Ŝajnas, ke tio okazis hieraŭ...
Mi nun celebras unu plian jaron da laboro en Legio de Bona Volo (LBV). Tio estis la mateno de la 29-a de Junio 1956 – Tago de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Mi naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Kiam mi estis 15-jara, per intuicia ago, mi ŝaltis la radioaparaton. Elsendis tiam Radio Tamoio. Ni travivis la juniajn festojn. Surprizite, mi aŭdis la sonadon de Paca Nokt’! ― de Joseph Mohr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1787-1863) ― en tempo ankoraŭ for de la Kristnasko. Kaj tuj ekvibris la parolo de Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora fondinto de LBV. Tiu fakto ŝanĝis mian vivon, kaj ankaŭ la vivon de multaj aliaj, kiuj esperis parolojn esprimantajn tion, kion ili bezonis aŭskulti pri Tiu, rilate al kiu, laŭ la diraĵo de Johano la Baptisto, ni ne rajtas “malligi la ŝuojn”, nome Jesuo! Zarur sonigis “Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj Paco sur la Tero al la homoj de Bona Volo!” (Evangelio laŭ Luko, 2:14). Tiumomente, kvazaŭ fulmo falis sur min, sed ne mortigis min. Male: mi perceptis, ke mi estas ne nur produktaĵo el karno, kvankam ie kaj ie oni trovas la penson de iuj homoj, ke ĉi tiu mondo estas ia viandvendejo. Mi havas Spiriton. Ne kiel rezulton de ĥemiaj cerbaj kombinoj, ĉar inteligenteco situas trans la korpo, kiel se estus ia psika menso ekster la korpa cerbo. (...) De tiu momento, kio vekiĝis en mi ne povus aperi el ia materia peco, kiu iam transformiĝos en voran furiozon de vermoj. Ho! Ni estas io multe pli supera, kio harmonias kun steloj! Estas nepre necese havi do en ni ian agordilon, kiu resonadu laŭ la grandeco de ĝia melodio. (...) Precize en tiu momento, mi turnis min al mia karmemora patrino, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994), kaj decidoplene asertis: “Kun tiu mi iros!”.
Dum jaroj da legiana vivo, mi lernis, ke neniu faras ion ajn sola. Okaze de mia 66-a datreveno de laborado en ĉi tiu Institucio ― kiu batalas senĉese por ia pli bona mondo kaj por ia Homaro pli feliĉa ― mi kundividas ankaŭ tiun atingon kun ĉiuj, kiuj per siaj preĝoj kaj apogado al niaj iniciatoj, formas la grandan familion de la Bona Volo de Dio.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Argentina
Czech Republic
Iran
Israel