Fakulo pri bibliaj temoj laŭlonge de preskaŭ ses jardekoj, Paiva Netto estas unu el la plej gravaj predikantoj de la nuntempo. Liaj furaroĵoj havigas al liaj legantoj, aŭskultantoj kaj televidspekantoj ian valoran kaj originalan perspektivon por klalirigi demandojn pri la homa vivo tra la lenso de Ekumena Spiritualeco. Liaj publikigaĵoj jam estis tradukitaj al pli ol 25 lingvoj, kaj ankaŭ adaptitaj al la brajla alfabeto, kaj ili enviciĝas inter la plej venditaj dum literaturaj eventoj.
João Periotto
Inter lia verkaro, elstariĝas la kvin volumoj de la kolekto La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, konsistantaj el la titoloj: La Profetaĵoj sen mistero; Ni ĉiuj estas Profetoj; Apokalipso sen timo; Jesuo, la Dia Profeto kaj Jesuo, La Doloro kaj origino de Lia Aŭtoritateco.
La unua titolo de tiu serio kaŭzis grandan reeĥon, en la jaro 1998, ĉe la plej popularaj eventoj pri literaturo enlande kaj alilande, kiel tiu 50-a Libro-Foiro de Frankfurto, en Germanujo, kaj tiu Liber'98 — 16-a Internacia Libro-Foiro de Hispanio, en la urbo Barcelono. La brazila historiisto, esploristo kaj verkisto Frei Rovílio Costa (1934-2009) registris sian entuziasmon pri tiu verko: “Mi ja publikigis pli ol 2,6 mil titolojn, kun pli ol 3 mil aŭtoroj el plej diversaj pensoj. Rilate la libron La Profetaĵoj sen mistero, de Paiva Netto, pro la disvolvo de ideoj kaj alprenita starpunkto, la dialogo fluas. (...) LBV, al kiu mi kontribuas, estas konstruanta verajn vojojn por la mesaĝo de Sankta Francisko: de Paco kaj de Bono”.
Aliaj signifaj verkoj de la aŭtoro estas Kronikoj kaj Intervjuoj, Kiel Venki Suferon, Vivo-Saĝeco, Meditadoj el la Animo, Tagorde kaj Urĝas Reeduki!.
Sennombraj gravuloj registris sian admiron pri la verkoj de la aŭtoro. La usona verkisto Errol Lincoln Uys rimarkigis ke: “Kiel praktika homo, Paiva Netto ne forgesas sian poetan animon”. Laŭ difino de la brazila eminenta profesoro, juristo kaj traktatisto José Cretella Jr., “li estas eminenta stilisto, ĉiam informita pri la novaĵoj”. Kaj, laŭ opinio de la majstro de profesoroj, Moacir C. Lopes, “li estas tre talenta verkisto”.
Ankaŭ la ĵurnalisto, advokato kaj fondinto de la brazila gazeto A Tribuna Regional (kiu invitis la ĉefgvidanton de LBV partopreni en la rubrikisto-teamo de la periodaĵo), d-ro Valdir Andres, elstarigis la beletran talenton de la aŭtoro: “Paiva Netto skribas en la gazeto A Tribuna Regional, de Santo Ângelo [sud-brazila urbo] kaj granda estas la akcepto fare de la legantoj, kun eksterordinara reeĥo en la regiono de Misiejoj, en aliaj ŝtatoj kaj eĉ alilande, laŭ la retmesaĝoj, kiujn ni ricevas. Tial, estas granda honoro bonvenigi la konceptojn, la opiniojn, la brilan plumon de profesoro Paiva Netto”.
La bona akcepto de tiuj mesaĝoj estis same laŭdata de la ĝenerala direktoro de Jornal de Brasília, Renato Matsunaga. Li laŭdis la artikolojn de la aŭtoro, kiuj estas publikigataj en unu el plej gravaj periodaĵoj de la brazila ĉefurbo. “La direktoro-prezidanto Paiva Netto redaktas rubrikon ĉe ni, kiu estas tre laŭdata de niaj legantoj. Li ĉiam venigas iom de la parolo de Dio, prezentante la kuntekston kune kun ĉiutagaj okazaĵoj”.
