Liberigita liberiganto

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019. Aktualigita en Oktobro 2024.
Reprodução BV

La pola ĵurnalisto kaj filmisto Roman Dobrzyński vizitis Brazilon por intervjui Paiva Netto.

Nia klopodado, en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, estas prezenti ian Jesuon sensektigitan, sen elstaraj anguloj, por ke Li povu plene aperi en Sia Dia Grandeco, kun potenco kaj aŭtoritato, antaŭ ĉia ajn konscio en la mondo. Mi registris ĉi tiun koncepton pri sensektigo de la Kristo dum intervjuo, kiun mi donis, en la jaro 1989, al la produktanto de dokumentaj filmoj de la pola televido, tiam vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, ĵurnalisto Roman Dobrzyński, kiu estis en Brazilo por partopreni la inaŭguron de la Templo de Bona Volo. Tiuokaze, Roman analizis la mision de la Templo de Bona Volo, kiun mi estis inaŭguronta je la 21-a de Oktobro de tiu jaro, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kaj li demandis min pri tio, kiel mi povis prediki Ekumenismon Senliman, parolante pri Jesuo. Mi resumis tion, kion mi predikas de jardekoj pri tiu tute esenca temo en la doktrino de la Religio de la Tria Jarmilo, kaj mi respondis tion, kion multa fojo mi klarigadas pri ĉi tiu temo, ke unu el la grandaj taskoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas Lin sensektigi, ĉar Jesuo estas la Ekumena Kristo, La Dia Ŝtatestro, kaj mi konkludis: la Ĉiela Provizanto ne estas ia rankora ekskluzivemulo. Li estas Sublima Idealo de Humaneco, Amo, Solidareco, Justeco kaj Favorkoreco al ĉiuj Homaj kaj Spiritaj Estuloj.

En la verko Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito (2001), mi registris fragmentojn de unu el miaj prelegoj, farita pere de Superreto Bona Volo de Radio, je la 5-a de Novembro 2005, okaze de la Brigado de la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo*1 —, kiu estas serio da programoj dediĉitaj al la integriĝo de familioj en la Leĝojn de Dio, — kaj tiam mi substrekis mian penson pri la universaleco de la figuro de la Sublima Instruisto:

Estas nepre necese kompreni, ke Jesuo ne estas monopolo de iu ajn kredo, eĉ se ĝi estas plej rimarkinda kaj alta. Li estas la Dia Liberiganto. Se oni komprenas Lin sen la tendenco al netoleremo, oni ne plu vidas Lin kiel “posedaĵon” — kiel oni kruele etikedis kaj konsideris la sklavojn.

Tela: Henrik Benedictus Olrik (1830-1890)

Ĉu Liberiganto en katenoj?!

Tiel, kun ligitaj manoj, Jesuo neniam povus liberigi iun ajn. Ĉar ne la Majstro apartenas al ni — tiu katastrofa argumento kondukas multajn homojn al bedaŭrindaj konfliktoj, en batalado por propra posedo. Male, ni apartenas al Li. (...) Estas do urĝe kleriĝi, edukiĝi, reedukiĝi, por ĝuste instrui, eduki kaj reeduki en Dio, en la Kristo kaj en la Sankta Spirito. Tio estas la Brigado por Ĝenerala Reedukado de la Dia Religio en marŝo.

Estas urĝe elstarigi tiun kvaliton de la Ĉiela Miraklofaranto, malgraŭ la pleonasmo: liberiga Liberiganto, kiu estas efektive libera. Li vivas super niaj mezuroj de spaco-tempo, kiuj striktigas la rezonadon, malgrandigas filozofion kaj logikon, ĉar tio submetas niajn analizmetodojn al la nesufiĉaj homaj sentumoj. Kvankam oni scias, ke nek la Tero, nek la Suno estas la centro de la Universo, la homoj, je konsiderinda kvanto, ankoraŭ kredas, ke ili konsistigas la universalan esencon de ĉia scio. Tia pensmaniero geocentra aŭ hom-centra, aŭ ambaŭ, nome geo-hom-centra, malfaciligas la sensektigon de la temoj pridiskutataj.

Reprodução BV

Joracy Camargo

Ni absolute ne estas la centro de la Kosmo. Estas necese, ke ankaŭ la konscio liberigu sin de tiaj konceptoj, kiujn Astronomio jam renversis, sed kiuj ankoraŭ troviĝas inkrustitaj, en kaŝa maniero, en la homa pensoperspektivo. La rezonado de Joracy Camargo (1898-1973), renoma brazila  ĵurnalisto, kronikisto kaj dramisto, kontribuas al ĉi tiu medito, kiam li asertas, ke: “La funkcio de saĝulo ne estas kondamni, sed esplori kaj klarigi. Kio plej karakterizas lin, tio estas la toleremo”.

La Parolo de Dio ne estas ia mensa prizono

Tiel same okazas rilate la Vorton de Dio. Oni ne rajtas interpreti ĝin kvazaŭ mensan, precipe spiritan prizonon. Ĝia frapanta laŭlitera aspekto, ekzamenata laŭ la angulo de la libera elektopovo*2, per kiu la Ĉiela Patro proponas al ni kondiĉojn por pensi kaj agi kun respondeco, rompas ĉenojn de spirita nescio. Krome, ni neniam forgesu, ke “Dio estas Amo” (Unua Epistolo de Johano, 4:8), kaj pro tio oni ne rajtas kompreni Lian Mesaĝon laŭ la diapazono de malamo. Unua kaj ĝusta paŝo por tia sinteno estas sensektigi Jesuon*3.

__________________________________________

*1 Brigado de la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo — Elsendita ĉiun lundon, fare de Superreto Bona Volo de Komunikado (vidu la portugallingvan liston da radiostacioj en la portalo Bona Volo, aŭ elŝutu la aplikaĵon Boa Vontade Play, la Brigado de la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo estas elsendata rekte el la Familia Eklezio n-ro 1 de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, sub la respondeco de la geedzoj Paiva Netto, kaj plie al ĉiuj Familiaj Eklezioj de la Religio de la Universala Amo.

*2 Libera elektopovo — En sia libro Brazilo kaj la Apokalipso (nur portugallingva), tria volumo (1996), Paiva Netto klarigas tiun temon: “Ĉiu homo konstruas sian destinon. Libera elektopovo kaj determinismo kune ekzistas. Al nenia ago mankas konsekvenco, en ĉi tiu mondo aŭ en la alia. La Ĉiela Patro donas al ni la vivon, ni kreas nian destinon, ĉu bonan, ĉu malbonan, ĝis ni lernas, laŭlonge de sinsekvaj vivoj, la eternan vojon al Bono, kiu estas Dio. Legu krome la bonegan ĉapitron “Dio, relativa elektopovo kaj respondeco”, en la verko “Mortintoj ne mortas (2018), de Paiva Netto.

*3 Sensektigi Jesuon — Por enprofundiĝi en tiun gravan temon, legu la artikolon “Sensektigo de Kristanismo”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.