De kiu peti helpon?
Fronte al la biblia anonco pri Har-Magedon (Apokalipso, 16:16) — milito kompleta kaj fina, kiam neniu nacio restos neŭtrala — kaj pri la Granda Aflikto — kiel neniam okazis, nek iam okazos (Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, 24:21) —, de kiu oni povus peti helpon en tiuj teruraj tagoj venontaj, aŭ, pli bone, jam troveblaj ĉirkaŭ ni? Ekzemple, Har-Magedon troviĝas ĉie. Eĉ ĉe la tablo de familioj, en la venenitaj nutraĵoj, kiujn ni manĝadas tra la mondo.
De kiu oni petu helpon? Ĉu de homoj?! Sed ili kaj iliaj ideoj pri senbrida materia ĝuado troviĝos sendirektaj, kaj tiuj, kiuj postvivos, certe senespere baraktos...
DIO!
Estos nur unu solvo: Dio! Unusola definitiva subteno: Dio! Postvivintoj trovos unusolan vojon por eskapi de kolektiva frenezo: Dio! Popoloj kaj nacioj havos unusolan komandanton kaj instruanton, kiu instruos al ili la relevadon de iliaj popoloj disbatitaj kaj malsanaj: Dio! Kaj kun Li, Jesuo Kristo kaj la Animoj de plej alta rango (la Sankta Spirito), kiuj formas la Kaŝitan Registaron de la Tero, kiu ne ĉesas ekzisti nur pro tio, ke iu homo — kiu ne vidas ĝin — ne kredas pri ĝi.
Fablo de Ezopo
Eble ekzistas homoj, kiuj konsideras ĉion tion ridinda, ĉar li ne sukcesas atingi la ideojn kaj faktojn, kiuj troviĝas trans la kompreno limigita al materio. Sekve, estas multe pli facile nei tion, kion oni ne komprenas aŭ ne atingas. Simile al la vulpo de la fablo de Ezopo (ĉ. 620-564 a.K.), kiu fronte al maturaj vinberoj, kiuj pendis super la atingebleco de ĝiaj akrobataj saltoj, asertas, ke ili estas verdaj, kaj foriras, elreviĝinta.
“Vulpes et Uva — La vulpo kaj la vinberoj
“Premita de malsato, vulpo venis sur vojo kaj trovis vinberujon kun sukaj vinberoj, kiuj pendis en bela grapolo, alta en la vinberujo. Ĝi saltis energie, sed ne povis trafi ilin. Per sia tuta forto ĝi plurfoje klopodis preni ilin, sensukcese. Elreviĝinte, la vulpo foriris, ne povinte gustumi la bonegan sukon de la dezirata frukto, kaj diris, afekte:
“— Ho, tamen vi ankoraŭ ne estas matura! Mi ne bezonas acidajn vinberojn!
“Moralinstruo el la historio: Estas facile afekti indiferentecon pri tio, kion oni ne povas havi.”
Sekvi la rezigneman, senhonteman sintenon de la vulpo estos katastrofo, ĉar efektive multo dependas de la kapo de la gvidantoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Iran
Poland
Argentina
Czech Republic