Alzheimer
Kalkulo farita de Alzheimer's Disease International (ADI) montris, ke post ĉiu kvara sekundo unu homo ricevas la diagnozon de iu speco de demenco en la mondo. Kazoj de Alzheimer, la plej ofta, duobliĝos post ĉiu 20-a jaro, kaj atingos pli ol 65,7 milionoj ĝis la jaro 2030. Nuntempe, laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), ekzistas 35,5 milionoj da individuoj kun simptomoj.
En la programo Vivi Estas Pli Bone!, de TV Bona Volo, fakulino pri maljunecoscienco, pedagogiisto kaj direktoro de Brazila Asocio pri Alzheimer en la Ŝtato San-Paŭlo, Fabiana Satiro de Souza, parolis pri ĝiaj kaŭzoj kaj flegado.
Tabuoj kaj Diagnozoj
En siaj komencaj komentoj, ŝi substrekis, ke tiun malsanon konstante ĉirkaŭas multaj tabuoj: “Ekzistas familioj, kiuj ne emas eĉ rakonti al siaj najbaroj, ke iu parenco trafiĝis de Alzheimer. Homoj jam pensas pri progresinta fazo de tiu malsano, kaj fine forgesas, ke en la komenco la malsanulo havas multon bonan por travivi kaj fari”.
Ŝi parolis ankaŭ pri la stigmato, kiun maljunuloj kunportas, pro tio, ke ili jam ne havas tiel aktivan memorkapablon kiel antaŭe: “Efektive, se mi forgesas ion, tion kaŭzas la fakto, ke mi estas streĉita, sed se maljunulo forgesas, ŝajne tion kaŭzas lia senileco. Maljuna homo ja havas malpli rapidan rezonadon, naturan perdon de memorkapablo, sed tio estas multe pli intensa en demenca stato, kaj ĉiam kune kun iaj miskondutoj, kiuj fine montras al ni la specifan trajton de tiu malsano.”
La diagnozon, laŭ tiu fakulo, oni faras per ekskludado, tio estas, oni flankenlasas la eblecon, ke temas pri aliaj malsanoj, kiel depresio, aŭ eĉ tiroida misfunkciado: “La familianoj estas unu el la ĉefaj manieroj por helpi en la diagnozo, ĉar ili indikos al la kuracisto la simptomojn aperantajn je tiu maljunulo. Tiu percepto, ke li forgesadas, malofte alvenas de la paciento mem.”
Vivokvalito
Fabiana Satiro substrekis, ke “unu el la ĉefaj manieroj por malrapidigi la progresadon de tiu malsano estas informado. Tio estas helpilo por la medikamentoj kaj por la multfaka flegado. Familianoj kaj ĉiuj personoj, kiuj ĉirkaŭas la pacienton devas koni la malsanon. Se oni havas kiel eble plej grandan kvanton da informoj, certe la flegado estos pli trafa. Ĉar ĝi estas neŭronodegenera, neresanigebla morbo, ĝi progresos, sed tio povas okazi en maniero pli malrapida. Per tio, oni sukcesas atingi, ke la paciento havu pli bonan vivkvaliton dum multe pli longa tempo.”
Apud la medikamentoj, kiuj estas esence gravaj, ekzistas la nemedikamenta flegado. La kuracistino klarigas: “Ju malpli da aktivado flanke de la paciento, des pli rapide progresos la malsano. Krom medikamentoj, oni prizorgu la taŭgecon de la vivloko, trejnadon por la memoro, strategion por ke li havu sendependecon dum pli da tempo. En ĉio li bezonos superrigardon de aliulo. La problemo estas, ke ‘helpi’ ne miksiĝu kun ‘anstataŭi’. Laŭ la pasado de tempo, li havos pli kaj pli da malfacilo resti sola”.
Teni sin daŭre aktiva
Koncerne preventadon, la (ankaŭ) pedagogiisto Fabiana Satiro klarigis: “Eĉ se vi havas tendencon al tio, se vi praktikas laŭlonge de via vivo korpajn kaj intelektajn ekzercojn, se vi bone nutras vin, tiam vi sukcesos prokrasti la aperon de la malsano”.
Nian dankon al la fakulo pri maljunecoscienco, pedagogiisto kaj direktoro de Brazila Asocio pri Alzheimer en Ŝtato San-Paŭlo, Fabiana Satiro de Souza, pro ŝia klarigado pri tiu temo.
Kiun instruon tiu mistera malsano proponas al ni? Tiun, ke doloron oni devas kuraĝe alfronti. Se ni klopodas forkuri de ĝi laŭ flankvojo de iluzio, ni maltrafas la subliman aspekton de ĝiaj instruoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Hungary
Romania
Brazil
Czech Republic
Hungary
Brazil