Publikigitaj verkoj
Tesouros da Alma (Trezoroj de la Animo), 2017 – Lanĉita ankaŭ hispane (2018).Sagradas Diretrizes Espirituais da Religião de Deus, do Cristo e do Espírito Santo (Sanktaj Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito), volumo 1 (1987), reviziita kaj pligrandigita eldono en 2017 – Lanĉita ankaŭ angle, esperante kaj hispane.Jesus, a Dor e a origem de Sua Autoridade (Jesuo, la Doloro kaj la origino de Lia Aŭtoritateco), 2014.Jesus, o Profeta Divino (Jesuo, la Dia Profeto), 2011. ÉUrgente Reeducar! (Urĝas Reeduki!), 2010 – Enlanda aŭtoro plej multe vendita dum la Internacia Libro-Foiro de San-Paŭlo, Brazilo, en 2010. Em Pauta (Tagorde), 2008 – Vendo-furoraĵo dum la 20-a Internacia Libro-Foiro de San-Paŭlo, en aŭgusto 2008, kaj en la Libro-Foiro de Porto Alegre en la sama jaro. Evangelho do Sexo (Evangelio de la Sekso), 2006 – Beletra Eseo.Jesus, o Libertador Divino (Jesuo, la Dia Liberiganto), 2007 – Beletra Eseo.Reflexões da Alma (Meditadoj el la Animo), 2003 – Lanĉita ankaŭ en Portugalio per la eldonejo Pergaminho, en 2008; esperante, en 2011; kaj hispane, en 2016.Crônicas & Entrevistas (Kronikoj kaj Intervjuoj), 2000.Sabedoria de Vida (Vivo-Saĝeco), 2001 – Unu el plej venditaj dum la Internacia Libro-Foiro de Rio-de-Ĵanejro, en 2001.Cidadania do Espírito (Civitaneco de la Spirito), 2001.Apocalipse sem medo (Apokalipso sen timo), 2000.Somos todos Profetas (Ni ĉiuj estas Profetoj), 1999.As Profecias sem Mistério (La Profetaĵoj sen Mistero), 1998 – Lanĉita ankaŭ angle, france kaj hispane. Diretrizes Espirituais da Religião de Deus, do Cristo e do Espírito Santo (Sanktaj Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito), volumo 3 (1991).Diretrizes Espirituais da Religião de Deus, do Cristo e do Espírito Santo (Sanktaj Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito), volumo 2 (1990).Como Vencer o Sofrimento (Kiel Venki Suferon), 1990. Lanĉita ankaŭ hispane (2017).Tratado Universal sobre a Dor (Universala Traktato pri Doloro), 1990.Ao Coração de Deus (Al la Koro de Dio), 1990 – Ekumena Kolekto da Preĝoj. O Sentido da Paixão no Final dos Tempos (La Signifo de Pasiono ĉe la Fino de la Tempoj), 1989 – Lanĉita ankaŭ fance.A Verdadeira Educação começa em Jesus (La Vera Edukado komenciĝas ĉe Jesuo), 1989.Natal, Fim dos Tempos e a Volta de Jesus (Kristnasko, Fino de la Tempoj kaj la Reveno de Jesuo), 1988.Epístola Constitucional do Terceiro Milênio (Konstitucia Epistolo de la Tria Jarmilo), 1988 – Lanĉita ankaŭ france kaj germane.A Nova Abolição (La Nova Abolicio), 1988.A Bíblia para o Povo (La Biblio por la Popolo), 1988 – Lanĉita ankaŭ angle, hispane kaj ruse.Religião do Terceiro Milênio (Religio de la Tria Jarmilo), 1987 – Lanĉita ankaŭ angle kaj hispane.Dialética da Boa Vontade (Dialektiko de la Bona Volo), 1987 – Lanĉita ankaŭ angle, esperante, france, germane, hispane kaj itale.O Brasil e o Apocalipse (Brazilo kaj la Apokalipso), volumo 1 (1984), volumo 2 (1985) kaj volumo 3 (1996).Jesus, Zarur, Kardec e Roustaing, na Quarta Revelação (Jesuo, Zarur, Kardec kaj Roustaing, en la Kvara Revelacio), 1984.Livro Jesus (Libro Jesuo), 1983.Livro de Deus (Libro de Dio), 1982.