Dia Parto de la Biblio
Deveninte el Britujo, en la jaro 1549, la Tago de la Biblio estas festata en la dua dimanĉo de Decembro. En Brazilo, tiu dato estas rememorata ekde 1850. La presado de la unua ekzemplero de la Sankta Biblio, en 1455, fare de Johannes Gutenberg (1398-1468), en la latina versio, estas konsiderata kiel inkunablo — libro farita en la unuaj tempoj de presarto per moveblaj litertipoj, ne manskribita — kiu lanĉis amasan produktadon de literaturaj verkoj en Okcidento.
Profetaĵoj kaj pli bonaj tempoj
Neniu titolo sukcesis transpasi ĝin. Ĝi estas absolute la plej granda furorvendaĵo en la Historio.
Tiu afero donas al mi la oportunan okazon alporti al vi kelkajn komentojn, kiujn mi faris en la verko Brazilo kaj la Apokalipso, volumo 3-a (1996).
Unu el la grandaj maltrankviligaj aferoj en la homaro, eĉ kiam ĝi neas ian interesiĝon pri tiu temo, estas la ebleco pri gravaj okazaĵoj spiritaj, homaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj, atmosferaj, teraj, krom sinsekvaj militkonfliktoj, en la defioplena tempo, dum kiu ni vivas, interalie la atomnukleaj. (...) Dum jarmiloj, dum diversaj epokoj, la Profetaĵoj de Dio, pere de Liaj senditoj kaj de Jesuo mem, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, estis forpelitaj, ĝis preskaŭa ridindigo, pro misaj aŭ partaj komprenoj pri ilia signifo. Unu el tiuj estas la konstantaj anoncoj pri la fino de la mondo, kiu, danke al Dio, ne konfirmiĝas, kvankam ni scias, ke iam ĝi okazos, kaj ke tiam komenciĝos nova evoluociklo por la estuloj kaj por la planedo. De tiuj supraĵaj antaŭdiroj alvenas ankaŭ la malfacilaj baroj, por iuj homoj, kontraŭ serioza analizo pri la providenca mesaĝo de la Biblio. Malgraŭ la bedaŭroj, ĝi daŭre rezistadas kontraŭ ĉio, inkluzive de la malbonaj kvalitoj de la surteraj estuloj. Kaj precize en la Profetado, ĝuste komprenata, troviĝas la ĉiela atentigo, laŭ tio, kion oni legas en Apokalipso, 19:10: “Kaj mi falis antaŭ liaj piedoj, por adorkliniĝi al li. Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorkliniĝu al Dio; ĉar la atesto de Jesuo, la Kristo, estas la spirito de Profetado”.
Kaj la senco de Profetado estas io plia. Kiam la Majstro transdonadis al Siaj aŭskultantoj Siajn lumajn instruojn, tiam li same profetadis, ĉar li instruadis al ĉiuj la manieron atingi, en estonta tempo, pli bonajn tagojn.
Plivalorigi la instruon de Dio
Oni ne plu perdu tempon. Ĉie ajn troviĝas konfirmaj signoj: kio estas registrita en la Netuŝebla Parto de la Biblio, tio ne estas iluzio.
Malgraŭ la Kosma Lumo, kiu naskiĝis el tiu eksterordinara teksto kaj prilumas nian Spiriton, ankoraŭ estas homoj, kiuj malŝparas valorajn horojn por pluki el ĝia enhavo homajn misaĵojn, kun la deziro malvalidigi la tutan instruon de Dio al la nacioj sur la Tero.
Nu, post jarcentoj da spirita maturiĝo, je kio interesas nin — krom pro la historia-raporta valoro — la homa parto de la Sanktaj Skriboj, kun ĉiuj tiuj absurdaĵoj kaj perfortoj, kiuj estas la sigelo de besteco, ĝis nun malhelpanta, ke homoj rapide evoluu survoje al Dio? La savo, pere de spirita klarigo de la konscienco, montriĝas en ĝia Dia Parto.
“Litero mortigas, Spirito vivigas”
En la jaro 1985, per ĵurnaloj, mi substrekis, ke oni devas legi la Biblion ne laŭlitere. Alziro Zarur (1914-1979), karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, admonis, ke multaj homoj legis ĝin en tiu maniero, kaj poste jam ne kredis je Dio! La Apostolo Paŭlo instruis, en la Dua Epistolo al la Korintanoj, 3:6, ke “la litero mortigas, sed la Spirito vivigas”. La Dian Skribon do oni devas studi laŭ la vidpunkto de Frata Amo, kiu estas la inverso de fanatikismo. Ni devas analizi ĝin laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo: “Amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Male, ni riskos preni la Sanktan Libron kaj uzi ĝin por persekuti, subpremi, frakasi tiujn, kiuj ne pensas kiel ni mem. La Historio estas plenplena de patologiaj kazoj de krima uzado de la grandega, morala aŭtoritateco de la Biblio. Kio pravigas la uzon de la termino sankta rilate al tiu Libro estas ĝia Dia Mesaĝo de korfavoro, grandanimeco, reciproka respekto, kunsentemo, kiu devas stari sur la fundamento de nia ĉiutaga konduto.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic