konkludis: "Ĉar vi ne kredas tion, tial vi vivas erare". Homoj, kiujn ni amas, tiuj neniam mortas, eĉ se ili troviĝas en la Spirita Mondo. Multaj el ili troviĝas apud ni, helpante nin; aliaj eble bezonas niajn preĝojn. Ni preĝu por ili, por ke kiam alvenos nia vico iu preĝu por ni, kaj ni dankos Dion, ke Li estas Dio de vivantoj. Mortintoj ne mortas.
Pascal (1623-1662) jam difinis: "Senmorteco de la Animo havas por la homo tiom da graveco, ĝi interesas lin tiel profunde, ke necesas perdi la tutan sentemecon por esti indiferenta al tiu scio".
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.