La Senco de Religio
Religio, kiel elpuriĝo de sento, taŭgas por plibonigi la homon, integrante lin en lian Kreinton per la praktikado de Frateco kaj de Justeco inter Liaj kreitoj.
Nenio estas pli bona ol trakti pri transcendaj temoj, nome tiuj, kiuj definitive levos la Homan-Spiritan Estulon, kaj igos lin kapabla dresi la materiecajn troigojn de ia tutmondigo starigita sur la penso, ke konsumismo senlima estas la ideala feliĉo por la homo. Tio estas fraŭdo, eĉ pro la fakto, ke homamasoj ne havas sufiĉe da posedaĵoj por sin teni digne vivantaj.
Mi ne kontraŭas komercon. Tio estus frenezaĵo. Mi nur estas konvinkita, ke vivulo, kun sia Senmorta Spirito, devas okupi la centron de Ekonomio, kaj ne ĝian ludilon. De tio rezultas la valoro de la religia sento, kiam ĝi vere esprimiĝas per Amo, la Plejalta Reganto de Frateco kaj de Solidareco, kiun la mondo plu bezonas. Ni fine bezonas iri antaŭen kaj diri, ke la Eterna Spirito, kiu loĝas en la homa korpo, je tiu estas la mezuro por ĉio, ĉar ĝi estas Ĉiela Civitano.
Ekonomio sen supera sento en la Animo rezultigas diversajn specojn de medimalpurigado, kiuj videble detruadas nian kolektivan vivejon, kiun multaj homoj intencas, laŭ siaj agoj de ekstrema monavido, transformi en kvartalaĉon, kie ankaŭ ili nepre vivos.
En la originaloj de mia verko La Kapitalo de Dio, mi konsideris pri tiu temo, ke — por superi tian situacion, rompi tian frenezan strukturon de detruanta progreso — necesas, ke ĉiuj kuniĝu, religiuloj kaj ateistoj, por trovi solvojn, kiuj montriĝas urĝaj. Tial ni predikas, en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — la Kvara Revelacio —, la Ekumenismon de Koroj, de reciproka respekto, laŭ kiu aperas kampo fekunda por interkompreniĝo.
Super ĉio, regu la Reala Frateco, pri kiu parolis Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, en sia samnoma poemo. Tia Frateco povas kunvenigi kontraŭulojn kaj aperigi el iliaj paradoksoj solvojn por problemoj, kiuj sufokas la homaron en kreskanta fulgo, ĉar kiel al mi ĉiam plaĉas ripeti, efektive troviĝas multo por lerni, unuj kun la aliaj.
Tiu proceso de harmoniigo por transformado, en aktiva maniero, de malfacilaj sociaj situacioj en ion pli bonan estas nomata ankaŭ Frata Ekumenismo. Ĝi estas la kuniĝo de ĉiuj por la bono de ĉiuj.
Monda Tago de Religio
Je la 21-a de Januaro oni festas la Mondan Tagon de Religio. En artikolo publikigita en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, en la jardeko post 1980, post demando de leganto, ĉu ne konsistas en sekteco miaj vortoj, en miaj verkoj, ke mi tre valorigas la Religion —, mi ampleksigis tion, kion mi antaŭe estis skribinta en la unua volumo de Brazilo kaj la Apokalipso (1984):
Mi ne vidas Religion kiel arenon por sovaĝa luktado, en kiu multaj kredoj perfortas sin reciproke, atakante aŭ defendante principojn, aŭ Dion, kiu estas Amo, do Karitato, kaj tial ne povus aprobi manifestiĝojn de malamo je Sia Sankta Nomo, kaj ne bezonas koleran defendon de iu ajn homo. Zarur diradis, ke “plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu pledas por malamo nome de Dio”.
