Omaĝo al la Eterna Spirito de papo Francisko
Papo Francisko, Frato ĉe Sinjoro Kristo, mi preĝe altigas mian peton de benoj de la Dia Resurektinto al via malavara Animo, post misiista irado sur la planedo Tero.

La Sanktega Patrino Maria, Universala Patrino de la Homaro, akceptu kaj komfortigu vian Eternan Spiriton, en la ĝusta principo, ke la granda sekreto de la Vivo estas, ke amante la Vivon, oni scipovu sin prepari por la morto, aŭ Eterna Vivo, en la preciza horo, fiksita de Dio!
La Ekumenismo de Animoj — por kiu ni multe strebadas, nome Kulturo de Paco, kiun ni deziras starigi en la korojn — igas nin rememori la vortojn de papo Francisko, okaze de la mesaĝo de Angelus, rekte el Placo Sankta Petro, dimanĉe, je la 15-a de Novembro 2015: “Nia fina celo estas renkontiĝi kun la resurektinta Sinjoro. (...) Ni estas vokataj travivi la nuntempon, konstrui nian estontecon kun sereneco kaj fido je Dio. (...) Kaj nia espero havas vizaĝon: la vizaĝon de la resurektinta Sinjoro, kiu alvenas ‘kun granda potenco kaj gloro’ (Mk 13, v. 26), tio estas, kiu esprimu Sian krucumitan amon, transfigurite en resurekto. La triumfo de Jesuo en la fino de la tempoj, estos la triumfo de la Kruco, la elmontro, ke la ofero de si mem pro amo al la proksimulo, per la imitado de Kristo, estas la sola venka potenco, kaj la sola firma punkto meze de skuoj kaj de tragedioj en la mondo”.
Ni petas de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj de Sankta Francisko el Asizo, Patrono de Legio de Bona Volo, ke ili prilumu liajn vojojn dum tiu nova pilgrimado revene al la Domo de la Patro, la Spirita Mondo, nia devenloko, sublima lulilo, kiu nin lulas dum la eterna vivo.
Ni preĝu, miaj Fratinoj kaj miaj Fratoj!
Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!
Paiva Netto
21/04/2025 – lunde
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.