Iru senhaste, preĝu senprokraste!
Mi ofte atentigas la homojn, ke ili sin gardu en la trafiko sur ŝoseoj kaj en grandaj urboj.
En ĉefartikolo, en la prestiĝa brazila ĵurnalo Folha de S.Paulo, en majo 1994, mi trovis ĉi tiun penson de Goethe (1749-1832), fama germana poeto kaj verkisto: “La morto estas ia neeblaĵo, kiu subite fariĝas realaĵo”. Efektive, plej multaj homoj ne pensas, ke ili iam devos trairi “el ĉi tiu vivo al iu pli bona aŭ pli malbona”, laŭ ilia konduto sur la Tero.
Granda eraro de la Homaro estas vivi, kvazaŭ nenio estos post la morto. Laŭ tio, kion informas Spiritaj Gvidantoj, unu el la plej grandaj tragedioj en la Patrolando de Vero estas la alvenado de homamasoj liberigitaj de la ĉenoj de la karno, tamen tute sensciaj pri tio, kio estas la Nevidebla Mondo.
Sed ni revenu al la ĉefartikolo en Folha de S.Paulo pri akcidentoj en la trafikvojoj, kies enhavo bedaŭrinde estas ankoraŭ tre aktuala: “(...) la frazo de tiu granda germana poeto redonas per admirinda precizeco la manieron, kiel multaj homoj komprenas la morton. Kaj ne estas dubinde, ke tia komprenmaniero estas aparte ofta inter junaj homoj, kies manko de sperto, kune kun impulsiĝemo natura, kvazaŭ donas al ili ian senton pri ĉiopoveco kaj senmorteco. Kaj tia sento ekstreme trompa multfoje havas terurajn sekvojn. Plej rimarkindaj kaj perversaj sekvoj vidiĝas per la alta kvanto da junuloj en trafikakcidentoj, en la tuta mondo. Katastrofoj en trafiko jam estas la ĉefa kaŭzo de mortoj en ĉi tiu aĝotavolo, kaj ĝi viktimas pli multajn homojn ol aidoso aŭ aliaj neresanigeblaj malsanoj”.
Ne sufiĉas starigi leĝojn por la homoj. Necesas prepari ilin por la Leĝo. Jam ekzistas regularo por la trafiko. Ĉiuj scias, ke oni devas surmeti la sekurzonon, malrapidigi la veturilon kaj obei ŝildojn kaj trairejojn. Tamen, kial multaj personoj ne obeas tiujn normojn? Eble pro tio, ke ili ne valorigas siajn vivojn mem.
La kampanjo Iru senhaste, preĝu senprokraste!, iniciatita de Legio de Bona Volo (LBV), celas konsciigi ŝoforojn kaj piedirantojn, por ke ili plenumu trafikleĝojn pro Amo al sia vivo kaj al la vivo de siaj similuloj.
Jen do ni lasas ĉi tie nian kontribuon al la fino de trafikakcidentoj, tiel ke la senrespondeca trorapideco ankoraŭ ekzistanta surstrate transformiĝu en sublimajn agojn pli kaj pli rapidajn por respekto al ĉiuj kaj helpo al homoj en situacio de malriĉeco. Jen estas nia devizo: Starigi Daŭripovan kaj Socian Evoluon, Edukadon kaj Kulturon, Arton kaj Sporton, kun Ekumena Spiriteco, por ke estu Soci-Media Konscio, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro por ĉiuj, je la vekiĝo de Tutmonda Civitano.
Iru senhaste, preĝu senprokaste!
LBV – libera trafiko por la Vivo
Edukado kaj trafiko
Bedaŭrinde, malmultaj homoj pensas pri la fakto, ke en Brazilo la aŭtomobiltrafiko viktimigas pli multnombre ol multaj militoj. Laŭ la Nacia Departemento de Trafiko (Denatran), mezume po 150 homoj mortas ĉiutage kaŭze de tiaj akcidentoj, en Brazilo. Granda parto de tiuj ne okazus, se stiristoj kaj piedirantoj estus pli singardaj kaj obeus simplajn indikojn, kiam ili kondukas veturilon aŭ trairas straton. Agoj similaj al tiuj evitus la suferadon de miloj da familioj kaj la elspezadon, kiu ĉiujare superas 30 miliardojn da realoj, laŭ kalkuloj de Denatran, pro trafikakcidentoj sur ŝoseoj kaj urbaj stratoj.
Tial, nepre necesas:
— ne stiri kiam oni estas laca, sub influo de emocioj aŭ sub efiko de alkoholaĵoj, kaj/aŭ ia ajn torporiga substanco;
— ne veturigi la aŭtomobilon pli rapide ol la maksimumo indikita;
— ĉiam surmeti la sekurzonon;
— bone koni la stiratan veturilon kaj teni ĝin en bonaj kondiĉoj por funkciado;
— praktikadi defendan stiradon, kaj tiel eviti akcidentojn; kaj
— sidigi infanojn malpli ol 10-jarajn sur la malantaŭan seĝon de la aŭtomobilo.
Konsciigo estas la unua paŝo al la fino de la “milito” sur brazilaj ŝoseoj kaj stratoj. Por tio, estas tre grave, super ĉio, ke Bona Volo ĉeestu inter stiristoj kaj piedirantoj.
Ni ĉiuj vivadu en paco, en la trafiko!
Preĝo de l’ Kondukanto*
"Jesuo,
mi volas, ke Vi estu
la Lumo de miaj okuloj,
por ke mi ĉiam vidu la ĝustan vojon!
La Gvidanto de miaj brakoj,
por ke mi konduku ĉiam al la Bono!
La Forto de mia vivo,
por ke mi persistu en la ĉiutaga penado por pano!
Mia konstanta Amiko,
por ke mi servu ĉiujn kun Bona Volo!
La Amo de mia koro,
por ke mi amu ĉiujn kiel min mem!"
Rimarkigo de la aŭtoro
* Tio troviĝas en mia libro Al la Koro de Dio – Ekumena Kolekto de Preĝoj (poŝformata), 69-a eldono, paĝo 139, publikigita de Eldonejo Elevação.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Finland
Czech Republic