Portugalujo estas ia Pasio

Artikolo verkita de Paiva Netto, okaze de misiista vizito al la urbo Lisbono, en Aprilo 1993 | Ĝisdatigita en Majo 2022.

Okaze de la Sankta Semajno, dum vizito al la ĉefurbo de tiu bela lando, mi klopodis esprimi per vortoj, kio tamen estas neebla, la kontentecon de mia Animo, kiam mi vidis ke la idealo de Bona Volo de Dio estas akceptita de ĝia popolo:

Mateniĝas. Birdoj, ankoraŭ timeme, alportas al niaj oreloj sian kanton amoplenan. Mi kontemplas Lisbonon dormantan. Ĝi dolĉe sin streĉas por vekiĝo. Kiel bela! Ĝi ankoraŭ ne tute vekiĝis. Dekstre, for, alte brilas la kastelo de Sankta Georgo. Iom pli proksime, kuŝas la arboriĉa avenuo Libereco. Ankoraŭ dekstre, pli proksime al la prilumita fortikaĵo, majeste staras la statuo de Pombal. Plimultiĝas rapidveturiloj kaj aŭtomobiloj, kiuj veturas ĉirkaŭe. Sed piedirantoj ankoraŭ ne alvenis. Unu el tiuj fuĝeme iras malsupre, fore. Apenaŭ mateniĝis, almenaŭ por la pepantaj birdetoj, kiuj svarmas sur la urbaj arboj kun sonado kampara. Ili estas modelo: ili rezistas kontraŭ la malpurigo de la medio. Iliaj gorĝoj postvivas toksajn gasojn. Kaj ili kantas. Kaj dum ili kantas, eterna estas Espero.

François Philipp

Hieraŭ mi alvenis el la Nordo. Tie mi bone konas la ĉarman Ribeira. El la Montaro Pilar, Vila Nova de Gaia, mi ensorbis ĝian tutan intensan poezion. La Turo de Klerikoj belon montras al okuloj. Ĉe Avenuo de Aliancanoj, mi sentas, ke energie batas la koro de Porto. Mi venis el la regiono de Minho, kie mi travivis profitodonajn tagojn. Braga, Vila Nova de Famalicão, Guimarães... Gastama popolo, cetere.

Laŭlonge de la tuta veturado, kaj ili estis multaj kilometroj, mi pripensis la vivon.

Ĉi tie troviĝas granda rezervo de homeco. Kaj tio, la homeco, pensigas pri Jesuo. Ni troviĝas en la Sankta Semajno. Eĉ se por mi ĉiuj semajnoj estas sanktaj, ĉar laŭlonge de ili travivas kaj amas la sanktaj kreitaĵoj de Dio. Jen estas la deziro de ĉiu bona kristano, kiel Alziro Zarur, António de Lisboa, la Sankta Reĝino, Don Bosco, Francisko el Asizo, Alberto Schweitzer, Einstein, Gandhi kaj multaj aliaj, kiuj kun aŭ sen deklaro, sub la standardo de Amo, la standardo de la Kristo, obstine vivis aŭ vivas sur ĉi tiu mondo, kaj multon bonfaris al spiritaj aŭ materiaj estuloj. Kristano ne estas tiu, kiu surportas etikedon, ofte hereditan, sed natura stato de civilizeco, ia formo kvintesenca de amo, kiu ne estas privilegio de kredo, ideologio, etno, aŭ io ajn kio persiste disigas la homojn, kaj en tio ni pravigas la admonon de la fama Mahatmo, brahmaisto laŭ sia deveno, sed portanta en si, ĉar li tion konsideris la plej valora paĝo iam ajn skribita, la Feliĉojn en la Prediko sur la Monto, farita de Jesuo (Evangelio laŭ Mateo, 5:1 ĝis 12). Gandhi (1869-1948) diradis: “Okulon pro okulo, kaj la homaro blindiĝos”. Kaj ni kompletigas: per varma aŭ malvarma milito...

Eĉ inter ateistoj oni povas trovi bonajn kristanojn. Ne senkiale do ni prezentas ĉi tiun penson de Alexandre Herculano (1810-1877), de ni resumitan: “Frateco estas la esenco de Kristanismo”.

Reprodução BV

Mi fidas je Portugalujo. Mi fidas. Oni ne taksu landon laŭ ĝia vasteco teritoria, nek laŭ la kvanto de ĝia popolo.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi verkis por portugala revuo, mi skribis la jenajn vortojn: (...) Portugalujo, kiu en certa momento en la Historio, plivastigis la limojn sur la Tero, havas en si latente tiun tutan trezoron de Fido kaj Espero, resumitaj per la grandeco de ĉi tiuj versoj de Fernando Pessoa (1888-1935):

Preĝo

Sinjor’, la nokt’ alvenis, l’ Anim’ fias.

Tiomaj estis ŝtormoj kaj la volo!

Restas nun, en silento malamika,

La granda mar’ kaj resopir’ en koro.

 

Sed flamo, kiun vivo en ni kreis,

Se viv’ ankoraŭ estas, ne finiĝis.

La cindro de la morto sur ĝi restis:

La man’ de vento eble levos ĝin.

 

Blovas la briz’ — malĝojo, aŭ angoro —,

Kaj flamo de penado refortiĝas,

Kaj rekonkeru ni Distancon foran —

Sur mar’ aŭ aliloke, tamen nian!

Efektive, mia kara Pessoa, “ĉio indas, se ne eta estas l’ Animo”. Nuntempe, la maro estas ĉiuj popoloj sur la Tero, kiuj atendas mesaĝon de liberiĝo el la mensa sklaveco, kiu malfeliĉigas la homaron. Kaj granda kaj viveca estas la Animo de Portugalujo. (...) Multo restas priparolebla, pri tiu temo, ĉar treege riĉaj estas la laĉoj, kiuj kunligas du patrolandojn historie fratajn, en la konstruado de la estonteco, en la granda tasko spirite renovigi la mondon: Portugalujon kaj Brazilon.  

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.