Religio en la avangardo de etiko
Mi ekumene komprenas Religion kiel Fratecon, Solidarecon, Interkompreniĝon, Kompatemon, Grandanimecon, Respekton al la Homa Vivo, Savon de Animoj, Iluminiĝon de Spirito, kio ni ĉiuj estas. Ĉio tio en la plej alta senco. Mi kredas Religion kiel ion dinamikan, vivan, pragmatan, altruisme realigeman, kiu malfermas vojojn de lumo en la Animoj kaj kiu, pro tio, devas stari je la avangardo de etiko. Mi ne vidas ĝin kiel ion senvolan, kuŝantan sur nuboj, for de la ĉiutaga batalado por postvivado, kiu sufokas homamasojn. Mi ne komprenus ĝin krome, se mi ne agadus en prudenta maniero, por la transformado de malĝojigaj realaj situacioj, kiuj ankoraŭ turmentas popolojn. Ĉi tiuj, pli kaj pli bezonas Dion, kiu estas la kontraŭveneno kontraŭ malsanoj spiritaj, moralaj, sekve sociaj, inkluzive de la degeneraj paralizo, la sekteco kaj la maltoleremo, kiuj mallumigas la Spiriton de homamasoj. (...) Kaj oni nepre devas ne ekskludi ateistojn de iu ajn deveno, kiuj venas bonfari al la mondo.
Religio, Saĝeco kaj Kompatemo
Religio, kiel elpurigo de sentoj, taŭgas por igi la homan estulon pli bona, kaj integri lin al lia Kreinto per la praktikado de Frateco kaj Justeco inter Liaj kreitoj. La Ĉiela Patro estas neelĉerpebla fonto de Saĝeco kaj Kompatemo, se oni ne konceptas Lin kiel karikaturaĵon, stereotipaĵon, malamon, venĝon, ĉar “Dio estas Amo” (Unua Epistolo de Johano, 4:8), sinonimo de Karitato.
Kun rafinita senco de oportuneco, instruis la Profeto Muhammad (570-632) — “La Paco kaj la Benoj de Dio estu sur li!” — en la Nobla Korano, Surato Al ‘Ankabut (La Araneo): “(...) Ni kredas tion, kio estis al ni revelaciita, same kiel revelaciita al vi. Nia Dio kaj via Dio estas la sama. Al Li ni submetiĝas”.
Venas al mi en la memoron ĉi tiuj vortoj de Sankta Tereza d’ Ávila (1515-1582): “Ni do klopodu ĉiam rigardi la virtojn kaj la bonajn aferojn, kiujn ni vidas en aliaj homoj, kaj kaŝi iliajn malbonajn kvalitojn per niaj grandaj pekoj”.
Ĉio evoluas. Hieraŭ la homoj diradis, ekzemple, ke la Tero estas plata. Oni asertadis, ke nia planedo estas la centro de la Universo. Kial do la religioj devus halti en la tempo? Male, Religio, kiel sinonimo de Solidareco kaj Kompatemo, devas harmonie prilumi la avangardon de ĉio: de Filozofio, de Scienco, de Politiko, de Arto, de Sporto, de Ekonomio, k.t.p.. Ankaŭ per ĝi — la Religio — Dio, kiu estas Amo, sendas al ni plej potencajn radiojn de Sia Grandanimeco. Jesuo, kiu estas Unu kun la Patro, deklaris: “Mi estas la Lumo de la mondo!” (Evangelio laŭ Johano, 8:12).
Vidu bone: Li sin proklamis la Lumo de la mondo, kaj ne nur de parto de la homa socio. Jen la eksterordinara valoro de la aserto de Zarur: “Religio, Scienco, Filozofio kaj Politiko estas kvar aspektoj de la sama Vero, kiu estas Dio”.
Kongruas kun tio ĉi tiu penso de neniu alia ol la skeptika Voltaire (1694-1778): “Toleremo estas tiel bezonata en politiko kiel en religio. Nur fiero estas netolerema”.
