Senmaskigi la antiKriston
En la radi-serio “Unuecigita Evangelio de Jesuo” — kiun mi elsendis per Supera Reto Bona Volo de Radio, en la jardeko post 1990 —, mi defendis mian vidpunkton pri la vera vizaĝo de la antiKristo. En iu momento de la prelego, kiun mi faris vivelsende kaj improvize, mi substrekis:
Kio estas pli antiKrista ol malamo? Iuj homoj atendas nur ian monstron, sed necesas forigi el la kapo tiajn simbolaĵojn stereotipajn, kiuj kondukas personojn al atendado de io fantomeca, sed la problemo staras ĉi tie mem, en ĉi tiu dimensio, kaj ĝi de jardekoj okazadas. La Apokalipso mem aludas al pluraj antiKristoj. Sed la klarigo trovebla multloke pri ili estas tro limigita.
Stereotipoj ĝenerale tenas la homojn senatentaj, kaj tamen la agado de antiKristo estas la kolero, la seksperforto, la murdoj de virinoj, la pedofilio, la malico, la enhejma perforto, la korupto, la senpuneco kaj ĉio plia, kio malhonorigas la Spiriton, la homon, la civitanon, la familion, la komunumon, la socion, la patrujon, la mondon.
Jen la antiKristo estas ankaŭ iaspeca “nevidebla lupo” — la obsedanta spirito —, kiun oni urĝe devas forpuŝi el la homoj. Temas pri ia Babilono*1, t.e. la neŝatinda parto de ni ĉiuj.
Nostradamus (1503-1566), per letero sendita al Henriko la 2-a (1519-1559), reĝo de Francujo, klarigis, ke: “Apostateco estos preskaŭ ĝenerala”.
La viziulo el Salon*2 faris, per tiuj malmultaj vortoj, priskribon pri la agado de la antiKristo.
Majstro Jesuo siavice priskribis la tempon, dum kiu ni vivas, deklarante: “Kaj pro la multobligo de maljusteco [en la mondo], la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita” (Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, 24:12 kaj 13).
____________________________
*1 Babilono — Apokalipso de Jesuo laŭ Johano, 14:8; 16:19; 17:5; 18:2; kaj 18:10.
*2 Salon — Franca urbo kie Nostradamus vivis.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.