Homo: estingiĝanta specio
Aristotelo (384-322 a.K.) asertis, ke la homo estas racia animalo. Ĉar tiu difino estas ĝenerale akceptita, tial nepre necesas pliampleksigi la diskutadon pri ekologio, kiu kutime privilegias faŭnon kaj flaŭron. Necesas enkonduki la homon en tiun diskutadon, ĉar li, kun sia Eterna Spirito, estas la plej grava kreitaĵo sur la Tero. Multaj personoj volas savi Amazonion, tamen kiom da ili okupiĝas pri savado de niaj infanoj?
Legio de Bona Volo (LBV) neniam kontraŭis progreson, tamen ĝi malaprobas malpurigadon de akvofontoj kaj plaĝoj, faligadon de arbaroj, transformadon de kampoj en rubodeponejojn, resume, agresadon al la naturmedio. Ĉar ĝi konsideras, ke detruado de la Naturo estas estingado de la homa raso, ĉar ĉiumomente, en diversaj landoj, la homo fosas sian propran tombon, pro deziro riĉigi sin ajnakoste. Profeto Jesaja jam admonis en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, versikloj kvin kaj ses de la 24-a ĉapitro de sia Libro:
“(…) 5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.
“6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.”
La sesa versiklo, kiu estas miljara antaŭvidaĵo, montras atomkonflikton, nome eblecon en socio, kiu jam eksplodigis du mondmilitojn kaj malmulte respektas la teron, el kiu la homo elprenas sian subtenon, ekde sia naskiĝo. Ĉi tiu planedo estas la komuna loĝejo de popoloj. La homo kaj lia Eterna Spirito ne estas kreaĵoj apartaj de la Naturo, sed ties plej gravaj elementoj. La riĉeco de ĉi tiu mondo estas ĝia Homaro, videbla kaj nevidebla, ekologie harmonia kun la faŭno kaj flaŭro, kun la tuta medio. Koncerne tion, indas rememorigi la soneton de la granda poeto kaj Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979):
“Plej Granda Honto
“Patrin’ Naturo, mi – Poet’ kaj ido
Via, en vian sinon, mi envenas.
Sufiĉas vin rigardi, mi ekvidas
Mizeron grandan sur la homa vojo.
“Kaj mi konstatas tian malprudenton,
Kaj antaŭ vi, Patrino, mi rekonas:
La homo, nur, makulas vian helon
Per la mensog’ cinika pri progreso!
“Antaŭ via grandega malavaro,
Serena, absolute admirinda,
La homa vanto tute malaperas...
“Kaj ho Patrin’ Naturo, min hontigas,
Se mi rigardas vin kiel Patrinon,
Ke estas mi mem unu el la homoj!”
(...) La homo daŭre restas en tia sinteno, el kiu li nepre devos foriri per sia propra klopodo kaj merito, por ke li ne transformu sin en “estingiĝantan specion”. Ĉiu tago estas oportuna tago por renovigi nian destinon. La Vivo ĉiam venkas.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Italy
France
Czech Republic
Croatia
France
Argentina
Brazil
Australia