Dia tonuso de patrineco
Mi komencas ĉi tiujn liniojn petante al Sanktega Maria, la Plejalta Patrino de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, ke Ŝi alportu al la homaj koroj la subliman komforton de sia patrina spirito. Tio estas la universala zorgemo, kiu briligas la altan koncepton pri familio, kiu devas konduki nin. Kaj Ŝi subtenu la popolojn sur la Tero, kondukante ilin al Paco.
Ĉu en la Tago de Patrinoj, ĉu en la Tago de Virinoj, aŭ en iu ajn alia tago en la jaro, mi volas saluti ilin tiel, omaĝi ilin, ĉar ja ili formas la patrolandon. Kelkaj, kiuj honoras min per sia legado, povus argumenti: “Sed mi ne estas patrino”. Ĉu ne?! Nu, ĉiu virino portas en si la dian forton de patrineco. Kiom da ili ne havas idojn kaj tamen iliajn Animojn plenigas la amo al sindediĉo al proksimulo, aŭ eĉ al Laboro, kiel tiu en Legio de Bona Volo? Kio estas LBV, se ne ia granda patrino?
Patrino, familio kaj nacioj
Neniu stabila institucio firme staras kaj kreskas sen stabilaj, decidpovaj virinoj, ĉar ili lernis sublimigi siajn plej internajn suferojn kaj transformi ilin en signifoplenajn realigojn favore al la Homaro, laŭ la ekzemplo de Sanktega Maria.
Kiuj emas senvalorigi la sencon de familio, tiuj ne scias, kion ili faras. La primitiva klano estis la unua familia nukleo. Ekde tiuj, formiĝis la komunumoj kaj ekaperis la socio. Kiel voli la plifortigon de nacioj, se oni ne respektas familiojn?
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Croatia