Atentu, ni spiradas morton!
El la verko de Paiva Netto, Leĝeraj Tekstoj kaj Intervjuoj, 2000.
Nuntempe, en pluraj regionoj sur la Tero, la simpla ago spiri respondas al mallongigo de la vivo. Pulmaj, alergiaj suferoj plimultiĝas laŭ multobla kresko. Hospitaloj kaj konsultejoj de fakuloj estas ĉiam plenplenaj je viktimoj de plej malsamaj malpuraĵoj.
Alproksimiĝi al ellastubo de veturilo estas ia memmortigo, pro la malpurigo de brulaĵo uzata ĉie. Kaj ni ne forgesu la neregulitajn motorojn...
Murdataj urboj
Kiam oni alproksimiĝas, sur ŝoseo, fluge aŭ surmare, al multeloĝataj centroj en la mondo, oni tuj ekvidas pejzaĝon ĉirkaŭatan de maro da venenaj gasoj.
Infanoj kaj maljunuloj tie vivas... Ili meritas respekton.
Tamen, nekontraŭstareble, homa sano subfosiĝas. Komence la psika sano, ĉar homaj mensoj nuntempe suferas ĉiaspecajn premojn. Tial, apenaŭ helpos starigi murojn ĉiam pli altajn, se la minaco sidas en la hejmo, kaj atingas la korpon kaj la psikon.
En marbordaj urboj, malgraŭ la maro, la atmosfera malpuriĝo antaŭeniras, se oni krome ne emas mencii malpuriĝon de akvoj kaj de sablejoj. Mirigas konstati, ke multaj el tiuj metropoloj estas altnivele politikedukitaj, kaj ke nur de ioma tempo iliaj enloĝantoj efektive atentas pri tia terura risko.
Purigi ĉiun urban aŭ kamparan regionon devus esti parto de kuraĝa programo de politikisto, kiu vere amas ĝin. Oni ne atendu, ke tio okazu nur kiam la afero estas profitodona. Nu, nenio estas pli profitodona ol la zorgado pri la civitano, la Kapitalo de Dio.
La problemoj estas multaj, sed ĉi tiu estas gravega: ni nuntempe enspiras morton. Ni staras antaŭ speco de progreso, kiu samtempe dismetas ruinon. Nian propran ruinon.
Oni konstatas la urĝan neceson amplekse plivastigi la ekologian konsciencon de la Popolo, antaŭ ol la kadukiĝo de ties vivkvalito estos senrimeda. Ĉi tiu estas nuna defio, kiun alfrontas pluraj praktikaj idealistoj.
Tamen, foje, avido sin montras pli granda ol racio. Malzorgemo dum preparado de iuj komunumoj, por ke ili ne steriligu la grundon, sin montras pli forta ol la instinkto de transvivado.
Akvo estingiĝas
"Tribuna da Imprensa”, ĵurnalo de la veterana Hélio Fernandes, publikigis la konkludon de esploro farita ĉe sendependa instituto Worldwatch, kiu havas sidejon en Usono: "La arkta glacio forperdas areon respondan al Nederlando, ĉiun jaron, nome ĉirkaŭ 34.300 kvadratajn kilometrojn. (...) Ĉar glacio funkcias ankaŭ kiel spegulo, reflektante la sunan varmon kaj konservante la Teran temperaturon en relativa malvarmeco, tial oni timas, ke la nuna dissolviĝo multobligos la detruajn efikojn de la tutmonda varmiĝo de la atmosfero. Antaŭ la katastrofo, tamen, la likviĝinta glacio jam kaŭzas problemojn ĉe urboj, kiuj dependas de ĝi por akirado de trinkebla akvo. Lima, en Peruo, estas frapa ekzemplo. Ĉiu homo, inter ĝiaj dek milionoj da enloĝantoj, nuntempe disponas pri apenaŭ tri kubaj metroj da akvo deveninta el glaciejo Quelccaya, dum antaŭ dek jaroj oni prenis el tiu fonto po 30 kubaj metroj”.
Ĉu tio estas konsekvenco de forceja efiko sur la Tero? Unu asertas, ke jes; aliaj, ankoraŭ hodiaŭ, ke ne. La vero estas, ke temas pri malprudento de homoj, kiuj ne vidas longe antaŭen, laŭ satiro – preter populara melodio de Noel Rosa (1910-1937) – de la poeto Pedrinho Bevilacqua: nesciantoj supozas, ke ili scias, sed ili nenion scias.
Pripenso de Bona Volo
Neniam antaŭe fariĝis tiel nepre necese kunigi klopodojn de mediprotektantoj kaj ties kontraŭstarantoj, kaj ankaŭ laboristoj, entreprenistoj, amaskomunikantoj, sindikatanoj, politikistoj, militistoj, advokatoj, sciencistoj, religiuloj, skeptikuloj, ateistoj, filozofoj, sociologoj, antropologoj, artistoj, sportistoj, instruistoj, kuracistoj, studentoj, dommastrinoj, familiestroj, barbiroj, taksiistoj, stratbalaistoj kaj aliaj segmentoj de la socio, por batalado kontraŭ malsato kaj por konservado de vivo sur la Tero. Tiu temo fariĝis gravega, kaj ties perspektivoj, mallumaj. Pro samaj motivoj, urĝas plifortigi ekumenismon, kiu transsaltu barojn, kvietigu malamon, starigu interŝanĝon de spertoj, kiuj stimulu tutmondan kreemon, konfirmante la valoron de soci-homama kunlaborado, kiel ekzemple la popolaj kooperativoj, en kiuj virinoj grave agadas, kun subsktreko al la fakto, ke ili estas rekte kontraŭaj al malŝparado. Multon oni povas lerni unuj kun la aliaj. Sendube mala estas la vojo de perforto, de kruelo, de militoj, kiuj invadis hejmojn ĉie en la mondo. Resume: kiam oni superas arogantecon kaj antaŭjuĝon, tiam estas ĉiam io justa kaj bona por lerni kun ĉiuj vivantaj en ĉi tiu vasta "Arkeo de Noa”, kiu estas la nuntempa kompakta mondo.
_____________________________________________
* Peco prenita el la artikolo "Ok Celoj por la Jarmilo”, kies aŭtoro estas Paiva Netto, publikigita en la revuo Tutmondigo de la Frata Amo. Komence eldonata en la portugala, franca, angla kaj Esperanta lingvoj, la mesaĝon la direktoro de Legio de Bona Volo sendis al la kunsido de High-Level Segment 2007, ĉe Ekonomika kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ecosoc) – kie LBV havas statuson de ĝenerala konsulto. La kunsido okazis ĉe Palais des Nations, la centra oficejo de UN en Ĝenevo (Svisujo).
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Hungary
Brazil
Romania
Czech Republic