Fronte al plej variaj situacioj, kiam doloro kaj sufero alvenas, ofte sen antaŭa averto, nepre necesas solidara ago de homoj por helpi, spirite kaj materie, la proksimulon. Kaj krom tiu tuja apogo, necesas nutri la forton de espero kaj de Aganta Fido, kiuj faras, ke la homo sin tenu sub la protektado de la Ĉiela Patro kaj stimulas lin kuspi la manikojn kaj konkretigi siajn plej justajn petegojn.
Reprodução BV
Mateo, Marko kaj Luko
Okaze de la defioj en la vivo, ni rememoru ĉiam la parolon de komfortigo kaj renovigita vigleco, diritan de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiu troviĝas en Lia Evangelio laŭ Mateo, 8:23 ĝis 27; Marko, 4:35 ĝis 41; kaj Luko, 8:22 ĝis 25. Jen ĉi-malsupre sidas la teksto de la Bona Mesaĝo, kunigita de Wantuil de Freitas:
“Kaj en unu el tiuj tagoj Jesuo eniris en ŝipeton, Liaj disĉiploj Lin sekvis. Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed Li dormadis en la posta parto sur la kuseno. Kaj ili venis, kaj vekis Lin, dirante: ‘Sinjoro, savu; ni pereas!’. Kaj Jesuo diris al ili: ‘Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj?’. Tiam Li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno. Kaj la disĉiploj treege timis kaj miregis, kaj ili diris unu al alia: ‘Kiu do estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro Lin obeas?’”.
Tela: Rembrandt (1606-1669)Alfronti kaj venki ŝtormojn
Kio estas ĉiam la homa vivo, por multaj, krom trairi ŝtormojn, kiujn oni devas venki, kaj ne forkuri de ili? Ni vidu ekzemplon en naŭtiko mem. Kiam okazas tempesto kaj ondegoj, la ŝipestro direktas la pruon al la ondoj, se li ne povis eviti ĝin. Li ne turnas ĝin flanken, li ne donas al la ondoj sian dorson. Male, la ŝipo grave riskas renversiĝi kaj eĉ sinki. Tiel ni ĉiuj devas esti. Alfronti la ĉiutagajn ŝtormojn per la potenca ŝipo, kiun la Plejalta Ŝipgvidanto proponas al ni, nome nia korpo, kondukata de la Spirito, eĉ se ĝi estas malsana. Alfronti la tempeston kaj venki ĝin, renversinte la iluziojn de la vivo. Ĉar tiam estas eble revi pri ia pli bona mondo. Ni ne rajtas iluziiĝi. Kaj kiam la tempesto estos pli forta, kaj ni pensos, ke ni subakviĝos ― aŭ, pli malbone, se ni pensos, ke la Ĉiela Komandanto distriĝis kaj ripozas ―, ni estu certaj, ke la Dia Direktilisto ne dormas. Jesuo estas ĉiam atenta, preta gvidi Sian ŝipanaron, kaj montri al ĝi novajn vojaĝojn tra la tuta mondo, esperante, ke ĝi montru sian kapablon kaj obstinemon.
“Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj?”
Ni tuj ensorbu tiun justan admonon de nia Majstro, ĉar, iamaniere, en ĝusta momento, Li leviĝos, admonos la venton kaj la maron, kaj fariĝos Paco en la koroj.
Ĉio en ĉi tiu mondo povas fariĝi ekster la kontrolado de homoj, sed nenio eskapas de la komando de Dio. Sekve, ju pli proksima al Li, des pli for de la problemoj.
José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.
Komentu 5
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Josef Vojáček
Czech Republic
Necesas peni por venki tempestojn kaj ondegojn de la vivo. Tiam Dio povos helpi kaj helpos.
Czech Republic
Mostefa Farrokhi
Iran
Profetoj estis specialaj servistoj de la Lordo. Kaj ĉi tio kaŭzis ke la boato kaj ĝiaj pasaĝeroj ne estu vunditaj .
Do, ne timu el la ondojn kaj iras al la Sekureco plaĝo.
Iran
Paulo Sergio Viana
Brazil
Temas pri la vera fido, ne blinda, sed racia kaj serena. Se ni alfrontas la krizojn per nia tuta forto, ne estas kialo por grava perturbigho . Suferoj alvenos lau nia merito, kaj ilin ni devas elporti.
Brazil
Antonio
Poland
Salutataj estu , por mi chiam karaj kaj estimataj Konfesantoj de la Spiritismo, kiu, la Spiritismo, celas esti superreligia koncepto de kredo, samkiel tion konceptis Ludoviko Zamenhof en sia Homaranismo.
La biblia ekzemplo de la Jesua miraklo okazinta dum tempesto sur la Genezaret-lago, evidente kaj por chiam konvinke pruvas, ke per potenco de Lia spirito, per kiu Li hipnoze mildigis furiozecon de la kvazauh marondoj, permesis savi Apostolojn kaj Lin mem.
Korege mi dankas viajn homiliojn bazitajn sur tekstoj de multaj religioj, malfermantaj vojon al. homara unuigho !
Poland
ANTONIO SARMIENTO DOMINGUEZ
Spain
DANKON PRO VIAJ ESPERIGAJ VORTOJ, DIO HELPU VIN KAJ NIN!!!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Iran
Brazil
Poland
Spain