Manifesto de Bona Volo (II)
Ne estas bona reĝimo, dum la homo restas malbona.
Tiu ĉi horo estas do la grava momento por ke unuiĝu la gvidantaroj religiaj, politikaj, entreprenaj, sindikataj kaj komunumaj, ĉiuj, fine, por la bono de ĉi tiu eksterordinara mondo; estas necese, tamen, ke tiu unuiĝo superu la eluzitajn vojojn de la sociajn alĝustiĝoj, nome, alĝustiĝoj de la sistemoj, de la reĝimoj, alĝustiĝoj de kio ajn, ĉar ne eblas bona reĝimo, dum la Homo restas malbona: la a vido jepovo malvirtigis la veran sencon de aŭtoritateco. Kiom da leĝoj fariĝas, tiom da manieroj trompi la leĝojn estos elpensitaj de la Homo, ĝis li ekkomprenos, ke ni havas reciprokajn kompromisojn. Sen tia kompreno, la socio estas iu farso, escepte se ĝi estas ja kanibala socio. Estas necese, ke oni kunigu al la mensa penado tiun de la manoj, al la filozofio la ŝpaton. Tiu ĉi estas ja la grava momento por tio, kion ni nomas Politiko de Dio, Politiko por la Homo kaj por la Homa Spirito. Diradis Alziro Zarur, la karmemora Fondinto de Legio de Bona Volo, ke "ne estas sekureco ekster Dio” (Dio rigardata kiel Amo, ne la sangavida dio ĉiuj fanatikuloj). Kaj, evidente, tio aplikiĝas ankaŭ al la Politiko, samkiel al ĉiuj aspektoj de la surtera vivo de la Homo.
IV – La liberecon ekonomian, politikan kaj religian, tiom aspiratan en la nuna mondo, neniam oni povos atingi sen la principo de respekto al la Homa Estaĵo kaj ties spiritaj valoroj. Eĉ Gorbaĉov reprezentanto de nacio ĝis antaŭ nelonge rekonata kiel ateisma-materialisma, konkludis, ke ni ne povas vivi sen spiritualeco. Jen krianta evidentaĵo, kiel dirus la brazila dramisto kaj verkisto Nelson Rodrigues.
Malfacileco instigas kreivon. Agu cerbumante!
La brazila Popolo estas pacama kaj fidema Popolo, sed ĝi ne povas ne plenumi siajn devojn kaj kompromisojn al la Patrujo. Kio estas tiu profunda krizo socia, morala, spirita kaj politika, kiun ni travivas sur la tuta Planedo, se ne la plej granda el niaj bonŝancoj, alivestita je malbonŝanco? Ni ĉiam diras, ke ĝuste en la krizaj momentoj forĝiĝas la grandaj karakteroj kaj aperas la plej potencaj nacioj. Kiam ni estas kun DIO, eĉ la malfacilaĉo fariĝas la plej bona momento por kreado. Malfacilaĵo instigas kreivon! Agu cerbumante! La unua viktimo de afliktego estas la afikitito. Nu, ĉiuj venkoj estas decide je nia atingpovo, per la forto de nia laboro. Por ke ni ne estu kuntrenitaj de la transformiĝoj balaantaj la Planedon, ni staru en la avangardo. Pere de politika kaj spirita ago, ni havas ĉian eblon transiri la maron da malfacilaĵoj kaj egaliĝi al la unuaj, kiuj al venos al la estonteco. Ni, brazilanoj, estas Popolo fiera pri nia paka konduto en la internacia kunvivado. Garantiitaj niaj landlimoj difinitaj de la "bandejranoj” (esploristoj), en ili ni longe restas sen la fantazioj pri konkero kaj kontinenta hegemonio. La inklino al la PACO ne signifas, tamen, rezigno al la gravaj devoj pri solidareco al la komunumo de la homoj.
La forto de la nacioj rezultas el la unuopaj streboj. Al ni nenion valoros vasta teritorio, se ni ne kapablos teni ĝin; por nenio taŭgos la gravaj rimedoj de la Naturo, se ni ne scios ĝui singarde kaj ŝpareme; por nenio taŭgos la inteligenteco, se ni ne scios utiligi ĝin kiel ilon por la komuna bono! Brazilo havas grandan defion kaj ankaŭ instrumenton por ĝin venki. La defio estas tiu de la historia momento, de la malfacilaĵoj de ni travivataj. Kaj la instrumento estas la unuiĝo de niaj fortoj: la morala forto, la civila forto, kaj la forto de nia fido je la Homa Estĵo kaj je DIO. Evidentiĝas per si mem, ke neniu nacio estos forta, se al ĝi mankos eĉ unu fortoj.
(Sekvu)
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.