Batali kontraŭ drogaĉoj kaj alkoholemo
Internacia Tago por Batalado kontraŭ Uzado kaj Neleĝa Trafiko de Drogaĉoj. Elstarigi tiun daton, kiun oni celebras je la 26-a de junio, estas altvalore por sano ĝenerale, aparte por la sano de niaj gejunuloj. Ekde frua aĝo oni devas lerni kiel kruela estas la destino, kiun drogaĉoj kaj alkoholo proponas al homoj.
Bedaŭrindaj konsekvencoj klare aperas antaŭ ĉies okuloj. Sufiĉas vidi, kiom da viktimoj meze de aŭtomobiltrafiko, la malfeliĉon ene de familioj, la ege multekostajn elspezojn al la sanservo. Se mencii nur alkoholon, laŭ Ministerio de Sano, oni kalkulas, ke la kvanto da dependantoj estas inter 10% kaj 15% el la tutmonda loĝantaro.
Iniciatoj, kiuj celas homece prizorgi tiujn, kiuj falis en tiajn kaptilojn de pasikutimo, aŭ klopodas preventi tiujn malbonaĵojn, meritas plenan apogon kaj stimulon. Ankaŭ batali kontraŭ tio, kio malbonfaras al homoj estas aŭtentika karitato.
Pli severa Leĝo Kontraŭ Drinkado
Estas oportuna en Brazilo la nova Leĝo Kontraŭ Drinkado, kiu venis en forton en la jaro 2012. Laŭ la fakuloj pri komunikado el la Nacia Departemento de Trafiko (Detran), ili estas pli severaj reguloj, cele al malpliigo de mortoj kaj trafikakcidentoj kaŭzataj de drinkado.
Je la 29-a de januaro 2013, per Oficiala Ĵurnalo de la Respubliko [Brazilo], la Nacia Konsilantaro pri Trafiko (Contran) publikigis rezolucion 432/13, kiu starigas, laŭ informo de "Agentejo Brazilo", gvidlinioj por plenumado de pli severa Leĝo Kontraŭ Drinkado: "Se la spirtesto montros kvanton egalan aŭ pli altan ol 0,05 miligramo de alkoholo en ĉiu litro da aero, tiam oni punos la stiranton, kiu juĝrespondos pro gravega delikto, pagos monpunon de R$ 1915,40, transdonos sian stirdokumenton por retenado, ricevos malpermeson stiri dum 12 monatoj, kaj krome oni arestos lian aŭtomobilon. Antaŭ tio, la limo estis 0,1 miligramo de alkoholo en ĉiu litro da aero."
Homaj vivoj dependas de respektado al tiu Leĝo. Kiom da sufero eblos eviti!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Switzerland