La Granda Eraro de la Homaro
La granda eraro de la Homaro estas vivi kvazaŭ nenio ekzistus post la morto. Konigas la Spiritaj Mentoroj, ke unu el la plej grandaj dramoj en la Patrujo de la Vero estas la alveno de homamasoj liberaj de la karnaj ĉenoj, sed tute nesciantaj pri tio, kio estas la Nevidebla Mondo. Temas pri terura difekto de la religioj nuntempe. Skribis Laurinda V. de Mello, per la psikografio de Francisco Cândido Xavier (1910-2002), ke "la morto de la korpo, por tiuj, kiuj ne sin preparis konscie, estas ĉiam tre granda bato por la spirito". Ĉar la granda sekreto de la vivo estas, ami la vivon kaj scii prepari sin por la morto, aŭ Eterna Vivo. Tial insiste Zarur admonis ke "memmortigo solvas nenies angorojn".
Goethe diradis ke, "tiuj, kiuj ne kredas pri alia vivo, jam estas mortintaj en la nuna". Neniu mortas. Li nur fariĝas ne videbla por niaj materiaj okuloj. Tion komprenis Fernando Pessoa (1888-1935) skribante en ‘Kantaro’ : "La morto estas kurbo de la vojo. Mortinto estas nur nevidato."
La tero estas unuagrada lernejo
Multaj homoj ne komprenas kaj demandas: "Kial Jesuo savis la homojn, se ĉio daŭras kiel antaŭe?" Ili ne konas la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo. Se ili gin konus, ili scius ke laŭ mezure kiel ili evoluas, en la lernado de la savantaj instruoj de la Planeda kristo, la Spiritoj ĝenerale ne revenas plu al karno, restante en frateca aktivado en la Ĉielo de la Tero, aŭ pasante al aliaj pli progresintaj mondoj. Tiamaniere ili donas oportunon al novaj aroj da Spiritoj malprogresintaj, por ke ili reenkarniĝu kaj spirite progresu en tiu ĉi planedo. La Tero estas unuagrada lernejo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Australia