Por mildigi la malvarmon en la koro
Nu, deziri, ke ĉi tiuj branĉoj de la universala kono restu enfermitaj en izolitaj departementoj, dum antaŭjuĝa konflikto, estas de longe la kaŭzo de multaj malbonaĵoj, kiuj nin trafas, aparte se temas pri Religio, komprenata en plej alta senco. Precipe en tiu kampo devas ekesti la spirito de solidareco, kiu, se ĝi mankas al Komunikado, al Scienco, al Filozofio, al Edukado, al Ekonomio, al Arto, al Sporto, al Politiko kaj eĉ al Religio, rezultas malvarmaj sentoj, kio de longa tempo karakterizas la homajn rilatojn, precipe dum la lastaj tempoj.
Edukado kun Ekumena Spiriteco
Manko de Solidareco, de Frateco, de Grandanimeco, de longa tempo kaŭzas grandan malkongruon inter materia progreso kaj maturiĝo morala kaj spirita. Tial ni frate admonas: estas tempo kvietigi la pasiojn. Tamen, ne estos Paco, dum persistos kruelaj diskriminacioj kaj sociaj, krimaj malsamecoj kaŭzataj de la senlima avido, kiujn per efika Edukado kun Ekumena Spiriteco ni devas kontraŭbatali.
Progreso kun Ekumena Spiriteco
Pro insistado je serĉado de progreso, kiu spitas la sencon de Ekumena Spiriteco, nome la interna rilato de Animoj kun ilia Plejalta Kreinto, tial la homo sin kondamnas al konstanta malhomeco. Tia stato de ĝenerala anomalio rezultas de malpacema mensostato, kiun pluraj generacioj de longa tempo preferas, ekzemple, anstataŭ la Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amas. Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi. Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. Tion Mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:12 ĝis 17 kaj 9).
Se ni ne elektos tiajn vojojn, ni estos kondamnitaj al la realaĵo montrita de Gandhi (1869-1948): “Krom se la grandaj nacioj forlasos sian deziron ekspluatadi kaj la spiriton de perfortado, el kiu la milito estas plej natura elmontriĝo, kaj la atombombo la plej neevitebla konsekvenco, ne estas espero de paco en la mondo”.
La solvo troviĝas ĉe Dio
Ĉiam eblas bona solvo, kiam homoj fidele klopodas pri ĝi. Kaj tio faras, ke la civilizacio, aŭ almenaŭ tio, kion oni vidas ĉirkaŭ ni sub tiu nomo, mirakle postvivas siajn plej malbonajn, frenezajn tagojn. La saĝeco de Talmudo transdonas sian praktikan instruon: “Paco estas por la mondo tio, kio fermento estas por la panpasto”.
Precize!
Troviĝas homoj, kiuj preferas aludi al la religia spirito emfazante pri patologiaj deturniĝoj okazintaj dum la jarmiloj. (Mi tute ne inkluzivas inter ĉi tiujn komentariojn la prudentajn historiistojn kaj analizistojn.) Mi pensas, ke tiu malpacema konduto, kiu makulis per sango la Historion, devas urĝe lokiĝi for de niaj koroj, pro la justaj agoj, ĉar pli grandaj estas la motivoj, kiuj devas nin kunfratigi, ol tiuj, kiuj taŭgas por ardigi rankorojn. Malamo estas armilo direktita kontraŭ la brusto de tiu, kiu malamas. Sekve, estas tre oportuna ĉi tiu admono de pastoro Martin Luther King Jr. (1929-1968), kiu ne neis sian propran vivon por la idealoj, kiujn li pledis: “Ni lernis flugi kiel birdoj kaj naĝi kiel fiŝoj, sed ne la arton kunvivi kiel fratoj”.
Tial, mi denove diras: la miraklo, kiun Dio atendas de la spiritaj kaj homaj estuloj estas tio, ke ili lernu ami unu la alian, por ke ili ne tute freneziĝu, kiel montriĝis en la esploro pri la milita uzo de antimaterio.
Plej bona altaro por adorado al la Kreanto estas Liaj kreitoj. Fariĝas urĝe, ke la homaro havu Homecon.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.