Ultrasonaparato, kiu savas vivojn
Ni konsideru ĉi tiun temon, kiu estas ĉiam aktuala.
La brazila ĵurnalo Folha de S.Paulo publikigis – en aprilo 2007 - tutlandan enketon faritan de Instituto Datafolha, en 211 municipoj, pri novaj trajtoj de la brazila familio. Unu el la raportoj, subskribita de Luís Fernando Viana, informas, ke de 1998 ĝis la dato, kiam oni prezentis la enketon, rifuzado pri abortigo pligrandiĝis je dek procentoj. Fakuloj argumentas, ke la disvastigo de la ultrasonografia ekzameno kontribuis por la nuna stato. Danke al Dio!
Laŭ antropologino Maria Luiza Heilborn, kiu kunordigas Latinamerikan Centron pri Sekso kaj Homaj Rajtoj, profesorino en Instituto de Socia Medicino ĉe Universitato de Ŝtato Rio de Janeiro, “per montrado de bildo simila al homa bildo, la plej modernaj teknologiaj rimedoj por rigardado al feto kaŭzis grandan ŝanĝon al la socia imagemo. Io kaŝita fariĝis videbla. (...) Ĉe la penso pri abortigo, multaj virinoj ne atribuis al la feto statuson de homo. Post la apero de la ekzameno, ili jam ne atendas simplan infanon, sed ‘Veronikan’, ‘Franciskon’”.
Oni perceptas, ke jam ne necesas tro multe da vortoj pri etika sinteno por defendi la postvivadon de sendefendaj estuloj. Kurioze, teknologio, kiun oni konsideras kiel senaniman, tamen atingas la korsentojn.
Sitelo da sango
Mi ĉiam emas respekti ĉies opiniojn, tamen mi esperas, ke tia konscio pri konservado de vivo pli kaj pli grandiĝos, tiel ke ne okazu denove tragikaj faktoj, similaj al tiuj, prenitaj el la gazeto O Mensageiro (La Kuriero), kiun reproduktis Revuo André Luiz n-ro 7, verko de Francisco Ferreira:
“Monsinjoro L. B. Lyra, per artikolo kun titolo ‘Kontraŭ la fia leĝo pri abortigo’, raportas ateston de flegistino de angla hospitalo: ‘Kuŝas antaŭ mi eta, senpova estulo, ligita al la patrino je umbilika ŝnuro. Li estis rozkolora, tute bonforma knabeto. Li tie kuŝis kaj ĝemis, kaj kiam mi tuŝis lin, li movis la manetojn. Jen sceno, kiu ekscitus patrinajn instinktojn de iu ajn virino, kaj mi, flegistino, rimarkis, ke miaj sentoj ekribelas. Tamen, tiu etulo, anstataŭ veni al la brakoj de sia patrino, por karesoj kaj amo, estis ĵetita al metala sitelo, por estingo de vivo, kiu ne havis tempon komenciĝi”’.
Ne eblas koncepti, ke virino (aŭ viro) ne emociiĝus antaŭ tia tragika sceno. Sed je la fino, la bona spirito, kiu sidas en la koro de virinoj suprenmetos la mondon, for de tia sensencaĵo. Ili forigos tiun frenezan kulturon, kiu nebuligas la Teran horizonton kaj disvastiĝas tiagrade, ke, kiel fenomeno "Arrhenius”, ekzemple, pliintensigas tutmondan varmiĝon. Admonoj, ofte ignorataj, kio ne malhelpis ĝian progresadon, jen troviĝas: precize nun (tiam estis la komenco de la jaro 2010), laŭ internaciaj amaskomunikiloj, grandega glacimonto, tiom granda kiom Luksemburgio, dekroĉiĝis de Antarktio pro interfrapiĝo kun alia glacimonto, nomata B9B, kiu flosvagas ekde la jaro 1987. Se tiel plu okazos, marbordaj urboj eble inundiĝos.
Korpo de bebo apartenas al bebo
Kiu havas interne de si la povon doni vivon ne povas ami morton. Koncerne adoleskantajn kaj/aŭ senedzajn patrinojn, kial ne plivastigi per ĉiaj rimedoj helpadon al ili, per efikaj publikaj politikoj, kaj malpli kontraŭbatali la sociajn instituciojn, kiujn subtenas ilin, por faciligi ilian aliron al la labormerkato, por ke ili povu varti siajn idojn?
Per la verko Panjo, lasu min vivi! (1987), mi argumentis: Kiuj pro nescio pri iuj spiritaj aferoj bedaŭrinde ankoraŭ defendas abortigon, kun la argumento, ke virino estas posedanto de sia korpo, tiuj forgesas, ke laŭ la sama rezonado, la korpo de bebo apartenas al la bebo...
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.